Ezopo

helena fablisto

Ezopo (greke Αἴσωπος, latine Aesopus) estis antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kálmán Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo. Lia plej konata verko kutime nomiĝas Fabloj de Ezopo.

Ezopo
ΑΙΣΟΠΟΣ
Skulptaĵo de Ezopo en Artokolekto de Villa Albani
Skulptaĵo de Ezopo en Artokolekto de Villa Albani
Persona informo
Αἴσωπος
Naskonomo greke ΑΙΣΟΠΟΣ
latine ÆSOPUSAESOPUS
Naskiĝo 620 a. K.
en Mesembria (Pontus)
Morto ĉirkaŭ 560 a. K., probable en 564 a.K.
en Delfo
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo fablisto • mitologo • filozofoverkisto vd
Verkado
Verkoj Fabloj de Ezopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pentraĵo de Ezopo, fare de Diego Velázquez

Ezopo vivis ĉirkaŭ -600. Eble tamen nur temas pri fikcia nomo al kiu oni atribuis verkojn de diversaj nekonataj aŭtoroj.

Li praktikis arton ŝatatan en la antikva mondo: vesti praktikajn instruojn de la vivosaĝo en alegoriajn rakontojn (fablojn, parabolojn).

Laŭdire Ezopo estis blinda kaj devenis el Nubio (li do estis nigrulo), poste el Frigio, kie li sklavoservis sub diversaj mastroj ĝis la samosano Iadmono liberigis lin. Finfine -tiel rakontas la legendo- li venis al la korto de reĝo Krezo. Ties fidon Ezopo gajnis tiom, ke li estis sendita al pluraj ambasadaj misioj. Dum unu el tiuj vojaĝo Ezopon murdis la pastroj de Delfo pro blasfemo kontraŭ dioj.

La raportoj pri liaj malbeleco kaj harlekeneska spritumado verŝajne estis inventitaj poste. Lia nomo fariĝis ĝenronomo por ĉia fabloverkado.

Fabloj redakti

La Fabloj de Ezopo konserviĝis dum longa tempo nur en proza formo per buŝa pludonado de la popolo. Kolektadon de la ezopaj fabloj laŭdire ununafoje entreprenis Demetrios Falereo (Phalereus) ĉirkaŭ -300.

La diversaj kolektoj de ezopaj fabloj, kiuj konserviĝis ĝis nia tempo, estas parte malfruaj prozaj transformoj de prilaboraĵoj de Babrioso en korusaj jamboj, parte produktitaj en retorikaj lernejoj en plej diversaj tempoj kaj kvalitoj.

Sian provon reverki la fablojn en poezia formo esperantlingve Kalocsay prologis tiel:

Ezopo! Ĉu li estis aŭ ne estis?
Oni rakontas ... oni ... svaga oni ...
Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

(eltirita el la poemo Ezopo el Ezopa Saĝo)

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti