Farĉitaj foliaj rulaĵoj

(Alidirektita el Farĉitaj rumeksfolioj)

Farĉitaj foliaj rulaĵoj (rumane sarma) estas kolektiva nomo por farĉitaĵoj, sed kutime rilatas al folioj de rumekso, brasikfolioj aŭ ŝtopitaj vitfolioj. La plado estas karakteriza por kuirartoj en Rumanio, Armenio, Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Grekio (Dolmedas), Hungario, Makedonio, Serbio, Montenegro, Slovenio, Turkio (Sarma), Kaŭkazo (Dolma), de la kurdoj kaj la krime-tataroj.

Farĉitaj folioj de blanka brasiko (Brasika rulaĵo)
Farĉitaj vegetaraj rumeksfolioj laŭ serba recepto

La nomo originas de la turka vorto sarma, kiu signifas "ruliĝi". En la rumana: Sărmăluţe - kromnomo por pli malgrandaj farĉitaĵoj.

La baza preparado de la sermala implikas moligi la foliojn en varma akvo, kaj poste ruli la foliojn ĉirkaŭ miksaĵo de viando, dispremita cepo, tomato, rizo, spicoj kaj foje eĉ ovo. La farĉaĵoj estas kuiritaj kun cepoj, acida brasiko kaj spicoj, kaj foje servataj kun jogurto.

Vidu ankaŭ redakti