Fülöpszállás (fulopsAlAŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. La loknomo signifas: Filipotranoktejo.

Kalvinana preĝejo de Fülöpszállás

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Fülöpszállás situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado, (krome estas fervojeto al Kecskemét), laŭ ĉefvojo Fülöpszállás-Kecskemét.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. Kumanoj alvenis en 1124. Tiam la vilaĝo nomiĝis Buzgánszállás. Laŭ la onidiro Filipo estis episkopo, kiu post la tatara invado en 1241 alvenis por kristanigi la kumanojn. Dum la turka erao la regiono senhomiĝis, la loĝantoj loĝis nur en urboj, ekzemple en Nagykőrös, Kecskemét, Szeged, Szabadka. Post la turkoj senfina serio de farmoj formiĝis, ĉar el la urboj la kamparanoj ne povis kulturi la teron kaj bredadi bestojn. En 1882 la fervojo atingis la nunan vilaĝon.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti