Fantomrakonto

Fantomrakonto povas esti ajna peco de literatura fikcio, aŭ teatro, kiu inkludas fantomon, aŭ simple konsideras la eblon de ekzistado de fantomojroluloj kiuj kredas en ili.[1][2] La "fantomo" povas aperi per sia propra deziro aŭ alvokita per magio. Ligita al la fantomo estas la ideo de "sorĉado", laŭ kiu supernatura ento estas ligita al loko, objekto aŭ persono.[1] Fantomrakontoj estas oftaj ekzemploj de folkloro.

Ilustraĵo de fantomoj en Kristnaska Kanto de Charles Dickens.

Populare, la termino "fantomrakonto" povas referenci al ajna tipo de horor-rakonto. En pli mallarĝa senco, la fantomrakonto estis disvolvigita kun formato de novelo, ene de fikcio. Ĝi estas formo de supernatura fikcio kaj specife de spekulativa fikcio, kaj estas ofte horor-rakonto.

Kvankam fantomrakontoj estas ofte klare terurintencaj, ili povas esti verkitaj por ĉiaj celoj, el komedio al moralaj rakontoj. Fantomoj ofte aperas en rakontoj kiel sentineloj aŭ profetoj aŭ okazontaj aferoj. Kredo en fantomoj troviĝas en ĉiuj kulturoj tra la tuta mondo, kaj tiele fantomrakonto povis esti trapasataj ĉu parole ĉu skribe.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Darrell Schweitzer. (2005) The Greenwood Encyclopedia of Science Fiction and Fantasy: Themes, Works, and Wonders. Westport, CT: Greenwood, p. 338–340.
  2. "Ghost Stories" en Margaret Drabble (eld.), The Oxford Companion to English Literature. Oxford, Oxford University Press, 2006. (ISBN 9780198614531) (p. 404-5).

Bibliografio redakti

  • Bailey, Dale. American Nightmares: The Haunted House Formula in American Popular Fiction, Bowling Green, OH: Popular Press, 1999. ISBN 0-87972-789-6
  • Felton, D. (1999). Haunted Greece and Rome: Ghost Stories from Classical Antiquity. University of Texas Press. ISBN 978-0-292-72508-9
  • Ashley, Mike, Editor. Phantom Perfumes and Other Shades: Memories of GHOST STORIES Magazine, Ash-Tree Press, 2000.
  • Joynes, Andrew (editor), Medieval ghost stories: an anthology of miracles, marvels and prodigies Woodbridge: Boydell press, 2003.
  • Locke, John, Editor. Ghost Stories: The Magazine and Its Makers: Volumes 1 & 2, Off-Trail Publications, 2010.
  • Sullivan, Jack. Elegant Nightmares: The English Ghost Story From Le Fanu To Blackwood, Ohio University Press, 1978. ISBN 0-8214-0569-1