Evangelio laŭ Jakobo

eksterkanona evangelio

Evangelio laŭ JakoboProtoevangelo laŭ Jakobo – konita ankaŭ kiel Evangelio pri Infanaĝo laŭ Jakobo aŭ kiel Evangelio de Jakobo – estas unu el la greklingvaj evangelioj, kompilita eble ĉirkaŭ 14-170. Ĝi plilarĝigas la rakontojn pri la infanaĝo de Jesuo jam ĉeestaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en la Evangelio laŭ Luko, ĝis prezentado de la naskiĝo de la Maria patrino de Jesuo, kaj fine ĝi prilaboras la kanonajn rakontojn pri la naskiĝo de Jesuo. Temas pri la plej antikva fonto kiu subtenas la virgecon de Maria ne nur antaŭ, sed ankaŭ dum kaj post la naskiĝo de Jesuo.[1]

Evangelio laŭ Jakobo
Apokrifoj de la Nova Testamento
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro evangelio pri la infanaĝo
vdr

Spite de ĝia apokrifeco, do neeinkluziveco en la biblia kanono, la kristana tradicio akceptis iujn ĝiajn enhavojn, aparte rilate la vivon de Maria kaj de ties gepatroj Sankta Anna kaj Sankta Joakimo. Tiuj personuloj, kun aliaj en la sama evangelio, aperas precipe en la kristana arto. Per la nomo Sankta Anna la katolika eklezio honoras la patrinon de Dipatrino (Virga Maria) ĉar la pri tiu nomo (kaj do pri patrino de Maria) ne estas mencio en la libroj de la Nova Testamento.

Kristo, Maria kaj Anna en pentraĵo de Caravaggio

Ĝi ŝuldas la nomon «Protoevangelio» al la granda humanisto Guillaume Postel en 16-a jarcento pro ĝia kronologia antaŭeco de la elpensitaj eventoj fronte al la eventoj rakontitaj en la kanonaj evangelioj[2]

La teksto sin prezentas kiel verko de Jakobo en Jerusalemo (24,1), tiun ĉi epitetante Jakobo la Justulo «frato de la Sinjoro», mortinta en 62. Fakuloj tamen akordas taksi la atribuon pseŭdoepigrafa: stilo kaj lingvaĵo de la teksto kaj manko de scio pri la religiaj kaj civilaj moroj de hebreoj igas neebla la patrecon de Jakobo, kiun posta tradicio [3] priskribas kiel aŭtoron fervoran juddevenan kristanon. Krome, la fakto de la uzado kiel fontoj de la evangelio laŭ Mateo (el kiu eltiras la rakonton pri la masakro de la Senpekuloj kaj de tiu laŭ Luko (el kiu reprenas la naskiĝon de Johano la Baptisto el Sankta Elizabeto, ambaŭ kompilitaj post la morto de Jakobo, igas neebla la kompiladon mane de Jakobo.

La verko estis kompilita meze de la 2-a jarcento. La unuan mencion pri la verko faras Origeno (185-254), kiu en la Komentario pri la Evangelo laŭ Mateo (eble de la jaroj 246-248), rilate la problemon de la gefratoj de Jesuo, memorigas pri Evangelio laŭ Petro kaj pri «libro de Petro»[4], En la dekreto Gelasia dekreto (datebla 492-496) estas listigita inter la apokrifaj verkoj.

Tri estas la precipaj fontoj de tiu teksto: la du evangelioj de Mateo kaj Luko, el kiu al aŭtoro inspiriĝas por rakonti pri la groto en kiu naskiĝintus Jesuo (pri kio parolas ankaŭ Justino Martiro, kaj la greklingva Septuaginto (la Malnova Testamento) el kiu la libro reellaboras tutajn ĉapitrojn.

Manuskripta tradicio redakti

De tiu protoevangelio alvenis al nia epoko ĉirkaŭ 130 greklingvaj manuskriptoj, kiuj atestas la popularecon kaj vastiĝon kiujn la verko ĝuis en la orenta eklezio. La plej antikva fragmento reiriĝanta al la 3-a jarcento aŭ komence la 4-a, konserviĝas en la Bodmer Library de Ĝenevo (Papiruso Bodmer 5), kaj estis trovita en 1958. La plej granda parto de tiuj manuskriptoj datiĝas ĉirkaŭ la 10-a jarcento, nun en bibliotekoj de Venecio, Parizo, Vatikano, Milano kaj Bresda.

