Fénelon

franca teologo, poeto kaj verkisto

François DE SALIGNAC DE LA MOTHE-FÉNELON (1651-1715) (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1651 en Kastelo de Fénelon, Sainte-Mondane, Périgord, mortis la 7-an de januaro 1715 en Cambrai) estis franca teologo, poeto kaj verkisto.

Fénelon
franca teologo, poeto kaj verkisto
Pentraĵo de Joseph Vivien (1657–1734)
Pentraĵo de Joseph Vivien (1657–1734)
Persona informo
Fénelon
Naskonomo François de Salignac de La Mothe-Fénelon
Naskiĝo 6-a de aŭgusto 1651
en Kastelo de Fénelon, Sainte-Mondane, Périgord,  Francio
Morto 7-a de januaro 1715
en Cambrai,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Subskribo Fénelon
Familio
Dinastio Q123846879 vd
Patro Pons de Salignac, Marquis de La Mothe-Fénelon vd
Edz(in)o
Parencoj François de Salignac de la Motte-Fénelon vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • verkisto • poeto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva dum 1679– vd
Ĉefepiskopo de Cambrai
Dum 1695–1715
Antaŭulo Jacques-Théodore de Bryas
Sekvanto Jean d’Estrées
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fénelon naskiĝis en la familia kastelo de Fénelon en Périgord, kaj mortis je la 7-a de januaro 1715 en Cambrai, kie li estis ĉefepiskopo kvazaŭ ekzilita pro teologiaj malkonsentoj (vidu Kvietismo) kaj malŝato de la reĝo Ludoviko la 14-a (pro lia eposo Télémaque vualita kritiko al tiu ĉi).

Longtempe tiu lia proza eposo, imite de la antikvaj modeloj sed kun propra flua stilo, kaj esprimilo de siaj propraj ideoj pri devoj de reĝoj, amo al paco, egaleco, kaj memvola malriĉeco, estis du jarcentojn inter la bazaj legaĵoj kaj instrumaterialoj de la francaj lernejanoj, nun ĝi emas forgesiti.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Kastelo de Fénelon, en Sainte-Mondane.