Federico Fellini, Cavaliere di Gran Croce OMRI (itala prononco [fedeˈriːko felˈliːni]; 20-a de januaro 192031-a de oktobro 1993) estis itala kinreĝisoro kaj scenaristo. Konata pro sia distinga stilo kiu miksas fantaston kaj barokajn bildojn per absoluta facileco, li estas rekonata kiel unu el la plej grandaj kaj plej influaj kinfaristoj el ĉiuj epokoj.[1][2][3] Liaj filmoj estis rangigitaj, per enketantoj kiel la gazetoj Cahiers du cinéma kaj Sight & Sound, kiel kelkaj el la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj. Sight & Sound listigis sian filmon de 1963 nome kiel la 10a plej granda filmo el ĉiuj epokoj. Sian unuan filmon li faris en la jaro 1951: Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko). Famon li gajnis tri jarojn poste, per La strada (La strato), kies ĉefrolon prezentis lia edzino Giulietta Masina.

Federico Fellini
Persona informo
Federico Fellini
Naskiĝo 20-an de januaro 1920 (1920-01-20)
en Rimini
Morto 31-an de oktobro 1993 (1993-10-31) (73-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto • aera operaco vd
Tombo Fellini tomb vd
Lingvoj germanaanglaitala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Familio
Edz(in)o Giulietta Masina vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • satiristo • bildliteraturistoverkisto • reĝisoro vd
Aktiva en Romo vd
Aktiva dum 1945–1992 vd
Verkado
Verkoj La Strada ❦
 ❦
Amarcord ❦
I vitelloni ❦
La dolce vita vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En kariero daŭra preskaŭ kvindek jaroj, Fellini ricevis la Palme d'Or pro La Dolce Vita, estis nomumita por dekdu Oskar-premioj kaj atingis kvar en la kategorio de la plej bona fremdlingva filmo, plej por ajna reĝisoro en la historio de Akademio. En la 65a okazo de la Akademiaj Premioj en Los Angeles, li ricevis honoran premion en 1993 pro Vivodaŭraj Atingoj.[4] Krom La Dolce Vita kaj , lia aliaj bone konataj filmoj estis La Strada, Noktoj de Kabiria, Julieto de la Spiritoj, Satirikono, Amarcord kaj Kasanova.

Artista portreto de Giulietta Masina kiel Gelsomina kun klaŭna vizaĝo kaj senkulpula mieno, nome rolulo kiu ŝi poste ripetos por aliaj filmoj de Fellini.[5]

Biografio redakti

Infanaĝo kaj junaĝo redakti

Federico Fellini naskiĝis en Rimini, urbo ĉe la Adriatika Maro, el meza mezklasa familio: lia patrino, Ida Barbiani, romana, estis hejmmastrino; lia patro, Urbano, vendoreprezentanto de likvoroj, dolĉajoj kaj aliaj manĝajoj, naskita en Gambettola, nome vilaĝo okcidente de Rimini. La patro, Urbano Fellini (1894–1956), devenis el familio de kamparanoj en Romanjo kaj malgrandaj terposedantoj de Gambettola, estis trasnlokiĝinta al Romo en 1915 kiel bak-metilernanto en la fabriko Pantanella. Lia patrino, Ida Barbiani (1896–1984), devenis el burĝa katolika familio de romaj komercistoj. Spite la fortan malaprobon de sia familio, ŝi estis fuĝinta kun Urbano en 1917 por loĝi en la hejmo de liaj gepatroj en Gambettola.[6] Okazis civia geedziĝo en 1918 kaj la religia ceremonio okazis en la Baziliko Sankta Maria la Granda en Romo unu jaron poste.

La paro setliĝis finfine en Rimini kie Urbano iĝis pograndisto. Fellini havis du gefratojn: nome Riccardo (1921–1991), reĝisoro de dokumentaj filmoj por RAI Televido, kaj Maria Maddalena (poste Fabbri; 1929–2002). En 1924, Fellini startis studi en bazlernejo de institucio regata de monaĥinoj de San Vincenzo en Rimini, kaj iris al publika lernejo Carlo Tonni du jarojn poste.

