Familiaj ĝardenoj

La laboristaj ĝardenojetĝardeno, aperintaj je la fino de la 19-a jarcento, estas parceloj de tero disponigitaj al la loĝantoj fare de la urbestraroj. Tiuj parceloj, plej ofte destinitaj por la legoma kulturado, estis unue destinitaj por la pliboniĝo de la vivkondiĉoj de la laboristoj havigante al ili socian ekvilibron kaj nutran memrimedon. Post la dua mondmilito la laboristaj ĝardenoj estis nomitaj familiaj ĝardenoj.

Familia ĝardeno ĉe Prago, Ĉeĥio
Tipa familia ĝardeno ĉe Essex, Anglio
Tipa Schrebergarten ĉe monteto Käferberg en Zuriko, Svisio

Historio redakti

Dum la napoleonaj militoj, oni ekparolis en Anglio pri « allotments » t.e. terenoj atribuitaj al la laboristoj. Laŭ iuj, necesis 2000 kvadratmetroj kaj laŭ aliaj nur la duono. Sed ĉiu konsentis pri la grava rolo de la ĝardenoj. En Francio pruntedonite aŭ transdonite, la tereno ligis la laboriston al lia uzino kaj tenis lin malproksime de la trinkejo. Eĉ se ili havis paternalisman karakteron, la laboristaj ĝardenoj allogis, ĉar ili kongruis kun reala bezono. La unuaj francaj laboristaj ĝardenoj estis inspiritaj de la legomĝardenoj subtenitaj en Germanio fare de la germana kuracisto kaj pedagogo Daniel Gottlob Moritz Schreber. Ĉi tiu fondis la asocion de la familiaj kaj laboristaj ĝardenoj por « eduki la laboristaron kaj plibonigi la publikan sanon. » Tiu ideo estis adoptita de kelkaj homoj, kiel la pastro Volpette en Saint-Etienne kaj sinjorino Hervieu en Sedan.

Je la fino de la 19-a jarcento la pastro Jules Lemire influa politika homo, kristana deputito-urbestro de la urbo Hazebrouck en franca Flandrio (Nordo) imagis la laboristajn ĝardenojn celante plibonigi la situacion de la laboristaj familioj.

"La laboristaj ĝardenoj havas socian destinon kaj defendas iun socian ordemon : se ili ebligas, ke la laboristoj eliras el siaj loĝejaĉoj, profitante pli spireblan aeron, ili ankaŭ forigas ilin de la trinkejoj kaj subtenas la familiajn agadojn meze de tiuj verdaj spacoj. La pastro Lemire fondis la Francan Ligon de la terpeco kaj de la hejmo (Ligue française du coin de terre et du foyer) en 1896, celante simpligi por siaj administratoj la atingon al la parceloj."

En 1996 por festi la 100-an datrevenon de la laboristaj ĝardenoj estis kreita rozo « Abbé Lemire », admirebla en la ĝardeno de la Palaco Elizeo kaj en la botanika ĝardeno de Monaco.

Evoluado redakti

Germanio redakti

En Germanio, ekde la dua duono de la 19-a jarcento, la kuracisto kaj pedagogo Daniel Gottlob Moritz Schreber ekdisvolvis la ideon pri laboristaj ĝardenoj laŭ la pensfadeno de siaj laboroj pri la publika sano. La ideo estis ebligi por la laboristoj distriĝon tiel per la ĝardenumo kiel per la ĝuado de sana ripozanta ĉirkaŭo. Krome la kultivado de fruktoj kaj legomoj por rekta konsumo povas plibonigi la nutraĵon de la laboristoj.

Tamen post lia morto pasis tri jaroj, kiam en 1864, lia bofilo Ernst Innozenz Hauschild fondis apud Leipzig lud-placeton por la malfavoritaj infanoj. Omaĝe al sia bopatro, li nomis ĝin Schreberplatz (laŭvorte placo de Schreber). Rapide la gepatroj siavice ekposedis la spacon kaj komencis kultivi plantojn. Sub la nomo Schrebergarten (laŭvorte ĝardenoj de Schreber) la laboristaj ĝardenoj tiam disvolviĝis en tutan Germanion kaj aparte en la industriajn regionojn kiel Ruhr-regiono, tipa mina regiono. Tiuj ĝardenoj ofte estis kolektive prizorgataj de la laboristoj, tiel formante malgrandajn komunaĵojn kiuj nutras la socian ligon.

Hodiaŭ la Schrebergarten estas en Germanio vera institucio kun striktaj reguloj (alteco de la heĝoj, surfaco de la kabanoj kaj de kultivataj spacoj), konkuroj pri plej bela Schrebergarten kaj ĝiaj atribuado-reguloj.

Nederlando redakti

 
Ornama ĝardeno kun ĝardendometo en Groningen

La laboristaj ĝardenoj estis fondataj en Nederlando en 1838. Je la 19-a jarcento, la municipoj atribuis terenojn al familioj de laboristoj. Ĉirkaŭ la unua mondmilito, la uzantoj de tiaj ĝardenoj petis, ke la societoj pri la ĝardenoj estu mastrumataj far ties uzantoj. En 1928, la societoj pri la ĝardenoj establis je nacia nivelo: "het Algemeen Verbond van Volkstuindersverenigingen in Nederland (AVVN)." (la Ĝenerala Kunfedero de la Popolaj Produktantoj en Nederlando). Ĝis la 1950-aj jaroj, la ĝardenoj ĉefe utilis por produkti legomojn. De tiam, ilia uzo iĝis pli ŝatokupa. Laŭ la municipo kaj la societo, malgrandaj hangaroj, forcejojkabanoj, kaj eĉ daŭra loĝado dum somero, estas permesataj.

