Férez [FErez] estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 126,14 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 689 msm. Férez havas 643 loĝantojn (2019) kun denseco de 5,37.

Férez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02436
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 617  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 21′ N, 2° 1′ U (mapo)38.356111111111-2.0102777777778Koordinatoj: 38° 21′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 18,42 km² (1 842 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Férez (Hispanio)
Férez (Hispanio)
DEC
Férez
Férez
Situo de Férez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Férez [+]
vdr
Férez en la Provinco Albaceto.
Panoramo de Férez.

La nomo de Férez devenas de la araba, فارس Fāris, propra virnomo kiu signifas «kavaliro».[1]

Speciale menciindas la itinero de Amanece, que no es poco, filmo de José Luis Cuerda, parte filmita en Férez, kie viziteblas la lokoj kaj scenejoj en kiuj oni filmis kelkajn scenojn.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 2000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj nur iom pli ol 600, do oni perdis pli ol duono.

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba, 1990.