Federico studis en la klasika liceo «Giulio Cesare»[7] kie li malkovris sian talenton por desegno; li sentis admiron por la usona desegnisto Winsor McCay, kreinto de la rolulo de bildliteraturo "Little Nemo". Aliaj liaj herooj de usona bildliteraturo estis George McManus kaj Frederick Burr Opper. (La bildostrio Happy Hooligan de Opper havigis la bildan inspiron por la rolulo de Gelsomina en la filmo de Fellini de 1954 La Strada; Little Nemo de McCay rekte influos sian filmon de 1980 nome La città delle donne.)[8] La juna Fellini tiuepoko montris intereson por munti scenarojn por pupo-spektakloj kaj legado de la itallingva gazeto Il corriere dei piccoli (La kurioero de la infanoj), nome populara porinfana gazeto kiu reproduktis la tradician usonan bildliteraturon. En 1926, li malkovris la etoson de Grand Guignol, nome cirko kun Pierino la klaŭno kaj la filmojn. Fakte la filmo de Guido Brignone nome Maciste all’Inferno (1926), la unua filmo kiun li spektis, markos lin ligite ekzemple al la mondo de Dante kaj al kinarto tra sia tuta kariero.[9]

En sia infanaĝo, la juna Federico montris grandan intereson ankaŭ por la filmoj de Charles Chaplin kaj pri la usonaj bildstrioj li eĉ asertis en 1966, ke tio kondukis al lia emo por aventuro, fantasto, groteska kaj humora. El tio li prenis emon por la bildoj kontraŭ la horizonto kaj aliajn similajn eĉ por la tuta filmado.[10]

En la "Ginnasio Giulio Cesare" en 1929, li amikiĝis kun Luigi ‘Titta’ Benzi, poste elstara advokato de Rimini (kaj modelo por la juna Titta en Amarcord (1973)). En la Italio de Mussolini, Fellini kaj Riccardo iĝis membroj de Avanguardista, la deviga faŝisma junulara virgrupo. Li vizitis Romon kun siaj gepatroj por la unua fojo en 1933, nome jaro de la inaŭgura vojaĝo de la transatlantika oceanŝipo SS Rex (kio aperas en Amarcord). La marbesto trovita surstrande en la fino de La Dolce Vita (1960) havas sian bazon en giganta fiŝo surstrandigita sur plaĝo de Rimini dum ŝtormo en 1934.

Kvankam Fellini adaptis gravajn okazaĵojn el sia infanaĝo kaj adolesko en filmojn kiel I Vitelloni (1953), (1963), kaj Amarcord (1973), li insistis, ke tiaj membiografiaj memoroj estis inventaĵoj:

 
 Ne estas memoro kio dominas miajn filmojn. Diri, ke miaj filmoj estas membiografiaj estas tro facila simpligo, rapida klasigo. Ŝajnas al mi, ke mi estis inventinta preskaŭ ĉion: infanaĝo, karaktero, nostalgioj, sonĝoj, memoroj, por la plezuro esti kapabla rerakonti ilin.[11] 

En 1937, Fellini malfermis Febo, portretovendejo en Rimini, kun la pentristo Demos Bonini. Lia unua humora artikolo aperis en la sekcio "Poŝtkartoj al niaj legantoj" de la gazeto de Milano Domenica del Corriere. Decidinte sin al kariero kiel karikaturisto kaj epizodoverkisto, Fellini veturis al Florenco en 1938, kie li publikigis sian unuan bildostrion en la semmajna 420. Laŭ biografiisto, Fellini trovis lernejon "koleriga"[12] kaj, en unu jaro, li havis 67 forestojn.[13] Malsukcesinte en militkultura ekzameno, li gradiĝis el altlernejo en julio 1938 post ripeti la ekzamenon.

Ekkariero redakti

Antaŭ fini la mezlernadon, Fellini ekkunlaboris kun gazetaro kiel dezajnisto; la plej grava estis la menciita kunlaboraĵo kun la ĵurnalo Il 420, kiun eldonis Nerbini. Ĉirkaŭ 1937-38, kun 17 aŭ 18 jaroj, Nerbini dungis lin kiel korektiston de prespruvoj de ties gazetaro, kaj tiel la juna Fellini pasigis 7 aŭ 8 monatojn en Florenco. Li ankaŭ iĝis scenaristo de la serio Flash Gordon, kun dezajnoj de George Toppi, kiam la faŝista registaro malpermesis la importadon de usona bildliteraturo kaj italaj artistoj devis pluigi ilin por ne seniluziigi ties legantoj (sekvantoj).[10]

Komence de 1939 li translokiĝis al Romo, kun ekskuzo ĉeesti en la Fakultato de Juro de la Universitato 'Sapienza' de Romo por plezurigi siajn gepatrojn, sed kun la intenco iĝi ĵurnalisto. Biografiisto Hollis Alpert informis, ke "ne estas registro ke li venis eĉ unufoje al klaso".[14] Instalita en familia pensiono, li renkontiĝis kun alia vivodaŭra amiko, nome la pentristo Rinaldo Geleng. Malespere malriĉa, ili malsukcese kunigis fortojn por pentri skizojn de restoraciestroj kaj kafejestroj. Fellini finfine trovis laborpostenon kiel porinfana ĵurnalisto en la gazetoj "Il Piccolo" kaj "Il Popolo di Roma", sed rezignis post mallonga labortempo, enuigita per la malabunda financado de la lokaj gazetoj.

Post monatoj, Fellini premieris en aprilo de 1939 en la ĉefa satira itala gazeto, Marc'Aurelio, redaktorita de Vito de Bellis. Post sukceso ĉe Marc'Aurelio, Fellini ricevis multajn laborproponojn kaj monpromesojn. Li eniris en la eldoneja stabanaro, kaj atingis sukceson per regula kolumno titolita "Sed ĉu vi aŭdas?"[15] Priskribita kiel “la determinanta momento en la vivo de Fellini”,[16] la gazeto donis al li dungadon inter 1939 kaj 1942, kiam li interagis kun verkistoj, humoristoj kaj scenaristoj. Tiuj renkontoj finfine kondukis al oportunoj en negocoj kaj kino. Inter siaj kunlaborantoj en la stabanaro de la gazeto estis la estonta reĝisoro Ettore Scola, la marksisma teoriulo kaj scenaristo Cesare Zavattini, kaj Bernardino Zapponi, estonta scenaristo de Fellini. Ankaŭ kondukante intervjuojn por "CineMagazzino" li montriĝis fruktodona: kiam oni mendis al li intervjui Aldo Fabrizi, nome la plej populara varietea artisto de Italio, li establis tujan personan rilaton kun Fabrizi ke ili kunlaboris profesie. Specializita en humoraj monologoj, Fabrizi mendis materialon el sia juna protektito.[17]

Dum tiuj unuaj jaroj li ekverkis komediajn sekvencojn (scenojn) por konataj aktoroj kiaj Aldo Fabrizi kaj Erminio Macario en Imputato, alzatevi! kaj Lo vedi come sei... lo vedi come sei? en 1939. Fellini produktis ankaŭ desegnojn (ĉefe krajone surpapere), ofte humorajn portretojn kaj politikajn karikaturojn, kaj tiele la juna Fellini ekkonis kinon: lia unua sukceso estis kiel reklamista desegnisto por filmoj. En Avangardista dum la epoko de la Itala faŝismo, liaj unuaj verkoj estis por la Alleanza Cinematográfica Italiana (ACI), produktora entrepreno de Vittorio Mussolini, filo de Benito Mussolini, tra kiu li konis Roberto Rossellini.

Fellini kaj la radio redakti

 
Juna Fellini.

Restanta pro negocoj en Rimini, Urbano sendis edzinon kaj familion al Romo en 1940 por kunhavi apartamenton kun sia filo. Fellini kaj Ruggero Maccari, ankaŭ en la stabanaro de Marc’Aurelio, ekverkis radio-skeĉojn kaj scenojn por filmoj. Ne ankoraŭ 20-jaraĝa kaj kun helpo de Fabrizi, Fellini atingis sian unuan fiman enlistigon kiel komediverkisto en la filmo de Mario Mattoli nome Il pirata sono io (La pirato estas mi). Progresante rapide al nombraj kunlaboroj por filmoj en Cinecittà, lia cirklo de profesiaj konatuloj plilarĝiĝis por inkludi romaniston Vitaliano Brancati kaj scenariston Piero Tellini. En la tajdo de la militdeklaro de Mussolini kontraŭ Francio kaj Britio la 10an de junio 1940, Fellini malkovris la verkon de Kafka nome La metamorfozo, Gogol, John Steinbeck kaj William Faulkner kun francaj filmoj de Marcel Carné, René Clair, kaj Julien Duvivier.[18] En 1941 li publikigis Il mio amico Pasqualino, 74-paĝa libreto dekĉapitra kiu priskribas la absurdajn aventurojn de Pasqualino, nome sia "alter ego".[19]

En 1941 li ekkunlaboris kun la Ente Italiano Audizioni Radiofoniche (EIAR), kiel mallonga sed fruktodona fazo kiel verkisto por la radio. La epoko de Fellini en la radio markis la ekon de la artisto en la mondo de la spektaklo kaj en la rilato kaj ama kaj arta kun Giulietta Masina. En la lastaj jaroj ŝi plenumis ĉirkaŭ naŭdek scenararojn de Fellini, inklude la prezentaĵojn de programoj de muziko, revuoj, radio, al la fama serio Cico kaj Pallina. La serio aperis inter 1942 kaj 1943, kaj rakontis la historion de juna paro.

Verkante por radio dum klopodis eviti rekrutigon, Fellini estis renkontinta sian estontan edzinon Giulietta Masina en studia oficejo de la itala publika radielsendejo nome EIAR en la aŭtuno de 1942. Bone pagita kiel voĉo de Pallina en la radioprogramo de Fellini, Cico kaj Pallina, Masina estis bone konata pro sia muzik-komediaj radiprogramoj kiuj estis ŝatitaj de la publiko tristigita de la milito.[20] Novembre 1942, Fellini estis sendita al Libio, okupaciita de Faŝisma Italio, por labori en la scenaro de "I cavalieri del deserto" (Kavaliroj de la dezerto, 1942), reĝisorita de Osvaldo Valenti kaj Gino Talamo. Fellini bonvenigis la mendon ĉar tiu permesis al li "sekurigi alian plimalproksimigon de la rekrutigo".[21] Responsa pri la urĝa reverkado, li jam ankaŭ reĝisoris la unuajn scenojn de la filmo. Kiam Tripoli falis sub sieĝo de britaj trupoj, li kaj liaj kolegoj tuj fuĝis per germana militaviadilo kiu flugis al Sicilio. Lia afrika aventuro, poste publikigita en Marc’Aurelio kiel "La unua flugo", markis “la aperon de nova Fellini, ne plu nur scenaristo, laborante kaj skizante ĉe skribotablo, sed kinisto surloke”.[22]