La protoevengelio krome estis tradukita al la siria, amhara, kopta, kartvela, paleo-slava, armena, araba, irlanda lingvoj. La manko de latinaj manuskriptoj montras ke akcepto en la latina Okcidento estis tepida kaj ĉiukze malfrua.

Ĝenro redakti

La evangelio de Jakobo apartenas al la ĝenro de tieldiritaj evangelioj de la infanaĝo. Ili abunde kaj senkaŭze entenas miraklecan karakteron, kiu kontrastas kun la sobreco de la kvar kanonaj, por ilustri detalojn rilatajn al la valoro antaŭ-ministeria vivo de Jesuo.

Tia literaturo ofte mankas de simplaj naturaj aŭ historiaj aŭ geografiaj elementoj, tial montrantaj sian nehistoriecon.

Fine neniu el tiuj verkoj aperas en la listoj de la kanonaj.

Ili estas, krom tiu de Jakobo, la Evangelio de infanaĝo laŭ Tomaso, Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (bazita sur la du antaŭaj), kaj la tieldirita Araba evangelio de la infanaĝo. Ĉiuj de neantaŭ la 2-a jarcento.

Enhavo redakti

 
Rakontoj pri Joakimo kaj Anna, fresko de Gaŭdenzio Ferrari, deigita kaj fiksita sur tolaĵo - 1544-45, Brera, Milano. Detalo de anonciacio al la gepatroj de Maria.

La 25 ĉapitroj (ege pli mallongaj de la homologaj kanonaj) povas esti dividitaj laŭenhave de tri partoj de po 8 ĉapitroj, plue la konkludo.

1-8: Naskiĝo de Maria kaj ŝia prezentiĝo al la Templo redakti

  • 1. Suferiga sterileco de Joakimo, sacerdoto ĉe la Jerusalema templo
  • 2. Sufero de Anna, edzino de Joakimo
  • 3. Lamentado de Anna kun preĝo al la Sinjoro
  • 4. Anĝelo anoncas, aparte, al Anna kaj al Joakimo ke ilia preĝoj estis elaŭditaj
  • 5. Naskiĝo de la Virgulino Maria
  • 6. Dujaraĝa Maria estas prezentita al Templo
  • 7. Trijaraĝa estis konfidita al templo kiel oblatino
  • 8. Maria junuliĝas en la templo, "edukita kiel kolombo ricevante la nutron el la mano de anĝelo". Pri ŝi, dekdujaraĝa, la ĉefpastro enketas ĉe Dio pri la estonteco de Maria kaj ricevas ordonon kunvoki ĉiujn vidvojn el la Judujo. Mirakla signo indikas tiun al kiu ŝi estos la edzino.

9-16: Jozefo elektita kiel virgema edzo al Maria redakti

  • 9. Vidvoj, inter kiuj Jozefo, sin prezentis al la templo kaj metis sian bastonon en la manojn de la sacerdoto. Tiu ĉi eniris la templon, ilin demetis, preĝis, foriris kaj ilin redonis al ĝiaj proprietuloj. Jozefo kaptis la lastan kaj el ĝi tuj eliris kolombo kiu kuŝis sur lia kapo. Tiam la ĉefsacerdoto diris al Jozefo: «Vi estas elektita gardi la virgulinon de la Sinjoro». Jozefo reagis dirante: «Mi havas filojn kaj jam maljunas dum ŝi estas juna. Ĉu mi fariĝos primoka celo inter la izraelidoj?»

Sed pro insisto de la ĉefsacerdoto Jozefo gardcele akceptas Marian kaj vespere ambaŭ venas al lia hejmo, sed Jozefo foriras por labori forhejme.

  • 10. Maria ekŝpinas teksaĵojn por la templo.
  • 11. Anunciacio de la anĝelo al Maria.
  • 12. Maria donacas al la sacerdoto ŝpinaĵojn, kaj vizitas la kuzinon Elizabeton. Tiam Maria 16jaraĝas.
  • 13. Reveno de Jozefo, kiu trovas Marian graveda kaj ekdesperas taksante ŝin malfidela.
  • 14. Anĝelo anoncis, en sonĝo, al Jozefo ke la nova stato de Maria estas verko de la Sankta Spirito.
  • 15. Skribistino Anna malkovras la gravedon de Maria. La geedzoj estas kondukitaj antaŭ la ĉefsacerdoto kiu ilin akuzas pri malobservo de la promeso pri virgeco de Maria.
  • 16. Ĉefsacerdoto trinkigas la amaran akvon por malkovri la adulton.

