La Falenoptilo, Phalaenoptilus nuttallii, estas noktula birdo de la familio de Kaprimulgedoj, nome la kaprimulgoj. Ĝi troviĝas el Brita Kolumbio kaj sudorienta Alberto, tra okcidenta Usono al norda Meksiko. La birda habitato estas sekaj, malfermaj areoj kun herboj aŭ arbustoj, kaj eĉ ŝtonecaj dezertaj deklivoj kun tre malmulta vegetaĵaro.

Falenoptilo, montrante niktitantan membranon.

Multaj nordaj birdoj migras vintri el la reprodukta teritorio al centra kaj okcidenta Meksikio, kvankam kelkaj restas pli norde. Rimarkinde la Falenoptilo estas la ununura birdo konata kiel irante en torporo por longdaŭraj periodoj (semajnoj al monatoj).[1] Tio okazas en la suda bordo de ties teritorio en Usono, kie ĝi pasas multe el la vintro neaktiva, kaŝita inter amasoj de rokoj. Tiu kutimo estis konstatita en Kalifornio kaj Nov-Meksiko. Tia longdaŭra periodo de torporo estas proksima al stato de vintra dormo, ne konata inter aliaj birdoj.

Notoj redakti

  1. Torpor in an African caprimulgid, the freckled nightjar Caprimulgus tristigma”, Journal of Avian Biology 38, p. 261–266. doi:10.1111/j.2007.0908-8857.04116.x.  Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2011-09-11.