Ewa Pohoska pseŭdonomoj Iza, Nina Zawadzka, Halina Sosnowska (naskiĝis la 19-an de julio 1918 en Varsovio, pafmortigita la 11-an de februaro 1944 samloke) – pola dramistino, publicistino, poetino, soldato de Pola Enlanda Armeo.

Ewa Pohoska
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1918 (1918-07-19)
en Varsovio
Morto 11-an de februaro 1944 (1944-02-11) (25-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per mortopafo vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Patro Jan Pohoski vd
Patrino Hanna Pohoska vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filino de Jan Pohoski, murdita de germanoj en Palmiry en 1940 kaj Hanna el domo Rzepecka.

Ŝi finis en 1935 privatan liceon en Varsovio. Poste studis etnografion en Varsovia Universitato. Pro eksplodo de la dua mondmilito ne sukcesis redoni magistran laboraĵon kaj pasigi ekzamenon. Dum la germana okupado apartenis al la Enlanda Armeo, en la jaroj 1942–1944 aktivis en grupo de junularo ligita kun la revuo kaj socialista grupo „Płomienie” (Flamoj). En 1943 kunfondis literatursocian monatrevuon "Droga" (La vojo).

La 5-an de januaro 1944, post aresto de Hanna Czaki, fare de patrolo de germana ĝendarmaro, kurierino de BIP (Buroo de Informo kaj Propagando), gestapo veturis al ŝia loĝejo en Żoliborz, kie okazis sekretaj lekcioj pri sociologio de la Universitato de Okcidentaj Teritorioj arestante ĉiujn ĉeestantajn. Ewa Pohoska alvenis al la loĝejo volante averti ilin pri la danĝero, estis arestita kaj transportita al Pawiak. Provoj savi ŝin montriĝis senrezultaj. Nokte de la 10-a/11-a de februaro 1944 kune kun grupo de 36 virinoj (en tio Hanna Czaki) estis pafmorigita sur ruinoj de la Varsovia geto.

En la revuo "Droga" oni publikigis ŝian dramon „Schyłek amonitów” (Malkresko de amonitoj), kiu estis reaperigita en monatrevuo „Dialog” en 1968. Ankaŭ aŭtorino de versoj.

Bibliografio redakti

  • Krzysztof Dunin-Wąsowicz, Pohoska Ewa (1918-1944) en: Polski Słownik Biograficzny t. XXVII, Warszawa-Kraków-Wrocław-Gdańsk 1982-83, p. 227-228, elektronika versio de IPSB Arkivigite je 2016-10-31 per la retarkivo Wayback Machine laŭ Interreta Pola Biografia Vortaro