17-24: naskiĝo de Jesuo redakti

  • 17. Popolnombrada dekreto de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, Jozefo foriras kun Maria.
  • 18. Ili haltas en groto ĉe Betlehemo. Jozefo iras serĉi akuŝistinon.
  • 19. Jozefo revenas al groto kun akuŝistino kiu estas inundita per granda lumo en la «luma nubo». La akuŝistino kredas je la virga naskiĝo.
  • 20. Dua akuŝistino, Salomeo, tamen, ne kredas kaj enmetas fingron en la vaginon de Maria por ties kontroli la virgecon, sed brulvundas sian manon. Ŝin, pentintan, sanas anĝelo.
  • 21. Alvenas la tri reĝoj portantaj siajn donacojn. (Kiel en Mateo 2,1.12).
  • 22. Herodo ordonas mortigi la infanojn (v. Masakro de la Senpekuloj en Mateo)
  • 23. Zeĥarja (patro de Johano la Baptisto), sekrete mortigita de Herodo.
  • 24. Voĉo en la templo anoncas al la sacerdotoj la mortigon de Zeĥarja
  • 25. Pseŭdografa konkludo de Jakobo.

Kritiko redakti

Krom tio jam dirita tie kaj tie, aldonindas ke ege kontraŭas la historiojn kaj la hebreajn morojn la rakonto pri la infanaĝo de Maria pasinta ĉe la templo. Tiu «kolegio» aŭ «edukejo» estis certe por evidentigi la sanktecon de Maria, kiu tamen eblas ĉiukaze kaj ĉiukondiĉe. Tiu apartaĵo estas ricevita kaj ŝatata ĉe la ortodoksia eklezio: ĝi povus esti konsiderita kiel la ekvivalento de la katolika dormo de la Senmakula koncipiĝo.

La maljuneco de Jozefo kaj lia patroneco de diversaj gefiloj helpas certe savi la virgecon de Maria , eĉ post la naskiĝo de Jesuo: la fratoj de Jesuo, pri kiuj parolas novtestamentaj tekstoj, estus fakte filoj de la vidva Jozefo. Tiu solvo plaĉos al Origeno kaj al la tradicio de la ortodoksia eklezio dum ĉe la katolika eklezio plielstariĝis la opinio ke la fratoj de Jesuo estis, fakte, kuzoj: tiu interpreto baziĝas precipe sur la plursenco de la rilata hebrea-aramea vorto.

La maljuneco de Jozefo universe aperas en la kristana tradicia ikonografio, same kiel ankaŭ la bastono kiu kutime aperas florplena (tiel imitante la modelon de bastono de Moseo (Nombroj 7.17-24).

Ankaŭ la priskribo de la naskiĝo en groto aperis unuafoje en tiu protoevangelio. Fakte tion la kanonaj evangelioj ignoras. Eble temas pri imitado de modelo vaste konita en la mondo de la religioj parolantaj pri propraj herooj. Tiu groto ege bonŝancis en la ikonografio kaj en la kriparto. Tiu tradicio respeguligas ankaŭ en la betlehema Baziliko de la Naskiĝo, kontruigita de la imperiestro Konstanteno.

Ĉu tiu groto kontrastas kun la alia de la brutejo. Alia populara tradicio: palestina orografio prezentas nombrajn etajn grotojn kiuj estis ofte uzitaj kiel deponejo de nutroj kaj kiel brutejoj kaj foje pligrandigitaj kaj enprenitaj en hejmo. Tamen temas ĉiam pri devotaj fantaziaĵoj.

Notoj redakti

  1. Luigi Gambero, Mary and the fathers of the church: the Blessed Virgin Mary in patristic thought, Ignatius Press, 1999, pp.35-41
  2. Ron Cameron, ed., The Other Gospels: Non-Canonical Gospel Texts (Philadelphia, PA: The Westminster Press 1982), pp. 107-121; citata en Kirby.
  3. Vidu Eŭsebion el Cezareo Prieklezia historio (Ἐκκλησιαστικῆς ἱστορίας, Volumo 1, ĉapitro 1 kaj 2.
  4. ĉap. 17 en

Bibliografio redakti

  • Marcello Craveri. I vangeli apocrifi. Milano, Einaudi [1969], 2005. ISBN 978-88-06-17914-4
  • Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, Piemme, 1999.
  • Antonio Pinero, Gesù nei vangeli apocrifi, Bolonjo, EDB, 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti