Fatima JINNAH, anglalingva prononco IPA: fətɪ̈mɑ d͡ʒinnəɦ, en urdua: فاطمہ جناح‬‎; 31a de Julio 1893 – 9a de Julio 1967)[1] estis pakistana dentisto, biografiisto, ŝtatestro kaj unu el la ĉefaj fondintoj de Pakistano.[2]

Fatima Jinnah
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1893 (1893-07-30)
en Karaĉio,  Brita Hindio
Morto 9-an de julio 1967 (1967-07-09) (73-jaraĝa)
en Karaĉio,  Pakistano
Tombo Mazar-e-Kaid
Lingvoj urduo
Ŝtataneco Pakistano • Brita Hindio
Alma mater Universitato de Kolkato
Familio
Patrino Mitthibai Jinnahbhai
Frat(in)o Muhammad Ali Jinnah
Okupo
Okupo dentistopolitikisto • biografo • verkisto
vdr

Post atingi dentokuracistan gradiĝon el la Universitato de Kalkato en 1923,[3] ŝi iĝis partnero kaj konsilisto de sia pli aĝa frato Muhammad Ali Jinnah kiu poste iĝis la unua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano. Forta kritikisto de la Brita Hindio, ŝi montriĝis kiel forta defendanto de la teorio pri du landoj kaj estra membro de la Tuthindia Islama Ligo.[4]

Post la sendependigo de Pakistano, Jinnah kunfondis la Pakistanan Asocion de Virinoj kiu ludis ŝlosilan rolon en la setlado de virinaj enmigrantoj en la ĵus formita lando. Ŝi restis la plej proksima fidulo de sia frato ĝis sia morto. Post lia morto, oni malpermesis Fatima direkti sin al la lando ĝis 1951; ŝia radiodiskurso de 1951 al la lando estis tre cenzuria fare de la administracio de Liakat Ali Ĥan.[5] Ŝi verkis la libron My Brother (Mia frato), en 1955 sed ĝi estis publikigita nur 32 jarojn poste, en 1987, pro la cenzuro fare de la reĝimo, kiu estis akuzinta Fatima pri 'kontraŭ-nacia materialo'. Eĉ kiam ĝi estis publikigita, kelkaj paĝoj el la manuskripto de la libro estis neuzataj.[6]

Jinnah elirirs el sia mem-devigita politika retiriĝo en 1965 por partopreni en prezidenta balotado kontraŭ la militista diktatoro Aĝub Ĥan. Ŝi estis apogita de koalicio de politikaj partioj, kaj spite politikan malhelpon fare de la militistaro, venkis en du el la plej grandaj urboj de Pakistano, nome Karaĉi kaj Dako.[7]

Notoj redakti

  1. Afshan Bokhari (2008). Bonnie G. Smith, eld. The Oxford encyclopedia of women in world history (V 1 eld.). Oxford University Press. p. 653. ISBN 978-0-19-514890-9.
  2. "In brief By Ali Iqbal". Dawn Weekly. Arkivita el la originalo la 28an de Junio 2013. [1] Alirita la 8an de februaro 2018.
  3. "Fatima Jinnah [1893–1967]", Personalities in Pakistan's History, Allamaiqbal.com, [2] Arkivigite je 2017-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 8an de februaro 2018.
  4. Afshan Bokhari (2008)
  5. "50 Years Ago Today: A message from Fatima Jinnah". Dawn. 2012-09-12. [3] Alirita la 8an de februaro 2018.
  6. Akhtar Balouch (2014-12-27). "The deleted bits from Fatima Jinnah's 'My Brother'". Dawn. [4] Alirita la 8an de februaro 2018.
  7. Nadeem F. Paracha (2014-05-04). "Fatima Jinnah: A sister's sorrow". Dawn. [5] Alirita la 8an de februaro 2018.