Fabrizio Pennacchietti

itala filologo kaj esperantisto

Fabrizio Angelo PENNACCHIETTI [faBRIcjo pennakKJETti] (naskita la 14-an de decembro 1938 en Torino) estas itala filologo kaj esperantisto. Lia laborkampo estas ŝemida filologio.

Fabrizio Pennacchietti
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1938 (1938-12-14) (85-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Pennacchietti studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino kaj "Scuola Orientale" de la universitato de Romo. Tie li doktoriĝis en 1963 per disertacio pri ŝemida lingvistiko. Li plustudis ŝemidistikon ĉe la universitato de Munkeno. En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Ŝemida Filologio ĉe la universitatoj de Torino kaj de Venecio. De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado. En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri ŝemida filologio al la universitato de Torino.

Li estis ĉefredaktoro de la scienca revuo "Oriens Antiquus" (Romo) de 1977 al 1981. Li estis prezidanto de la instrufako pri orientaj lingvoj kaj literaturoj ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato kaj membro de la komisiono por la projekto "Erasmus" de la sama fakultato. Li estis membro de "Istituto per l'Oriente" (Romo) kaj de la "Società Italiana di Glottologia".

Pennacchietti estas esperantisto kaj estis membro de la Akademio de Esperanto. Li estas membro de Akademio Comenius, fonda membro de AIS, ties multjara senatano kaj de 2008 al 2011 prezidanto, kaj krome li estas la prezidanto de la Torina Esperanto-Centro. Kadre de tio li inter aliaj homoj intervjuiĝis en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI pri Esperanto.[1]

(Parto de la ĉi-supra biografieto estas el ISD.)

Referencoj redakti