Farley Granger

usona aktoro

Farley Earle GRANGER Jr.[1] (1a de julio, 1925 – 27a de marto, 2011) estis usona aktoro, plej bone konata pro siaj du kunlaboroj kun la reĝisoro Alfred Hitchcock: nome Rope en 1948 kaj Strangers on a Train en 1951.

Farley Granger
Persona informo
Farley Granger
Naskiĝo 1-an de julio 1925 (1925-07-01)
en San-Joseo
Morto 27-an de marto 2011 (2011-03-27) (85-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre • North Hollywood High School vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1943–2004 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Granger estis konata dekomence pro malgrandaj produktoj de Holivudo kaj pli grava rolo en The North Star, polemika filmo kiu laŭdis Sovetunion dum la Dua Mondmilito, sed poste kondamnita pro siaj politikaj nuancoj. Alia militfilmo, The Purple Heart, sekvis, antaŭ ŝiparmea servo de Granger en Honolulu, en unuo kiu aranĝis trupardistradon en Pacifiko. Tie li faris utilajn kontaktojn, kiel kun Bob Hope, Betty Grable kaj Rita Hayworth. Ĉirkaŭ tiu epoko li ekesploris sian duseksecon, kiun li ne kaŝis.

 
Sceno kun Alida Valli en la filmo Senso, 1954.

En 1948, Hitchcock elektis lin en Rope, fikcia rakonto de la jura murdokazo de Leopold kaj Loeb, kiu ricevis diversajn recenzojn, sed multan kritikan laŭdon por Granger. Hitchcock poste elektis lin en Strangers on a Train, kiel tenis-stelulo enmetita en duobla murdo plenita de riĉa psikopato, ludita de Robert Walker. Granger priskribos tion kiel sia plej feliĉa kinfara esperto, kaj estis tre tristigita pro la morto de Walker tuj post la filmado.

Granger plue aperis en teatro, filmoj kaj televido ĝis la 1970-aj jaroj. Lia laboro gamis el klasika dramo en Broadvejo al kelkaj ital-lingvaj filmoj kaj gravaj dokumentaj filmoj pri Holivudo. Li tendencis trovi misojn al siaj reĝisoroj kaj scenaristoj, tamen, lia kariero restis difinita de la du filmoj kun Hitchcock.

Pro sia kontribuo al televido, Granger havas stelon en 1551 Vine Street de la Trotuaro de famo en Holivudo.[2]

Filmoj redakti

  • 1943: The North Star kiel Damian Simonov
  • 1944: The Purple Heart kiel Sgt. Howard Clinton
  • 1948: They Live by Night kiel Arthur "Bowie" Bowers
  • 1948: Rope kiel Phillip Morgan
  • 1948: Enchantment kiel Pilotoficiro Pax Masterson
  • 1949: Roseanna McCoy kiel Johnse Hatfield
  • 1950: Side Street kiel Joe Norson
  • 1950: Our Very Own kiel Chuck
  • 1950: Edge of Doom kiel Martin Lynn
  • 1951: Strangers on a Train kiel Guy Haines
  • 1951: Behave Yourself! kiel William Calhoun 'Bill' Denny
  • 1951: I Want You kiel Jack Greer
  • 1952: O. Henry's Full House kiel Jim (segmento "The Gift of the Magi")
  • 1952: Hans Christian Andersen kiel Niels
  • 1953: The Story of Three Loves kiel Thomas Clayton Campbell Jr. (segmento "Mademoiselle")
  • 1953: Small Town Girl kiel Rick Belrow Livingston
  • 1954: Senso kiel Leŭtenanto Franz Mahler
  • 1955: The Naked Street kiel Nicholas 'Nicky' Bradna
  • 1955: The Girl in the Red Velvet Swing kiel Harry Kendall Thaw
  • 1968: Rogue's Gallery kiel Edmund Van Dermot
  • 1970: They Call Me Trinity kiel Major Harriman
  • 1970: Guerilla Strike Force kiel Mateo
  • 1970: The Spider Web
  • 1971: Something Creeping in The Dark kiel Spike
  • 1972: Amuck! kiel Richard Stuart
  • 1972: The Red Headed Corpse kiel John Ward
  • 1972: So Sweet, So Dead kiel Inspector Capuana
  • 1972: Planet Venus
  • 1973: Night Flight from Moscow kiel Computer Programming Director
  • 1973: The Man Called Noon kiel Judge Niland
  • 1973: Kill Me, My Love! kiel Manny Baxter
  • 1973: Arnold kiel Evan Lyons
  • 1974: What Have They Done to Your Daughters? kiel Mr. Polvesi
  • 1974: Death Will Have Your Eyes kiel Armando
  • 1975: The Lives of Jenny Dolan kiel David Ames
  • 1981: The Prowler kiel Sheriff George Fraser
  • 1984: Death Mask kiel Douglas Andrews
  • 1986: The Imagemaker kiel Ambassador Hoyle
  • 1986: The Whoopee Boys kiel Extra (eksterliste)
  • 1986: Very Close Quarters kiel Pavel
  • 1995: The Celluloid Closet kiel Li mem (dokumenta filmo)
  • 2001: The Next Big Thing kiel Arthur Pomposello (fina filmorolo)
  • 2003: Broadway: The Golden Age kiel Li mem (dokumenta filmo)

Notoj redakti

  1. Laŭ State of California. California Birth Index, 1905–1995. Center for Health Statistics, California Department of Health Services, Sacramento, California.
  2. "Farley Granger - Hollywood Star Walk - Los Angeles Times". Projects.latimes.com. Alirita la 4an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti