Faisal Saeed Al Mutar

Faisal Saeed Al Mutar (araba: فيصل سعيد المطر; n. en 1991 en Hilla, Irako[1]) estas iraka satiristo, homrajta aktivulo, eks-islamano, laika humanisto kaj verkisto, kiu estis akceptita en Usono kiel rifuĝinto en 2013. Krom tio li estas publika preleganto, komunuma administranto, retdezajnisto kaj socia aktivulo loĝanta nuntempe en Usono. Li estas rekomendanto de libereco de opinio, scienco, racio kaj la libera merkato de ideoj kaj ekonomio[2].

Faisal Saeed Al Mutar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1990 (1990-11-30) (33-jaraĝa)
en Irako
Loĝloko IrakoUsono vd
Ŝtataneco Irako vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo • verkisto vd
Aktiva dum 2005– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis fondinto en 2010 de la Tutmonda Sekulara Humanisma Movado (Global Secular Humanist Movement - GSHM) kies misio estas "trakti la mankon de agnosko kaj jura protekto de laikaj humanistoj"[1].

Li ankaŭ estis komunuma administranto por Movements.org, platformo[2], kiu "ebligas al aktivuloj de fermitaj socioj ligi rekte kun homoj ĉirkaŭ la mondo por helpi ilin akiri sciojn kaj spertojn"[3].

Ideas Beyond Borders (IBB) redakti

En 2017, Al Mutar fondis Ideas Beyond Borders (Ideoj Trans Landlimoj), neprofitcelan organizaĵon por "antaŭenigi la liberan interŝanĝon de ideoj, la defendon de homaj rajtoj, kontraŭstari ekstremismajn rakontojn kaj aŭtoritatajn instituciojn"[4].

Ekstremismaj ideologioj celas vundeblajn homojn, kiuj ofte ne havas aliron al tutmondaj ideoj, liberecon de opinio, aŭ la rajto paroli, rigardi, kaj agu alimaniere. IBN igas esencajn, sed ofte malpermesatajn ideojn alireblaj al arabaj, persaj kaj kurdaj parolantoj, kaj laboras diligente por traduki kaj distribui temojn, kiuj varias de kritika pensado, virinaj rajtoj, civilaj rajtoj, filozofio, sciencaj principoj, sekulareco, mensa sano, reprodukta sano kaj plurismo. Ĝiaj tradukistoj kaj legantoj rekomendas temojn kaj ideojn, kiujn ili volas vidi pli alireblaj por arabaj kaj mezorientaj gejunuloj.[5]

IBB fokusas pri tradukado al la araba de verkoj verkitaj en la angla. La plej multaj de la tradukitaj verkoj estas libroj konsiderataj polemikaj (ofte ĝis punkto ke ili estas laŭfakte aŭ laŭjure malpermesataj) en la araba mondo, kiel ekzemple 1984 de George Orwell kaj verkoj de Thomas Paine[6].

Traduka projekto por Vikipedio redakti

"Ĉar antaŭ 2017 malpli ol 1% de interreta enhavo haveblis en la araba[7], grandega parto de Vikipedio ne estis uzebla en la araba. En 2017 Al Mutar, tiam rifuĝinto kiu loĝis en Novjorko, volis ŝanĝi tion per la fondo de la neprofitocela fondumo Ideas Beyond Borders (IBB) por kiu li ekde tiam dungis 120 gejunulojn tra la Proksima Oriento por traduki Vikipediajn paĝojn en la araban, komencante per personoj, kiujn oni opiniis plej bezonataj: inaj sciencistoj, homrajtaj aktivistoj, homoj kapablaj logike rezonadi kaj kiuj interesiĝas pri filozofio"[8]. La projekto nomiĝis House of Wisdom 2.0 (Hejmo de Saĝeco) [7] kaj estis organizita de la grupo I Believe in Science (mi kredas je scienco, arabe: أنا دصدق العلم, transliterate: ʾana ʾuṣaddiqu l-ʿilm) kiu estas arabalingva retejo dediĉita al la publikigo de arabaj tradukoj de sciencaj artikoloj kaj esploroj, kun la celo ke la arabparolanta mondo disponu pri ĝisdataj informoj pri la plej novaj sciencaj malkovroj kaj atingoj[9]. La projekto arigis pli ol 2000 volontulojn, kiuj sukcesis produkti ĉirkaŭ 15000 sciencajn artikolojn[10][11]. Ĝia fondinto, Ahmed al-Rayyis, nun organizas la tradukan teamon por IBB"[6]

Vidpunktoj redakti

Al Mutar kritikas homojn kiel Noam Chomsky, kiuj, laŭ li, atribuas la agitadon en Mezoriento nur al usona ekstera politiko.

Al Mutar konsideras islamismon la kaŭzo de la kresko de Al-Kaida, Islama Ŝtato kaj la talibanoj. Al Mutar kredas, ke Mezoriento mem respondecas pri eltrudo de paco en sia regiono[12]. Laŭ li, la okcidenta sento de morala respondeco por la cetera mondo estas troigita. Li nomas ĉi tion "la rasismon de pli malaltaj atendoj", kio blindigas la Mezorienton por la bezono solvi siajn proprajn problemojn, kiel la siria rifuĝinta krizo[12].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Faisal Saeed al Mutar - Big Think. Big Think (2012).
  2. 2,0 2,1 "Faisal Al Mutar". Huffpost, la 11-an de septembro 2014.
  3. Al Mutar, Faisal, "Crowdsourcing Human Rights", la 11-an de septembro 2014.
  4. (en) Faisal Saeed Al Mutar en Facebook
  5. (en) Bayt-al-Hikma 2.0, Ideas Beyond Borders
  6. 6,0 6,1 (en) "This man brings hope to Arab youth, one Wikipedia page at a time". Christian Science Monitor. 2020-02-05. ISSN 0882-7729.
  7. 7,0 7,1 (en) Filmeto en House of Wisdom 2.0
  8. Riley Robinson, This man brings hope to Arab youth one Wikipedia page at a time, Christian Science Monitor, la 5-an de februaro 2020.
  9. Nabeel, Gilgamesh, An Online Movement Translates Academic Articles Into Arabic, Al-Fanar Media, la 9-an de junio 2017.
  10. (ar) Khaled Montaset, Mi kredas je scienco (أنا أصدق العلم), El Watan, la 27-an de julio 2014, arkivite la 20-an de aprilo 2015 ĉe la Wayback Maŝino.
  11. (ar) "Mi Kredas Scion" .. Volontula vojaĝo por amo al scio (مترجمات "أنا أصدق العلم".. رحلة تطوع حبا في المعرفة ), Dot Masr, la 17-an de marto 2015, arkivite la 6-an de decembro 2018 ĉe la Wayback Maŝino.
  12. 12,0 12,1 (en) Seth Andrews, Faisal Saeed Al Mutar. The Thinking Atheist, la 23-an de julio 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti