Monda heredaĵo de UNESKO

Faluna Mino (svede Falu gruvasvede Falu koppargruva) estis mino en urbo Falun, Svedio, kiu funkciis dum pli ol unu jarmilo de jaro ĉirkaŭ 800 ĝis 1992. Ĉirkaŭ du trionoj de la eŭropa produktado de kupro venis el Falun en la 17a jarcento,[1] kaj tio helpis financi la svedajn militojn dum tiu epoko. Post kolapso de granda parto de la minejo en 1687 komenciĝis la malpliiĝo de ĝia antaŭa graveco.[2] Ĝi estis referencita kiel la landa trezoro; Svedio havis tiam valuton bazitan sur kupro.[3]

Faluna Mino
kupra minejo • muzeo pri laboro • konstruaĵaro • vidindaĵo • minista muzeo [+]
Koordinatoj60° 36′ 1″ N, 15° 36′ 56″ O (mapo)60.600415.615683Koordinatoj: 60° 36′ 1″ N, 15° 36′ 56″ O (mapo)

Faluna Mino (Svedio)
Faluna Mino (Svedio)
DEC
Faluna Mino
Faluna Mino
Map
Faluna Mino

Vikimedia Komunejo:  Falun Copper Mine [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Iama kupra minejo en Falun.
Poŝtkarto montranta la minon, ĉirkaŭ 1907.

Teknologia disvolviĝo en la mino havis fortan influon en minado tutmonde dum du jarcentoj.[4] Ekde 2001 ĝi estis deklarita loko de Monda Heredaĵo de Unesko kaj enhavas ankaŭ muzeon.

Notoj redakti

  1. History of Falu Mine - World Heritage site. Arkivita el la originalo je 2010-11-13. Alirita 2015-12-31.
  2. (15a de Aprilo 2004) Mining in World History. ISBN 978-1-86189-173-0.
  3. Gold: prices, facts, figures and research: A brief history of money. Alirita 22a de Aprilo 2011.
  4. ICOMOS, p. 5

Referencoj redakti

  • Forss, Tommy. (1990) The Falun Mine. Falun: Copper Mine Museum.
  • Rydberg, Sven. (1979) Stora Kopparberg - 1000 years of an industrial activity. Gullers International AB. ISBN 91-85228-52-4.
  • Kjellin, Margareta. (1999) Genuine Falun Red. Stockholm: Prisma. ISBN 91-518-4371-4.

60° 35′ 56″ N 15° 36′ 44″ O / 60.59889 °N, 15.61222 °O / 60.59889; 15.61222 (mapo)