La familio Mendoza, hispane Casa de Mendoza, estas nobela hispana familio, kiu havas devenon en la urbeto Mendoza en la teritorio de la aktuala provinco Álava (Eŭskio). La Mendoza eniris al la servo de la regno Kastilio dum la regado de Alfonso la 11-a (1312-1350). Álava, nome montara regiono lima kun la regnoj Kastilio kaj Navaro, estas unu de la eŭskaj teritorioj aligitaj al la kastilia monarkio pere de foruoj. Antaŭ la Mendoza pasis al Kastilio, Álava estis batalkampo, en kiu la senjoraj familioj kveerlis dum generacioj. En 1332, la Mendoza kverelis jam dum unu jarcento batale kontraŭ la familio Guevara [geBAra]. Aliaj familioj el la alava nobelaro, kiel Ayala [aĜAla], la Velasco [beLASko] kaj Orozco [oROZko], sangelverŝe bataletis, en tiuj epizodoj, el simplaj noktaj embuskoj al veraj kampobataloj.

Familio Mendoza
Dinastio
Blazono
Blazono de la familio Mendoza
nobela familio
Lando Hispanio vd
Regadoj
Dukoj de la Infantado
Grafoj de Saldaña
Markizoj de Santillana
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Turo de Mendoza en Álava.

Post tiuj nobelaj familioj eniris al la servo de la reĝoj de Kastilio, malpliiĝis tiuj kvereloj, dum ili aliĝis al la kastilia militistaro je la servo de la reĝo, ĉefe en la procezo konata kiel Reconquista, pro kio ili amasigis teritoriojn kaj privilegiojn.

El la epoko de la Katolikaj Gereĝoj ĉiuj heredontoj de la Duklando de la Infantado, estis grafoj de Saldaña kaj markizoj de Santillana, kiel unua titolo kiun havis la familio Mendoza.

Gravaj membroj redakti

Bibliografio redakti

  • Alegre Carvajal, Esther (Dir.) (2014). Damas de la Casa de Mendoza: Historias, leyendas y olvidos. Madrid: Polifemo. ISBN 978-84-16335-00-8.
  • Nader, Helen (1985). Los Mendoza y el Renacimiento Español. Guadalajara: Institución Provincial de Cultura «Marqués de Santillana», Excma. Diputación Provincial. ISBN 84-505-3156-X.
  • Fernández Madrid, Mª Teresa (1991). El Mecenazgo de los Mendoza en Guadalajara. Guadalajara: Institución Provincial de Cultura «Marqués de Santillana», Exma. Diputación Provincial. ISBN 84-87164-03-X.
  • Layna Serrano, Francisco (1993-1996). Historia de Guadalajara y sus Mendozas, en los siglos XV y XVI, 4 Tomos. Guadalajara: Aache ediciones. ISBN 84-87743-28-5.

Eksteraj ligiloj redakti