Ewelina Hańska

pola nobelino

Ewelina Hańska (naskiĝinta la 6-an de januaro 1801 en Pohrebyszcze (Vinica provinco/Ukrainio), mortinta la 10-an de aprilo 1882 en Parizo; fraŭlina nomo: Ewelina Rzewuska) estis pola nobelino kiu famiĝis pro sia rilato kun Honoré de Balzac.

Ewelina Hańska
Persona informo
Naskonomo Ewelina Rzewuska
Naskiĝo 6-an de januaro 1805 (1805-01-06)
en Pohrebiŝĉe, Volinia gubernio,  Rusia Imperio
Morto 11-an de aprilo 1882 (1882-04-11) (77-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Adam Wawrzyniec Rzewuski
Patrino Justyna Rdułtowska
Frat(in)oj Henryk Rzewuski • Karolina Sobańska
Edz(in)o Wacław Hański • Honoré de Balzac
Amkunulo Jean-François Gigoux
Infano Anna Hańska
Okupo
Okupo romanisto
vdr
Ewelina Hańska

Vivo redakti

La junulino edziniĝis al du jardekojn pli maljuna barono Wacław Hański. Ili havis kelkajn infanojn. La plenkreskan vivon atingis filino Anna. Restante en bieno de la edzo, en Wierzchownia (Ĵitomira provinco), ekinteresiĝis pri mistikismo kaj legis multe el la franca literaturo. En la finiĝintaj 1820-aj jaroj ŝi komencis legi la Homan Komedion de Balzac. En la 26.2.1832 la geniulo ricevis anoniman leteron esprimantan admiron por lia kreado, kun al subskribo "L'Etrangère" (la fremdulino) kiu ekigis korespondadon dumjardekan.

En septembro 1833 estis apud lago de Neŭŝatelo la unua renkontiĝo inter ŝi kaj la franco, en decembro nova renkontiĝo en Ĝenevo, en 1835 en Vieno. Post la morto de sia edzo (1841) Balzac en 1843 renkonte kun Hańska vojaĝis al Peterburgo. Ili komune vojaĝis ankaŭ tra Eŭropo (interalie Italio, Belgio, Germanio), kaj en 1848 Balzac iris al Parizo, kaj unu jaron poste revenis al Ukrainio. Malgraŭ sia vidvineco Ewelina ankoraŭ plurajn jarojn prokrastante promesadis la geedziĝon al Balzac, nuptis lin nur la 14-an de marto 1850 dum vizito de la jam grave malsananta Balzac en Berdyczów (Ĵitomira provinco). En aprilo 1850 la paro revojaĝis Parizon, kie Balzac mortis en la 18-a de aŭgusto samjare. Post lia morto Ewelina prizorgis la postlasitaĵojn de la verkisto kune kun ŝuldoj. Dum la lastaj 30 vivojaroj Hańska vivis malkaŝe de 1852 ĝis la morto kun la franca pentristo-portretisto Jean-François Gigoux.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ewelina Hańska en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti