Faza estas setlejo sur la norda marbordo de la insulo Pate, ene de la insularo Lamu en la iama Marborda Provinco de Kenjo.

Faza
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 7 447  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 2° 4′ S, 41° 7′ O (mapo)-2.0641.11Koordinatoj: 2° 4′ S, 41° 7′ O (mapo) [+]
Faza (Kenjo)
Faza (Kenjo)
DEC
Faza
Faza
Situo de Faza

Map

vdr

Faza estis konata laŭ la nomo Ampaza fare de portugaloj[1] date el almenaŭ la 14a jarcento. En 1587 Faza estis detruita de portugaloj ĉar la loka ŝejĥo estis apoganta Mir Ali Beg, fama korsaro kiu estis ludanta ŝlosilan rolon en la forigo de la portugaloj el Maskato. Portugaloj venis el Goa kun ĉirkaŭ 650 homoj por puniga ekspedicio, kaj kolere atakis per furio al Faza. Ĉiu kiun ili trafis estis mortigita, inklude la lokan ŝejĥon. La portugaloj konservis sian kapon en barelo da salo por montrado en Hindio. Post 4 tagoj de rabado, ili invitis la rivalojn de Faza el Pate por ke ili prenu tion kion ili deziros el Faza.[2]

Faza estis poste resetlita. En la 18a jarcentro Faza denove ruiniĝis pro ribelo de Pate. La 5an de septembro 2009, okazis tragika incendio, kiu detruis 430 domojn kaj lasis 2500 senhejmulojn.

Notoj redakti

  1. Svat Soucek, «The Portuguese and the Turks in the Persian gulf» en Studies in ottoman naval history and maritime geography., Analecta isisiana, n°102, The Isis press, Istanbul, 2008. ISBN 978-975-428-365-5, p. 101-106.
  2. Martin, 1973, p. 6

Bibliografio redakti

  • Martin, Chryssee MacCasler Perry and Esmond Bradley Martin: Quest for the Past. An historical guide to the Lamu Archipelago. 1973.