Falo de Robespierre

Puto cross abusé

Robespierre venkita dum sesio de la Nacia Konvencio (Max Adamo, 1870).

La Falo de Robespierre referencas al la serio de okazaĵoj kiuj startis per la diskurso de Maximilien de Robespierre al la Nacia Konvencio la 8an de Termidoro de la Jaro II (26a de Julio, 1794) kaj finis per lia aresto kaj ekzekuto la 10an de Termidoro de la Jaro II (28a de Julio, 1794). En la parolado de la 8a de Termidoro, Robespierre parolis pri la ekzisto de internaj malamikoj, konspirantoj kaj kalumniantoj, ene de la Konvencio kaj de la regantaj Komitatoj. Li, tamen, malakceptis nomigi ilin, kio alarmis la diputitojn kiuj timis ke Robespierre estis preparante alian purigon de la konvencio.[1] La venontan tagon, tiu tensio en la Konvencio permesis al Jean-Lambert Tallien, unu el la konspirantoj kiujn Robespierre tenis en kapo en sia denunco, turnigi la Konvencion kontraŭ Robespierre kaj dekreti sian areston.[2][3] Ĉirkaŭ la fino de la venonta tago, Robespierre estis ekzekutita en la Placo de la Revolucio, kie la reĝo Ludoviko la 16-a mem estis ekzekutita unu jaron antaŭe.[4]

Referencoj redakti

  1. McPhee 2012, p. 214.
  2. Scurr 2007, p. 347.
  3. Jordan 1985, p. 218.
  4. Jordan 1985, p. 220.

Bibliografio redakti