Félix Houphouët-Boigny

1-a prezidento de Eburbordo

Félix HOUPHOUËT-BOIGNY (n. la 18-an de oktobro 1905 - m. la 7-an de decembro 1993) estis la unua prezidanto de Ebur-Bordo. Origine vilaĝa ĉefo, li laboris interalie kiel kuracisto, administranto de plantejo kaj sindikatisto, antaŭ ol eniri la Nacian Asembleon de Francio kaj plurfoje fariĝi ministro en variaj francaj ministraroj. Ekde la 1940-aj jaroj ĝis sia morto, li ludis gravan rolon por la sendependiĝo de Afriko kaj por la politiko de sia lando.

Félix Houphouët-Boigny
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1905 (1905-10-18)
en N’Gokro, Franca Okcidenta Afriko,  Francio
Morto 7-an de decembro 1993 (1993-12-07) (88-jaraĝa)
en Jamusukro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioEbur-Bordo vd
Alma mater École normale supérieure William Ponty vd
Partio Partio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika vd
Subskribo Félix Houphouët-Boigny
Familio
Edz(in)o Marie-Thérèse Houphouët-Boigny vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en ParizoEbur-Bordo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la modera prezidanteco de Houphouët-Boigny, Ebur-Bordo fariĝis ekonomie tre prospera. Tia sukceso, sufiĉe nekutima en tiama okcidenta Afriko, famiĝis kiel la "eburborda miraklo", kaj devenis interalie de kafa kaj kakaa industrioj, sed ankaŭ de daŭre amikaj rilatoj kun Francio.

Vidu ankaŭ redakti