Pri la aliaj signifoj de FAT rigardu en FAT (apartigilo).


FAT (Angle 'File Allocation Table', Arkiva Lokaliza Tabulo) estas unu el la plej malnovaj dosieraj sistemoj.

Historio redakti

Ĝi estis disvolvita de Microsoft por la operaciumo MS-DOS, en diskedoj.

Poste okazis ofte, ke la personaj komputiloj ekhavis grandan diskaparaton, do Microsoft faris novajn versiojn de 'FAT' por subteni grandajn diskojn (aŭ subdiskojn).

Avantaĝoj redakti

Ĉar ĝi estas unu el la plej malnovaj dosiersistemoj, estas tre simpla, kaj el la du dosiersistemoj de Microsoft (kiu longe havis monopolon pri hejmaj operaciumoj) estis la sola nesekreta (kvankam, kiel evidentiĝis poste, danĝerige patentita), preskaŭ ĉiuj operaciumoj subtenas ĝin. Tial, la plejmulto de ekstrakteblaj sistemoj (ekz: USB-poŝmemorilo) uzas FAT-on. Ankaŭ la kodiska dosiersistemo ISO 9660 transprenis multajn ecojn el ĝi.

Malavantaĝoj redakti

Ĉar ĝi estis disvolvita por etaj diskoj, ĝi ne subtenas novajn funkciojn kiel journaling.

Dosiernomoj kaj patentoj redakti

La originala FAT subtenas nur dosiernomojn mallongajn, kun ne pli ol 8 signoj en la baza parto, kaj ne pli ol 3 signoj en la finaĵo, kaj ankaŭ konsistantajn nur el literoj de unu grandeco. Pro tio Majkrosofto faris por Vindozo 3.11 etendon de FAT nomitan „VFAT“, kiun vere ekuzis ekde Vindozo 4.00 (95). VFAT ebligas samtempan uzon de „mallongaj“ kaj „longaj“ (pli ol 8+3 kaj/aŭ kun diversgrandaj literoj) nomoj por la samaj dosier(uj)oj. Dosieroj kun „longaj“ nomoj estas prezentataj por programoj kiuj scipovas nur legi „mallongajn“ kiel „LONGAN~n.FIN“, kie „n“ estas numero por distingi diversajn dosierojn kun similaj nomoj, ekzemple „Longa nomo.txt” kaj „Longa nomo, ech tre longa nomo.txt“.

Dum jaroj FAToj estis la plej kongruaj kaj kutimaj (speciale por malgrandaj memoriloj kaj porteblaj aparatoj) dosiersistemoj, kaj ĉiu realigadis ilian subtenon en siaj operaciumoj. Longaj kaj almenaŭ iom plurlingvaj dosiernomoj estas pli agrablaj kaj estas subtenataj de ĉiuj aliaj popularaj dosiersistemoj kaj operaciumoj, do VFAT·on oni ankaŭ realigis (OS/2 uzis sian propran metodon, sed ankaŭ subtenon de VFAT oni realigis; OS/2 kaj Linukso ankaŭ uzis specialajn manierojn por konservi aliajn informojn). Majkrosofto ne devigis onin pagi pro tio, do licencado ne bremsis la kreskon.

Oni bezonas specialan algoritmon por prilabori dosierojn kun du malsamspecaj nomoj, ĉar uzanto povas propravole krei dosieron „LONGAN~1.TXT“ kaj tiu dosiero povus esti erare forigita de la operaciumo. Pri tiu algoritmo Majkrosofto kaj aliaj societoj sukcesis akiri kelke da patentoj.

Foje (en la jaro 2003[Dubinda teksto]) Majkrosofto anoncis, ke ĝi vendados la dosiersistemon (t.e. efektive licencojn por uzo de realigoj de ĝi) al vendantoj de FAT-kapablaj komercaĵoj. Ĝi citas donitajn al ĝi patentojn kaj diras, ke ĝi ricevos pliajn.[1]

Du usonaj patentoj pri ĝi estis provizore nuligitaj en 2004 kaj 2005, sed poste restarigitaj. En la jaro 2007 estis nuligita en Germanio unu el la eŭropaj patentoj.

En la jaro 2009 Majkrosofto persekutis nederlandan societon TomTom, kiu uzis Linukson en sia navigada sistemo por aŭtomobiloj. Iuj el la patentoj uzitaj por la proceso temis pri VFAT, kaj atakata estis la FAT‐pelilo de Linukso.

Notoj redakti