Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ewa Bondar (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko; mortis la 27-an de oktobro 2015 en Ełk) estis fama esperantistino, tre konata pola Cseh-instruisto.

Ewa Bondar
Ewa Bondar instruas Esperanton laŭ Cseh-metodo dum 2-aj Bjalistokaj Esperanto-Tagoj (4-6 de majo 1990)
Ewa Bondar instruas Esperanton laŭ Cseh-metodo dum 2-aj Bjalistokaj Esperanto-Tagoj (4-6 de majo 1990)
Persona informo
Naskiĝo 26-a de aŭgusto 1922
en Bjalistoko
Morto 27-a de oktobro 2015
en Ełk
Lingvoj Esperanto
Nacieco polo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1965
vdr

Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj.

Ewa Bondar en 2001 fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto.