Federal Information Processing Standard

teknika normo en Usono

FIPS (mallongigo de angla Federal Information Processing Standards) estas aro da oficiale starigitaj kodaroj eldonitaj de la usona registaro. Oni celas ke ili estu uzataj de ĉiuj ne-militistaj usonaj instancoj kaj de kontraktantoj kun la usona registaro. Ofte la normoj FIPS-aj estas versioj de normoj uzataj ekster la registara kunteksto, ekzemple ANSI, IEEE, ISO ktp. Kelkaj normoj FIPS-aj tamen originis en la usona registaro; inter tiuj aparte atentindas kelkaj normoj pri ĉifrado.


Ekzemploj de normoj FIPS-aj inkluzivas la jenajn:

  • du-literaj landokodoj
  • lokokodoj
  • triciferaj kodoj pri usonaŝtataj kantonoj
  • duciferaj kodoj pri la usonaj ŝtatoj

Ĉi ĉiuj similas aŭ kompareblas al la internaciaj normoj ISO 3166 aŭ la normo NUTS de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligiloj redakti

(Anglalingvaj)