La FavoratuloPrivatulo, en hispana origine valido, privadofavorito, estis politika figuro (la valimiento) propra de la Antikva Reĝimo en la Hispana Monarkio, kiu atingis sian plenecon sub la nomitaj Malgrandaj Habsburgoj en la 17a jarcento. Ĝi ne povas esti konsiderata kiel institucio, pro tio ke en neniu momento oni celis oficialan postenon, ĉar ĝi utilis al la reĝo nur dum ĉi tiu fidis en la persono elektita.

Gaspar de Guzmán, Grafo-Duko de Olivares, de Velázquez, 1624. Aperas la favoratulo kiel burokrato, apogata sur tablo kaj montranta ŝlosilon kiu karakteras lin kiel homo kiu disponis je la fido absoluta de la reĝo Filipo la 4-a. Liaj oficialaj postenoj kortegaj estis Sumiller de Corps (ĉambrohelpisto) kaj Caballerizo mayor (ĉevalisto , ekde 1622), kio permesis lin akompani la reĝon ĉiumomente, kaj en Palaco kaj ekstere, kaj devigis lin dormi en liaj ĉambroj. Li estis poste ankaŭ camarero mayor (kelnero, ĉambroservisto, ekde 1636).

Kvankam ne estis posteno kun formala nomumo, tiu de valido estis la posteno de plej granda konfido de la monarko en konkretaj aferoj. Estas grava la nuanco, ĉar la spiritaj temoj estis respondeco de la reĝa konfesisto, figuro de politika graveco neniel disdegnebla. La funkcioj kiujn praktikis la valido estis de maksimuma nivelo en la politika decidado, pli ol konsilisto, ĉar en la praktiko regis en nomo de la reĝo, en momento en kiu la aŭtoritata monarkio koncentris enorman povon en sia figuro. Se la reĝo ne povas aŭ ne volas regi por si mem, estas nepra la valido.

Oni uzas kiel sinonimojn la terminojn favoritoprivado. Konvenas eviti la terminon ĉefministro kiu en iu okazo (ĉefe fine de la 17a jarcento) oni uzis por loki la favorito-n super ajna alia ministro aŭ funkciulo, sed kiu konfuziĝas kun la tute malsama koncepto de ĉefministro en la brita monarkio ekzemple, ekvivalenta al kio en Hispanio oni nomas prezidanto de la konsilantaro de ministroj, propra posteno de la Konstitucia Monarkio aŭ la Parlamenta Monarkio, ne ekzistanta en Hispanio antaŭ la 19a jarcento.

Favoratuloj laŭ reĝoj redakti

Kio ne estas Favoratulo redakti