Estas en Nederlando 240 000 laboristaj ĝardenoj kaj ĉirkaŭ 1000 societoj pri ĝardenoj.

Francio redakti

En 1904, estis nur kvardek ok laboristaj ĝardenoj en la pariza regiono por 3,5 milionoj da loĝantoj. Per la Asocio de la laboristaj ĝardenoj, de Parizo kaj ĉirkaŭurbo, ilia multobligo estis faciligita. En 1913, en la pariza regiono estis 1515 tiaj ĝardenoj, el kiuj duono situas en ĉirkaŭ-Pariza regiono.

La du mondaj militoj kaŭzis la uzadon kiel legomĝardenoj de multaj historiaj parkoj kaj parceloj. Je la fino de la dua mondmilito, oni nombris 250000 laboristajn ĝardenojn en Francio. La leĝo de la 26-a de julio 1952 fiksis la vorton « familiaj ĝardenoj ». Ili nepre estu administrataj fare de asocioj laŭ la leĝo de 1901 (franca leĝo pri statuso de ne-profitcelaj asocioj).

La 15-an de oktobro 2003, propono de leĝo rilata al la kolektivaj ĝardenoj estis ekzamenata de la Senato. La ekzameno de tiu teksto ŝajne ravis la senatanojn, kiuj sinsekvis sin je la tribuno por lirikisme laŭdi la meritojn de tiuj ĝardenoj lanĉitaj pli ol unu jarcenton antaŭe.

  • « La poezio de la betono kaj de la asfalto ne plu multe allogas la popolamasojn. La mondo mineraligas sin, atomizas sin, kaj la Francoj pli kaj pli turniĝas al la mondo de vivantaĵo : la ĝardenoj, la arbaro, la kamparo. Sufiĉas unu floro kaj ĉirkaŭe ĝardeno por bonodorigi la horojn kaj kolori la tagojn. » (Christian Cointat, ano de la parlamenta delegacio por la Eŭropa Unio. (UMP))
  • «Ni vidas en tiuj kolektivaj ĝardenoj la kontraŭ-venenon je la malbonaĵo de la urboj. » (Jean-Pierre Sueur, senatano de Loiret (Centre) (PS))
  • « Ni parolas pri floroj kaj fruktoj, urbo kaj beleco, ensociiĝo de ĉiuj. Kiu ŝpatas, semas, akvumas kaj prizorgas, tiu iĝas modesta aganto, sed plenparte en la franca aplikado de la protokolo de Kartageno pri la biodiverseco. » (Marie-Christine Blandin , senatanino de Nord-Pas-de-Calais (la Verduloj))
  • «La familiaj ĝardenoj, jen celantaj ensociigon, jen kun-utiligataj, estas fonto de socia ekvilibro, elementoj de loka vivo kaj de vivkadro. » (Tokia Saïfi, eŭropa deputito (EPP, Eŭropa Popola Partio))

Kontraŭe al Germanio, la familiaj ĝardenoj en Francio konservis la sub-estimatan bildon de laboristaj ĝardenoj. Malgraŭ la konstanta intereso, kiun ili estigas ĉe la mezaj kaj supraj klasoj, logataj de la agrablaj rilatoj en tiuj naturaj spacoj, al la familiaj ĝardenoj mankas la adaptita leĝa kadro.

En multaj urboj, kiam ili ekzistas, ili estas malbone lokitaj, ĉe la randoj de aŭtovojoj, de fervojoj, de industriaj zonoj, en lokoj netaŭgaj por iu ajn alia uzado. Tiaj situoj kaŭzas problemojn pri la aliro, la sekureco kaj ofte la manko de akvo. Kiam la situo estas pli favora, ili ne estas ŝirmataj de domkonstruaj operacioj avidaj al iliaj terenoj. En tia kazo, nek la antaŭeco de la ĝardenoj, nek ilia socia kaj primedia utilo rezistas kontraŭ spekulado.

La kriteroj de atribuoj redakti

La parceloj de familiaj ĝardenoj estas administrataj de privataj asocioj kaj destinataj al privatuloj por iliaj propraj bezonoj. La ĝenerale fiksitaj kriterioj estas la aparteneco al la urbkomunumo, la socia mikseco, la geografia proksimeco (la ĝardeno necesigas regulan prizorgon, ne nur semajnfine). La komerca uzado estas nepermesata. Ĉar la petoj multe plimultas ol ofertoj, la atendo-tempo por ekhavi ĝardenon kelkfoje atingas plurajn jarojn.

Konkurso de plej belaj ĝardenoj redakti

Ĉiujare, kaj loke kaj naciskale, okazas konkurso pri belaj ĝardenoj. Nacie, la nacia Konsilio de florumitaj urboj kaj vilaĝoj organizas la konkurson. La kriterioj estas la legomĝardena ornamo kaj la florado.

Ĝardenistoj kaj aŭtoroj alarmis pri la risko kaj la fakto, ke iuj el tiaj konkursoj povas kuraĝigi ĝardenistojn al superekspluatado de la grundo kaj ĝia poluado per sterkaĵo kaj pesticidoj. Iom post iom, lokskale, kriterioj kiaj biodiverseco en ĝardeno, ĉeesto de papilioj, abeloj, lokaj kokcineloj kaj aliaj bioindikiloj kaj helpantoj al terkultivado, neĉeesto de trodivastiĝemaj specioj aŭ biologia terkultivado estas konsiderataj en tiuj ĝardenoj.

Eksteraj ligiloj redakti