Fat Joe

usona repisto

Joseph CARTAGENA (19an de aŭgusto 1970), pli bone konata sub sia artista nomo Fat Joe, estas usona repisto kiu estas la fondinto kaj CEO de muzikeldonejo Terror Squad Entertainment kaj membro de grupoj D.I.T.C. kaj Terror Squad. La ekkariera albumo de Fat Joe estis Represent, publikigita en 1993, sekvita de Jealous One's Envy en 1995. El 1998 al 2006, li estis subskribinta kontrakton kun Atlantic Records, kaj publikigis kvar albumpjn laŭ tiu firmao, nome Don Cartagena en 1998, Jealous Ones Still Envy (J.O.S.E.) en 2001, Loyalty en 2002, kaj All or Nothing en 2005.

Fat Joe
Persona informo
Naskonomo Joseph Antonio Cartagena
Aliaj nomoj Fat Joe • Fat Joe da Gangsta • Cook Coke • Biel Saenz Corbera
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1970 (1970-08-19) (53-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Morris High School
Okupo
Okupo repisto • kantoverkistomuzikproduktisto • muzikproduktoro • aktoro • voĉaktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.fat-joe.com/
vdr
Fat Joe en 1999.