Federacio de Arabaj Respublikoj

eksa ŝtato en Mezoriento

La Federacio de Arabaj Respublikoj (arabe اتحاد الجمهوريات العربية‎, Ittiḥād al-Ĝumhūrījāt al-ʿArabīja) estis provo de Muamar Kadafi kiel prezidanto de Libio kunfandi Libion, Egiption kaj Sirion por krei unuiĝintan araban ŝtaton. Kvankam aprobita de referendumo en ĉiu lando la 1-an de septembro 1971, la registaroj de la tri landoj disputadis pri la specifaj kondiĉoj de la fuzio, kaj post apenaŭ ses jaroj ĝi disrompiĝis: formale la federacio daŭris de la 1-a de januaro 1972 ĝis la 19-a de novembro 1977.

Federacio de Arabaj Respublikoj
1972 – 1977

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
43 000 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la teritorio de la federacio en orta projekcio

La termino ne konfuziĝu kun la antaŭa Unuiĝinta Araba Respubliko, unuiĝo de la arabaj ŝtatoj Egiptio kaj Sirio en la jaroj 1958 ĝis 1961.