Facundo Cabral (Fakundo Kabral(o)) (La Plata, Bonaera Provinco, Argentino, 22-a de majo de 1937[1] - Gvatemalurbo, 9-a de julio de 2011) estis kantisto argentino. Karakteriĝis pro komponaĵoj de popola kanto kaj monologoj kun personaj rakontoj kaj spiritaj pripensadoj.

Facundo Cabral
Persona informo
Naskonomo Rodolfo Enrique Cabral Camiñas
Naskiĝo 22-an de majo 1937 (1937-05-22)
en La Plata
Morto 9-an de julio 2011 (2011-07-09) (74-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Subskribo Facundo Cabral
Okupo
Okupo kantistofilozofoverkistokantoverkistokantaŭtorokomponistomuzikproduktistogitaristo
TTT
Retejo https://fundacionfacundocabral.org/
vdr

Biografio redakti

Li havis malfacilan infanaĝon. Poste trafis religion.

Ekde sia karierkomenco li ludis gitaron kaj kantis sola sed ankaŭ kun aliaj kantistoj kiaj Alberto Cortez.

Unu el liaj plej konataj kantoj estas No soy de aquí, ni soy de allá (Mi estas nek de tie ĉi, nek de tie). Fakte li ne loĝis ie ajn, kvankam devis fuĝi el Argentino dum la diktaturo de Videla.

Kantista kariero redakti

Kabralo kutimis kanti popolajn kantojn. Unufoje li diris: "Mi ekis kanti kun kampuloj, kun la familio Teĉejro. Kaj je la 24-a de februaro de 1954 unu vagabondo deklamis al mi Surmontan Paroladon, kaj mi trovis, ke mi estas naskita. Mi kuris verki unu lulkanton, Vuele bajo, kaj ĉio startis."

Morto redakti

Li estis murdata la 9-a de julio de 2011 en Gvatemalurbo, viktimo de atenco ŝajne kontraŭ entreprenisto Henry Fariña[2] [3][4] [5][6] kiu kondukis la kantiston kaj ties reprezentanton al la Internacia Flughaveno La Aurora el hotelo, por veurado al Nikaragvo.[7][8] La atencintoj veturis per tri aŭtoj en la Bulvardo Liberación de la menciita urbo kaj la entreprenisto vundiĝis dum mortis la kantisto.[9][10]

Diskaro redakti

Jene estas listo nekompleta de ampleksa diskaro DVD y libros la Web de Facundo Cabral

  • El Carnaval Del Mundo,
  • Ferrocarril (1984, Universal music) rekte.
  • Pateando nachos; rekte en Estadio Chico, de Quilmes (1984)
  • Cabralgando, rekte (1985)
  • Entre Dios y el Diablo (1986)
  • Hombre de siempre...
  • El Profeta de Gibrhan
  • Gracias a la vida
  • Sentires
  • Reflexiones
  • Este es un nuevo día
  • El oficio de cantor
  • Secreto
  • Recuerdos de oro
  • Época de oro
  • Mi Vida con Waldo de los Ríos,
  • El Mundo Estaba Tranquilo Cuando Yo Nací,
  • No estás deprimido, estás distraído (2005, Aŭdolibro)
  • Cantar sólo cantar / Cabral sólo Cabral, volumenoj 1 kaj 2 (2006)

Notoj redakti

  1. Un trovador que superó su tragedia. Arkivita el la originalo je 2011-08-30. Alirita 2011-07-13.
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Emisoras Unidas: . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-15. Alirita 2011-07-13.
  5. El Periodico: Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2011-07-13.
  6. El Periodico: Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-03. Alirita 2011-07-13.
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj 20 Minutos.es: .
  8. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Prensa Libre: .
  10. Emisoras Unidas: Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-12. Alirita 2011-07-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-12. Alirita 2011-07-13.