Kavaliro Everard DIGBY (la 16-a de majo 1578 - la 30-a de januaro 1606), unu el la konspiruloj de la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn.

Kavaliro Everard Digby

Filo de Everard Digby de Stoke Rye, Rutland, li devenis de protestanta familio, kvankam eble liaj gepatroj estis sekrete allogataj de la romkatolika eklezio. En 1596 li edziĝis kun Mary Mulsho, kiu devenis de forte protestantaj gepatroj. Tamen ĉirkaŭ 1599 li renkontis jezuitan pastron, Patro John Gerard, kaj ili tiom amikiĝis ke ili ofte diris ke ili estis fratoj. Post tio lia edzino deziris iĝi rom-katoliko, kaj ŝi kaj li konvertiĝis.

Li estis inter tiuj kiuj bonvenigis Jakobon la 1-an al Belvoir Castle en 1603 kaj la nova reĝo kavalirigis lin la 23-an de aprilo 1603. Li iĝis konspirulo nur dum la finaj etapoj de la pulva konspiro, ki li estis la sola konspiranto kiu tuj konfesis sian partoprenon. Li defendis sin dirante ke la reĝo agos kontraŭ promeson ne persekuti la anglajn rom-katolikojn. Terurmaniere oni ekzekutis lin, unue mallonge pendumante lin, poste, dum li verŝajne ankoraŭ vivis, senisigante lin. Francis Bacon rakontis ke, kiam la ekzekutanto eltranĉis la koron kaj alt-tenis ĝin kun la vortoj "Jen la koro de ŝtatperfidulo", la mortanta Digby respondis, "Ci mensogis".

Li havis du filojn, John Digby kaj Kenelm Digby.