La politike ne-engaĝiĝinta Fellini estis finfine liberigita de la rekrutigo kiam aliancana bombatako super Bolonjo detruis sian medicona registraron. Fellini kaj Giulietta kaŝiĝis en la apartamento de sia onklino ĝis la falo de Mussolini la 25an de julio 1943. Tiam Giulia prezentis Federico-n al siaj gepatroj, kaj la paro post naŭmonata rilatado geedziĝis la 30an de oktobro samjare. La 22an de marto de 1954, Giulia kaj Federico havis filon, Pier Federico, sed nur post falo de Masina surŝtuparr kaj sufero de natura aborto. La filo mortis pro encefalito post unu monato la 24an de aprilo 1945 (nur dek du tagojn post sia nasko).[23] Tiu tragedio okazigis emociajn kaj artajn sekvojn.[24]

La novrealisma fazo redakti

 
Roberto Rossellini enkondukis Fellini al la etoso de la itala kinarto.

Komence de la 1940-aj jaroj, Fellini estis koninta Tullio Pinelli, nome dramaturgo, kaj ili kunfondis profesian asocion. Fellini kaj Pinelli redaktis la tekston kiu konatigos Aldo Fabrizi. En 1944, post la falo de la faŝismo en Romo ĵus liberigita el armeoj, li kun Enrico de Seta malfermis vendejon de portretoj kaj karikaturoj speciale por usonaj soldatoj, nome The Funny Face Shop, kiel rimedo por trapasi la malfacilajn tempojn de la postmilito. En 1945 okazis la unua renkonto de Fellini kun Roberto Rossellini kaj ekis lia kontribuado al la filmo plej simbola de la itala kino de postmilita itala novrealismo: nome Roma città aperta (Romo, malferma urbo). Rossellini renkontis kun Fellini en lia vendejo, kaj proponis al li kontribui per scenoj kaj dialogo por la scenaro de la filmo. Konscia de la reputacio de Fellini kiel “kreiva muzo” de Aldo Fabrizi[25] Rossellini ankaŭ proponis al Fellini ke li konvinku la aktoron ludi la rolon de la Pastro Giuseppe Morosini, nome paroĥestro ekzekutita de SS la 4an de aprilo 1944. En 1947, Fellini kaj Sergio Amidei ricevis Oskar-nomumon pro la scenaro de Roma città aperta.

Fellini verkis ankaŭ scenarojn por aliaj reĝisoroj rekonitaj kiaj Alberto Lattuada (Senpie, La muelejo de la Pado), Pietro Germi (Nome de la leĝo, La urbo defendas sin) kaj Luigi Comencini. Post kunlabori en la scenaroj de aliaj filmoj de Rossellini: Paisà (kamarado, 1946) kaj L´amore (Amo, 1948); kaj ekreĝisori kun Alberto Lattuada por Lumoj de varieteoj en 1950, lia unua soloa filmo kiel reĝisoro estis Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko, 1951) ĉefrolulita de la komika aktoro Alberto Sordi kaj verkita de Michelangelo Antonioni kaj Ennio Flaiano. Dum la filmado de tiu komedio kaj satira kaj primoka kun nuancoj de la ĉieestanta novrealismo de la epoko, Fellini konis Nino Rota, la muzikisto kiu sekvos lin por la cetero de lia kariero.[26]

Laborante kiel kaj scenaristo kaj helporeĝisoro de Rossellini en "Paisà" en 1946, Fellini venis filmi scenojn en Sicilio nome en Maiori. En februaro 1948, li estis prezentita al Marcello Mastroianni, tiam juna teatra aktoro aperinta en teatraĵo kun Giulietta Masina.[27] Establante fortan laboran rilaton kun Alberto Lattuada, Fellini kunverkis por tiu reĝisoro "Senza pietà" (Senpie) kaj "Il mulino del Po" (La muelejo de Pado). Fellini ankaŭ laboris kun Rossellini por la antologia filmo "L'Amore" (1948), kunverkante la scenaron kaj en unu segmento titolita, "La miraklo", aktoris kun Anna Magnani. Por ludi la rolon de vagabonda fripono miskomprenita de la rolulino de Magnani kiel sanktulo, Fellini devis blondigi sian nigran hararon.

