Fanklubo estas klubo de fervoraj admirantoj de artisto, muzikgrupo, sportistosporta teamo, eventuale de politikistosciencisto.

La fanklubanoj akompanas sian admiraton, aklamas lin (aŭ ŝin), petas lian subskribon sur lia foto, portas T-ĉemizon kun lia portreto, kolektas liajn verkojn kaj informojn pri liaj sukcesoj. Ne ĉiam ili estas organizitaj, ofte ili nur spontane kunvenas okaze de koncerto, matĉo aŭ alia evento, kie ili povus aklami sian amatan favoraton.

Fankluboj de famuloj aperas nun abunde en la interreto, kie oni povas priskribi lian aŭ ŝian biografion, portretojn, verkojn, koncertojn, turneojn, filmojn kaj aliajn interesaĵojn pri la admirato. Tiuj retejoj ofte aperas en pluraj lingvoj kaj iliaj aŭtoroj konkursas, kies reta fanklubo estos plej bela kaj plej interesa.

Eksteraj ligoj kiel ekzemploj redakti