Federacia Kunveno (Germanio)

La Federacia Kunveno (germane Bundesversammlung) estas germana ŝtata organo. Ĝi kunvenas kutime ĉiun kvinan jaron por elekti la Prezidenton de Germanio.

Federacia Kunveno en 1954

Anoj de la kunveno estas:

  • aŭtomate ĉiuj membroj de la federacia parlamento
  • sama nombro de germanoj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (la regionaj ŝtatoj), proporcie laŭ grandeco de la landoj kaj la partia membreco de la regionŝtataj parlamentanoj

La anoj elektitaj de la regionŝtataj parlamentoj estas kutime politikistoj, sed ofte ankaŭ civitanoj konataj kaj nekonataj, por iel reprezenti la germanan popolon. Krom junuloj ĵus fariĝintaj plenaĝoj povas esti konataj sportuloj aŭ aktoroj. Tamen, fine estas la politikaj partioj (en la formo de la regionŝtataj parlamentanoj) kiuj elektas tiujn homojn, kaj oni atendas de ili elekti kandidaton laŭ la partia aparteno. Ekzemple, en 2009 la kristandemokratoj en la regionŝtata parlamento de Turingio elektis la ski-veturiston Sven Fischer por reprezenti ilin en la Federacia Kunveno; supozeble li voĉdonis por la kristandemokrata Horst Köhler.

Proponi kandidaton por la prezidenteco de Germanio povas ĉiu ano de la Federacia Kunveno, antaŭ ĉiu raŭndo. La voĉdono en la Federacia Kunveno estas sekreta. Ekzistas maksimume tri raŭndoj. En la unuaj du raŭndoj kandidato povas elektiĝi nur per absoluta plimulto, en la lasta sufiĉas la relativa plimulto.

Kutime oni scias antaŭ la kunveno pri la supozebla rezulto, ĉar estas konata kiu partio sendis kiom da anoj en la kunvenon. Ĝis nun okazis plej ofte ke kaj la granda dekstra partio (CDU/CSU) kaj la granda maldekstra partio (SPD) havis kandidaton kaj ke elektiĝis unu el ili. En du kazoj la malgranda liberala partio (FDP) danke al subteno de unu el la du grandaj partioj povis elektigi sian kandidaton.

La unua Federacia Kunveno okazis en 1949 kaj elektis Theodor Heuss prezidanto. Poste ĝi kunvenis ĉiun kvinan jaron, ankaŭ en 1969 malgraŭ la anoncita retiriĝo de Heinrich Lübke kelkajn monatojn antaŭ la kutima fino de sia dua periodo. Pro la retiriĝo de Horst Köhler en 2010, kaj la retiriĝo de Christian Wulff en 2012, la ritmo ŝoviĝis.

Tradicie la kunveno okazas la 23-an de majo, la tago de la konstitucio. Kunvenejo ekde 1994 estas la konstruaĵo Reichstag en Berlino, la sidejo de la parlamento.