La internacia sukceso redakti

 
Franco Fabrizi (1926 - 1995) en Il bidone, 1955.

La aktorino Giulietta Masina, kun kiu edziĝis Fellini en 1943, iĝis lia absoluta muzo kaj la persono kaj fizika kaj ĉefe emocia kiu fascinis la publikon en oraj filmoj de la itala kino kiaj Il bidone, Le notti di Cabiria, La Strada, Giulietta degli spiriti kaj Ginger kaj Fred. Alia aktoro kiu aperas konstante en liaj filmoj estas Marcello Mastroianni, kiu studis ludadon en la sama lernejo kiel Masina, kaj kiu estis granda amiko de la reĝisoro. Fakte, Mastroianni aperas en kelkaj liaj plej gravaj filmoj, ĉiam kiel ĉefrolulo (inter ili La Dolce Vita kaj ). Fellini laboris ankaŭ kun geaktoroj kiaj Anita Ekberg, kiun li famigis, Sandra Milo, la jam menciitaj Alberto Sordi kaj Aldo Fabrizi, Anouk Aimée, Claudia Cardinale, Richard Basehart, Sylva Koscina, Freddie Jones aŭ Roberto Benigni.

La scenaristoj kun kiuj ĉiam li laboris (Bernardo Zapponni ekzemple), trovis manierojn kunigi dialogojn kaj strukturojn kun la plastiko, esprimivo kaj enorma personeco kina de Fellini (rakontemo, enkadrigo, temaro pri revaro, pasio, krudeleco, feliĉo, senespero, diferencoj, ekstravaganco, provokado, humoro, mediteraneemo...), kaj ĉio tio aperas furioze en la granda majoritato de liaj filmoj.

Komencaj filmoj (1950–1953) redakti

 
Fellini, Masina, Carla del Poggio kaj Alberto Lattuada, 1952.

En 1950 Fellini kun-produktoris kaj kun-reĝisoris kun Alberto Lattuada Luci del varietà, sia unua normaldaŭra filmo. Retroenira komedio pri la etoso de la iamaj veturaktoroj, ĝi aperigas Giulietta Masina kaj la edzino de Lattuada, nome Carla del Poggio. Ties publikigo kaj malfavoraj revizioj kaj limigita distribuado montriĝis absolute katastrofa. La produktora kompanio bankrotis, lasante kaj Fellini kaj Lattuada kun ŝuldoj pagendaj dum ĉirkaŭ unu jardeko.[28] En februaro 1950, Paisà ricevis Oskar-nomumon pro la scenaro de Rossellini, Sergio Amidei kaj Fellini.

Post veturi al Parizo por priscenara konferenco kun Rossellini por lia filmo Europa '51, Fellini ekproduktoris Lo sceicco bianco en septembro 1951, nome sia unua sol-reĝisorita filmo. Kun stelulo Alberto Sordi en la titolrolo, la filmo estas reviziita versio de traktado dekomence verkita de Michelangelo Antonioni en 1949 kaj bazita sur fotoromanzi, foto-bildostrio pri amaferoj tre populara en Italio tiam. Produktoro Carlo Ponti komisiis Fellini kaj Tullio Pinelli verki la scenaron sed Antonioni malakceptis la historion kiun ili disvolvigis. Kun Ennio Flaiano, ili re-verkis la materialon en malpez-kora satiro pri ĵusaj geedzoj Ivan kaj Wanda Cavalli (Leopoldo Trieste, Brunella Bovo) en Romo por viziti la papon. La bigota masko de Ivan por respekteco estis tuj detriuta per la obsedo de lia edzino pri la Blanka Ŝejko. Profitinta de la muziko de Nino Rota, la filmo estis elektita en Cannes (inter la konkurencantaj filmoj estis la "Otelo" de Orson Welles) kaj poste retirita. Montrita en la 13a okazo de la Festivalo de Venecio, ĝi estis primokita de kritikistoj en "la atmosfero de futbalmatĉo”.[29] Unu revizianto deklaris, ke Fellini havis “eĉ ne minimuman kapablon por kinreĝisorado".

En 1953, finfine I Vitelloni trafis la favoron kaj de kritikistoj kaj de publiko. Ricevinte la Arĝentan Leonon en Venecio, ĝi havigis al Fellini lian unuan internacian distribuanton.

Trans neorealismo (1954–1960) redakti

 
Cinecittà - Teatro 5, la preferata studio de Fellini[30]

Fellini reĝisoris La Strada bazita sur scenaro finkompletigita en 1952 kun Pinelli kaj Flaiano. Dum la lastaj tri semajnoj de filmado, Fellini suferis la unuajn montrojn de forta klinika deprimo.[31] Helpita de sia edzino, li entreprenis mallongan periodon de terapio kun freud-a psikoanalizisto Emilio Servadio.[31]

Fellini elektis la usonan aktoron Broderick Crawford por ludi la rolon de maljuna trompisto en Il bidone. Bazita parte sur la historioj kiujn rakontis al li malgrava ŝtelisto dum la produktado de La Strada, Fellini disvolvigis la scenaron en la malrapidan descendon de trompulo al soleca morto. Por personigi tiun rolulon, la unua elekto de Fellini estis Humphrey Bogart[32] sed sciinte pri la pulmokancero de la aktoro, li elektis Crawford vidinte lian vizaĝon sur la kineja afiŝo de la filmo All the King’s Men (1949). La filmado trafis malfacilaĵojn pro la akra alkoholismo de Crawford.[33] Ege kritikita de la kinkritikistoj en la 16a okazo de la Festivalo de Venecio, la filmo malsukcesis ankaŭ en la biletvendejo kaj ne ricevis internacian distribuado ĝis 1964.

Dum la aŭtuno, Fellini esploris kaj disvolvigis traktadon bazitan sur kinadaptado de la romano de Mario Tobino nome Libere donne di Magliano (Liberaj virinoj de Magliano). Kun agado en mens-institucio por virinoj, la financaj apoguntoj konsideris, ke la temo ne havas potencialon kaj la projekto estis abandonita.

Dum la preparado de Noktoj de Kabiria en printempo 1956, Fellini sciis pri la morto de sia patro pro koratako estante 62-jaraĝa. Produktorita de Dino De Laurentiis kaj kun stelulino Giulietta Masina, la filmo prenis inspiradon el informoj el novaĵoj pri kapo de virino trovita en lago kaj rakontoj de Wanda, nome ladkvartala prostitutino kiun Fellini trafis dum la filmado de Il bidone.[34] Pier Paolo Pasolini estis dungita por traduki la dialogon de Flaiano kaj Pinelli al la roma dialekto kaj por kontroli esplorojn en la malaltnivelaj kvaratloj de Romo. La filmo ricevis la Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo en la 30a okazo de Oskar-premioj kaj havigis al Masina la Premion por Plej Bonkvalita Aktorino en Cannes pro sia ludado.[35]

Kun Pinelli, li disvolvigis Veturo kun Anita por Sophia Loren kaj Gregory Peck. Estante "invento naskita el intimacia vero", la scenaro estis bazita sur la reveno de Fellini al Rimini kun amatino por la funebro de lia patro.[36] Pro nedisponeblo de Loren, la projekto estis prokrastita kaj revivigita dudek kvin jarojn poste kiel Viaggio con Anita (1981), komedio reĝisorita de Mario Monicelli kun Goldie Hawn kaj Giancarlo Giannini. Por Eduardo De Filippo, li kunverkis la scenaron de Fortunella, adaptante la ĉefan rolon por kongruigi ĝin kun la partikulara sensokapablo de Masina.

 
Anita Ekberg en la Fontano Trevi.

