Federacio de la Verduloj

politika partio en Italio

La Federacio de la Verduloj (itale Federazione dei Verdi aŭ mallonge nur Verdi) estas ekologia-alternativa politika partio en Italio. Ĝi fondiĝis la 16-an de novembro 1986. La partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio, kaj ĝiaj membroj en la Eŭropa Parlamento apartenas al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Federacio de la Verduloj
Federazione dei Verdi
partia emblemo
Verda partio
Lando  Italio
Estro Angelo Bonelli (ekde 2009)
Fondiĝo 1986
Lingvo(j) itala
Ĉefa sidejo Via Salandra 6, 00187 Romo
Retejo verdi.it
vdr

De 2006 ĝis 2008 la partio estis parto de registara koalicio inter centraj kaj maldekstraj partioj, kiun gvidis Romano Prodi. La partia gvidanto Alfonso Pecoraro Scanio tiam estis itala ministro pri medio. En la politikaj balotoj de 2008 kaj 2013 la partio ne sukcesis kaj neniu reprezentanto estis elektita.

La Federacio de la Verduloj havas multajn subtenantojn en la plej grandaj urboj (Milano, Venecio, Romo, Napolo, Torino, Ĝenovo kaj aliaj), kie estas multaj studentoj kaj intelektuloj, sed ankaŭ en montaraj regionoj de la nordo (la regiono Trentino-Alto Adige kun la germanlingva Sudtirolo, kaj la franclingva Aosta Valo) kaj en iuj regionoj de la sudo (ekzemple en la regionoj Basilikato kaj Kampanio, kie ili regas la Provincon de Napolo ekde 1995).

Eksteraj ligiloj redakti