Evelyn Baring Cromer

Evelyn Baring CROMER, 1-a earlo, Siro Evelyn Baring (naskiĝis la  26-an de februaro 1841(nun 1841-02-26), Cromer Hall, Norfolk, Anglio – mortis la 29-an de januaro 1917, Londono), brita registara oficisto kaj diplomato. Li estis fakta reganto de Egiptio dum 24 jaroj kiel brita komisiito kaj ĉefkonzulo. Lia regado helpis moderniĝon de Egiptio.

Evelyn Baring Cromer
Persona informo
Evelyn Baring, 1st Earl of Cromer
Naskiĝo 26-an de februaro 1841 (1841-02-26)
en Cromer
Morto 29-an de januaro 1917 (1917-01-29) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Milita Akademio • Staff College, Camberley vd
Partio Liberala Partio vd
Familio
Dinastio Baring family vd
Patro Henry Baring vd
Patrino Cecilia Anne Windham vd
Gefratoj Edward Baring • Henry Bingham Baring • Cecilia Baring vd
Edz(in)o Lady Katherine Thynne • Ethel Errington vd
Infanoj Evelyn Baring, 1st Baron Howick of Glendale • Rowland Baring, 2nd Earl of Cromer • Windham Baring vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politikisto • state administration • diplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li soldatservis ĝis 1872, kiam lia kuzo, Lordo Northbrook proponis al li iĝi lia privata sekretario en Hindio. Li havis reputacion tie kiel elstara oficisto. Li tie konkludis, ke oni ne donu memregistaron al la koloniaj popoloj, sed oni devas enkonduki reformojn per diktatorecaj metodoj. Por tio necesis laŭ li nur firma financa sistemo.

Baring veturis unuafoje al Egiptio en 1877, kie li laboris kiel brita reprezentanto en la Egipta Ŝatŝulda Komisiono. Pro malinterkunsento kun la egipta subreĝo, li hejmenveturis al Anglio kaj reveturis nur en 1879 post foriĝo de la subreĝo. Tiam li agadis kiel ŝuldkontrolisto, sed ekde 1880 laboris en Hindio dum tri jaroj pri financoj-respondeca membro de la subreĝa konsilio.

Post kiam la britoj okupis Egiption en 1882, Baring (dumtempe Siro) revenisen Egiption kiel plenpotenca brita registara komisiito kaj ĉefkonsulo.

Li efektivigis larĝan administran reformon, apogis konstruon de akvumaj instalaĵoj kaj aliajn investojn en la agrikulturo. Egiptio reakiris je 1887 la pagipovecon.

La nova reĝo Abbas Hilmí (ekde 1892) provis liberiĝi el sub la kaŝita protektorato kaj apogis la naciismajn movadojn. Baring timigis lin provizore.

Okazis en junio de 1906 (aŭ 1907), ke oni murdis en incidento britan oficiron (aŭ li mortis nature) en la egipta vilaĝo Dinsvei. Oni kruele punis la kamparanojn, kio ekis skandalon en Britio. La nova liberala registaro volis pli mildan politikon en Egiptio, Baring - kvankam dum la evento estis en libertempo - demisiis en 1907. En Anglio li ĉefe verkis kaj batalis por la libera komercado en la supera ĉambro.