Faktoj pri Chuck Norris

La 'Faktoj pri Chuck Norris' estas satiraj faktoj pri la lukt-artisto kaj aktoro Chuck Norris, kiuj iĝis fenomeno en la Interreto kaj rezulte tre disvastiĝis en la populara kulturo. La faktoj kutime estas absurdaj troigaj asertoj pri la dureco aŭ duruleco de Norris, lia sinteno, vireco, alfa-maskleco kaj simile, ekzemple:

Chuck Norris povas gravedigi virinon per sia nura rigardo. Kaj eĉ viron.

La faktoj ofte asertas, ke Chuck Norris estas ia kolera, ĉiopova superestulo (aŭ superestaĵo). Foje oni trovas ankaŭ aludojn al lia uzado de gira kiko (aŭ rondmova piedbato) por plenumi ajnan taskon, al la abundo de vilo sur lia korpo (speciale koncerne lian barbon) kaj al lia rolo en la televida serio Walker, Texas Ranger.