Fajra pteroiso (Pterois volitans) estas venena fiŝo el familio de skorpaenidaedoj vivanta en Hinda oceano kaj Pacifiko, plejparte en malprofundaj akvoj sur koralaj rifoj. Por homo ĝia veneno ne estas kutime morte venena, sed ĝia trafo estas tre doloriga kun longdaŭra resaniĝado. La pteroiso eluzas la venenon nur al memdefendo, kaj se ĝi ne estas endanĝerigita, ĝi mem ne atakas.

Atentu, veneno!
Atentu, veneno!
Pteroiso
Ruĝa fajra pteroiso
Pterois volitans Manado-e edit.jpg
Pterois volitans Manado-e edit

Temas pri soleca fiŝo, kiu vivas en pli malgrandaj biocenozoj nur junaĝe aŭ nur en tempo de reproduktado. Plenkreskule temas pri forte teritoria fiŝo, kiu defendas sian teritorion kaj antaŭ fremdaj kaj eĉ antaŭ unuopuloj de la sama specio. Eventualajn rompintojn ĝi forpeligas per sia aspekto aŭ per la veneno, kiun ĝi disponas. La maskloj de pteroiso estas multe pli agresemaj ol la femaloj.

Nuntempe la fajra pteroiso ne estas registrita kiel endanĝerigita specio. Temas pri abunda specio, tamen kun malkresko kaj damaĝado de koralaj rifoj malgrandiĝas ankaŭ regiono de ĝia natura apero kaj samtempe sinkas kvanto de fiŝoj, kiujn ĝi povas ĉasi, kio pro influo de ties dependeco al abundeco de nutraĵo sur malgranda teritorio povas havi malfavoran falon al ties populacio.