Federacio

ŝtato farita el diversaj aŭtonomaj teritorioj kun propra registaro

Nomiĝas federacio ŝtato farita el diversaj aŭtonomaj teritorioj kun propra registaro, ĝenerale konataj kiel "ŝtatoj" aŭ "provincoj". Ĝeneralregule, la ŝtatoj (federaciataj ŝtatoj) kiuj unuiĝas por konstitui la federacion (federacian ŝtaton) estas aŭtonomaj. Ili havas aron da ecoj garantiitaj de la konstitucio kiuj ne povas esti abolitaj aŭ ŝanĝitaj de la centra registaro sen la konsento de la alia parto. Tamen, nur la federacia ŝtato estas konsiderata suverena, inkluzive por la internacia juro. La federaciataj ŝtatoj estas agnoskataj de la internacia juro nur kiam la federacia ŝtato permesas.

Mapo de la mondo kun federacioj kiel verdaj teritorioj.

La politika sistemo en kiu diversaj ŝtatoj unuiĝas aŭtonome por formi federacian ŝtaton nomiĝas federismo.

Troviĝas en la listo de federaciaj ŝtatoj, interalie: Argentino, Aŭstralio, Barato, Brazilo, Belgio, Kanado, Germanio, Malajzio, Meksiko, Niĝerio, Rusio, Svislando kaj Usono.

Aliaj difinoj por federacio redakti

Tegmenta asocio, kiu ligas aliajn asociojn. Vidu ekzemple Hispana Esperanto-FederacioMeksika Esperanto-Federacio.

Vidu ankaŭ redakti