Federalista Partio (Usono)

La Federalista Partio (angle Federalist Party) estis la unua organizita politika partio en Usono post la finadoptiĝo de la Konstitucio en 1788 kaj la elektiĝo de la unua, senpartia prezidento, George Washington, en 1788 (reelektita en 1792). La partio komencis kreiĝi ĉirkaŭ 1792, kiel grupo de komercistoj kaj bankistoj, kiuj subtenis la kasajn politikojn de Andrew Hamilton. Ĝenerale, ili apogis fortan centran registaron, protektadon de riĉeco, amikajn rilatojn kun Granda Britujo, kaj malaprobon de la Franca Revolucio. Oni rigardas ĝin do kiel la unua esprimiĝo de usona politika konservatismo.

Federalista Partio
Federalist Party
partio
Lando  Usono
Ideologio traditionalist conservatism in the United States, Centralizismo, protektismo, industriiĝo, Centralizismo
vdr

John Adams estis la sola sukcesa prezidenta kandidato de la Federalista Partio. La partio venkis en plej multaj politikaj bataloj antaŭ 1800, sed post la prezidentiĝo de Thomas Jefferson en 1800 ĝi perdis sian fortecon en tutlandaj aferoj, kvankam pere de la ĉefjuĝisto John Marshall ĝi daŭre dum jardekoj havis eksterpolitikan influon.