Faciens misericordiam

Faciens misericordiam estas papa buleo eldonita la 12-an de aŭgusto 1308 de la papo Klemento la 5-a kadre de la proceso de la templanoj.

Faciens misericordiam
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Klemento la 5-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 12-a de aŭgusto 1308
vdr
Blazono de Klemento la 5-a

Ĝi starigis diocezajn komisionojn, kiuj enketu pri la agadoj de la templanoj kaj papajn komisionojn, kiuj devis juĝi la ordenon de la Templo. La papaj enketistoj devis raporti dum koncilio en Vieno en 1310, kiu tiam decidis pri la sorto de la ordeno per la buleo Vox in excelso.

La pariza papa komisiono konsistis el:

  • Gilles Aycelin de Montaigut, ĉefepiskopo de Narbonne,
  • Vilhelmo Durand, episkopo de Mende,
  • Vilhelmo de Bonnet, episkopo de Bayeux,
  • Raynaud de La Porte, episkopo de Limoges,
  • Jean de Montlaur, episkopo de Maguelone,
  • Matthieu de Naplo, apostola notario,
  • Jean de Mantoue, ĉefdiakro de Trento kaj
  • Vilhelmo Argani, estro de la preĝejo de Aix.

Bibliografio redakti

  • Alain Demurger, Les Templiers. Une chevalerie chrétienne au Moyen Âge, eld. Seuil, 2005, p. 662, isbn 2020669412
  • Malcolm Barber, Le procès des Templiers, eld. Tallandier, 2007, p. 494, isbn 2847344292