Laŭ la helena mitologio, Faneso (el la greka Φανης, mi alportas lumon) estis origina dio kiu naskiĝis el la kosma ovo rezulte de la unuiĝo de Ĥrono (Tempo) kaj Ananko (Neevitebleco). Tamen, la filozofo Platono asertas ke ĝiaj gepatroj estis Poro (Ŝanco) kaj Penio (Malriĉeco kaj Bezono)[1].

Faneso
rolulo de helena mitologio • diaĵo
Informoj
Sekso vira
Patro Hydros
vdr

Ĝi estis pradio de generado kaj naskado de nova vivo, la unue naskita, eterna estaĵo kaj patro de ĉiuj la dioj kaj homoj[2]. La orfeanoj kutime identigis ĝin al Eroso, kiu rolis same laŭ la Teogonio de Heziodo, kaj ĝi ricevis ankaŭ la nomojn Erikepeo (Ἠρικαπαῖος, povo) , Metiso (pensado), Priapo, Antaŭgo (reflektinta lumo) kaj Protogono (Πρωτογόνος, unuenaskita)[3]. Faneso unuigis, laŭ la verkado de diversaj antikvaj verkistoj, atributojn proprajn de aliaj diaĵoj, kiel Tesiso, Fusiso, Ofiono, Ĥrono, Ananko, Metiso (kreinta diino kiu estis vorita de Zeŭso) kaj Tetiso (vartistino de ĉiuj vivantaj estaĵoj). Oni diras ke Faneso, same kiel Ofiono, gravuris sur sep slaboj aŭgurojn pri ĉio kio okazos en la universo[4].

Laŭ la orfea religio, Faneso regis la universon kaj ĝiajn loĝantojn, inkluzive la diojn. Poste ĝi cedis sian povon al Nikso, sia pli aĝa edzino (aŭ filino[5]), kiu siavice transdonis ĝin al Urano, filino de Nikso laŭ tiu tradicio. Urano estis tragike detronigita de sia idaro, Krono kaj la titanoj. Oni diris ke Zeŭso, heredinto de Krono, voris Faneson por alpropigi al si la originan povon kaj distribui ĝin inter la nova dia generacio: la olimpanoj.

Ĉi tiu nova rakontaro, propra de la orfea tradicio, evidente enhavas erojn de aliaj pli antikvaj, eĉ primitivaj. En ĝi Nikso (nokto) havas ĉefan rolon, kiel necesa komplementa forto: dum Faneso kreadis taglumon, Nikso generis nokton kaj mallumon, laŭ la diversaj signifoj kiujn tio simbolas. En kelkaj rakontoj, Faneso eterne bataladas kun Ĥaoso, kaj el tiu porĉiama konflikto inter ordo kaj malordo poezie naskiĝis la birdoj.

Faneso estis alloga diaĵo, kun kasko kaj oraj flugiloj, sed nature senkorpa kaj nevidebla eĉ por la dioj. Oni kutime prezentas ĝin kiel hermafrodita ento leviĝante el la kosma ovo. Serpento ringiĝas ĉirkaŭ ĝia korpo kaj malantaŭ ĝiaj ŝultroj ekaperas kreskanta plurpinta luno. Suno ofte kronas ĝin, kaj tri bestaj kapoj (leona, kapra kaj virbova) aperas sur ĝia brusto. Zodiaka Cirklo ĉirkaŭas ĉion, kaj la kvar dioj de la ventoj situas en ilia respektivaj anguloj.

Oni ankaŭ similigis Faneson al la naskiĝo de la kosma lumo, kaj kelkfoje al la origina konscio, leviĝante dum la komenco de la tempo. Pro tio ĝi iamaniere rilatas al la dio Mitrao. Pri ĝia kreinta rolo ni scias ĉefe pro mencioj en la papiro Derveni kaj en la verkoj de Pindaro kaj Empedoklo.

Ĝi estis tiel respektata diaĵo, ke kiam Hero persekutadis la bebon Dionizo por motigi lin, Hermeso intervenis, alivestite en Faneso. La edzino de Zeŭso, trompita de tiu formo, honoradis la dion kaj permesis tiel la savon de Dionizo[6].

Aliaj roluloj same nomitaj redakti

Krom la antaŭa, Faneso estis la nomo de du pliaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Tebano, kiu divastigis la kulton al Lisia Dionizo el Tebo al Siciono. Li migris al tiu urbo kiam Aristomako, miskomprenante la orakolon, klopodis sensukcese reveni Peloponezenn[7].
  2. Unu el la komandantoj de la kornaj ĉevalviroj, kiu aliĝis la kampanjon de Dionizo kontraŭ Barato[8].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Platono. Symposium, 187.
  2. Argonautica Orphica, 16.
  3. Nono. Pri Dionizo, 9.142.
  4. Nono. Pri Dionizo, 12.15.
  5. Argonautica Orphica, 12.
  6. Nono. Pri Dionizo, 9.136.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.7.6.
  8. Nono. Pri Dionizo, 14.186.