Fülöp Elek László

Fülöp Elek LÁSzLÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Fülöp Elek estis hungara-brita pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Laub ĝis 1891, lia nobela antaŭnomo estis lombosi [lomboŝi] ekde 1912.

Pentraĵo de Fülöp Elek László pri bierdrinkejo en Munkeno
Fülöp Elek László
Foto pri Fülöp Elek László ĉ. 1909
Foto pri Fülöp Elek László ĉ. 1909
Persona informo
Naskonomo Laub Fülöp
Aliaj nomoj László, Fülöp • De László, Philip Alexius • Laszlo De Lombos, Philipp Alexius
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1869(nun 1869-04-30)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de novembro 1937
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Britio)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Reĝlando Hungario
Alma mater Académie JulianHungara Belarta Universitato
Subskribo Fülöp Elek László
Familio
Patro Adolf Laub
Patrino Johanna Balogh
Edz(in)o Lucy Guinness
Infanoj John de László • Stephen Philip de László • Patrick de László
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj La Hofbräuhaus en Munkeno
Countess Anna de Noailles
Portrait of Marshal Lyautey
Princess Elizabeth of York
vdr
Memortabulo pri Fülöp Elek László

Fülöp Laub [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 22-an de novembro 1937 en Londono.

Biografio redakti

Laub devenis el juda familio. Li aĝis 14, kiam li eklaboris en metiejo pri blazonoj, poste en ateliero pri fotado. Inter 1884-1886 li lernis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo. En la lasta lernejo liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Li plulernis en akademioj de Munkeno kaj Parizo. Post siaj studoj li faris precipe portretojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno inter 1901-1907, sed li ofte vojaĝis al pluraj landoj de Eŭropo. En 1900 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1907 li translokiĝis al Londono, en 1914 li iĝis brita civitano. En 1912 li estis nobeligita fare de reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Ekde 1914 li instruis en Royal Art School. Malgraŭ lia brita civitaneco, li kune kun la familio estis internigita inter 1917 kaj 1918 (dum la 1-a mondmilito). Li ricevis plurajn, ankaŭ reĝajn premiojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Berlino (1897, 1900, 1909)
  • Budapeŝto (1907, 1925)
  • Londono (1907, 1908, 1927, 1929)
  • Novjorko (1925)
  • Parizo (1931)

Elektitaj pentraĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti