Félix Ismael Rodríguez Mendigutia, «Lázaro», (n. 1941 en Havano, Kubo) estas kontraŭkastristo kaj agento de la CIA de Usono, fama ĉefe pro partopreno en la Invado de la Porkogolfeto, la murdo de Ernesto Che Guevara en Bolivio, kaj sia ligo kun la Prezidento George H. W. Bush dum la skandalo Irano-Kontra. Li ricevis multajn kondekoraciojn de la CIA.

La familio de Rodríguez abandonis Kubon kiam li estis 18jaraĝa. Inter 1958 kaj 1959, Rodríguez estis sekreta policano de la Diktatoreco de Fulgencio Batista. El tiam li klopodis kontakti kun la gerilaj kaj paramilitaj grupoj kiuj klopodis elpovigi la registaron de Fidel Castro. Partoprenis unue en la Legión Anticomunista del Caribe estrata de la diktatoro de Dominga Respubliko Rafael Trujillo, ĝis la malsukceso de la invado de Kubo en 1959. Tiam li estis jam agento de la CIA kaj eĉ la ekzilitaj kubanoj ekmalamis lin ĉar ŝajne la usona prezidento Kennedy ne volis plie apogi tiun invadon. Rodríguez dum la invado estis en Havano kaj fuĝis danke al apogo de la frankisma hispana ambasadoro.

Kiam Che komencis sian gerilon en Bolivio kaj li estis kaptita la 8-an de oktobro de 1967, Rodríguez estis la ligo inter la bolivia prezidento René Barrientos kaj la armeanoj kiuj fakte plenumis la murdon. Li ankaŭ klopodis montri ke la morto de Che ne estis kontraŭleĝa ekzekuto sed ke li mortis dum batalo la antaŭan tagon.

Poste li ĉiam je la servo de la CIA estis en la Milito de Vjetnamio kaj partoprenis en programo por murdo de maldekstruloj en Sudameriko.