Farkas Molnár

hungara arkitekto

Farkas MOLNÁR [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Molnár Ferenc Farkas estis hungara arkitekto, pentristo, grafikisto, tipografo.

Farkas Molnár
Persona informo
Naskonomo Molnár Ferenc Dénes Farkas
Naskiĝo 21-an de junio 1897 (1897-06-21)
en Pécs
Morto 12-an de januaro 1945 (1945-01-12) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Hungara Belarta UniversitatoTeknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoBauhaus
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • grafikisto • grafikartisto
vdr
Pentraĵo de Farkas Molnár

Farkas Molnár [1] naskiĝis la 21-an de junio 1897 en Pécs, li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Farkas Molnár frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, baldaŭ en Teknikuniversitato palatino József, fine en Staatliches Bauhaus (Vajmaro). Li eklaboris jam en 1919 en sia naskiĝurbo, kie li estis ne nur tipografo, sed ankaŭ adepto de kubismo kaj futurismo. Post 2 jaroj li pentradis en Italio, en la sama jaro li aliĝis al Bauhaus. Ekde 1924 li planadis modernajn loĝdomojn. En 1928 li akiris arkitektan diplomon, ĉar pli frue pro la maldekstra politiko li ne povis fari ekzamenon. Tiutempe li ankaŭ ekspoziciis. En 1931 li establis propran arkitektan laborejon, kie li projektis loĝdomojn. Li mortis pro bombatako dum sieĝo de Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Galerio redakti