La fenomeno de la Tibera Holivudo de 1958 en kiu usonaj studoj profitis el la malmultekosta studilaboro disponebla en Romo havigis la fonon por fotoĵurnalistoj kiuj ŝtelis fotojn de famuloj en via Veneto.[37] La skandalo provokita per la subita danconudigo fare de la turka dancisto Haiŝ Nana en noktoklubo kaptis la imagopovon de Fellini: li decidis finigi sian lastan verkatan scenaron, Moraldo en la urbo, en tut-nokta "orgio" en ĉemara vilao. La fotoj fare de Pierluigi Praturlon al Anita Ekberg piediranta vestita en la Fontano Trevi havigis plian inspiron por Fellini kaj liaj scenaroj.

Ŝanĝante la titolon de la scenaro al La Dolce Vita, Fellini tuj malkonsentis kun sia produktoro pri aktorelektado: la reĝisoro insistis en la relative nekonata Mastroianni dum De Laurentiis volis Paul Newman kiel barilo por sia investado. Atingante prokraston, De Laurentiis vendis la rajtojn al publikigista magnato Angelo Rizzoli. Filmado ekis la 16an de marto 1959 kun Anita Ekberg suprenirante la ŝtuparon al la kupolo de Sankta Petro en mamuta scenejo konstruita en Cinecittà. La statuo de Kristo fluganta per helikoptero super Romo al la Placo Sankta Petro estis inspirita de vera amaskomunikila okazaĵo de la 1a de majo 1956, kiun Fellini estis atestinta. La filmo finis la 15an de aŭgusto sur dezerta strando en Passo Oscuro kun envolvita mutacia fiŝo desegnita de Piero Gherardi.

La Dolce Vita rompis ĉiujn biletvendajn rekordojn. Spite revendistojn vendante biletojn je 1000 liroj,[38] amasoj viciĝis dum horoj por spekti “nemoralan filmon” antaŭ la cenzuristoj malpermesu ĝin. Je privata surskranigo en Milano dum la 5a de februaro 1960, kolera patrono grumblis al Fellini dum aliaj kriis inzultojn. Denoncita en la parlamento fare de dekstrulaj konservativuloj, subsekretario Domenico Magrì de kristandemokratoj petis toleron por la polemikaj temoj de la filmo.[39] La Vatikana oficiala gazeto, nome l'Osservatore Romano, kampanjiis por cenzuro dum la stabanaro de romkatolikaj pastroj kaj la Genealogia Stabanaro de la Itala Nobelaro atakis la filmon. En unu dokumentita instanco pri favoraj revizioj verkitaj de la Jezuitoj de San Fedele, defendante La Dolce Vita havis drastajn konsekvencojn.[40] Konkurence en Cannes kun L’avventura de Antonioni, la filmo ricevis la Palme d'Or atribuita de la ĵuria prezidanto Georges Simenon. La belga verkisto estis tuje “prifajfita” de la malaproba festivalamaso.[41]

Artaj filmoj kaj sonĝoj (1961–1969) redakti

 
Federico Fellini.

Grava malkovro por Fellini post lia periodo de Itala novrealismo (1950–1959) estis la verko de Carl Jung. Post kunsido kun la Jung-a psikoanalizisto Dro. Ernst Bernhard komence de 1960, li legis la membiografion de Jung, Erinnerungen, Träume, Gedanken (1963) kaj eksperimentis per LSD.[42] Bernhard ankaŭ rekomendis ke Fellini konsultu la I Ĉing kaj tenu registron de siaj sonĝoj. Tio kion Fellini iam akceptis kiel "lia ekstersensa percepto"[43] estis tiam interpretita kiel psika manifestado de la nekonscio. La fokuso de Bernhard al la Jung-a profunda psikologio montriĝis kiel la nura plej granda influo suuper la matura stilo de Fellini kaj markis turnopunkton en lia verkaro el novrealismo al filmado kiu estas "unuarange onirika".[44] Kiel sekvo, la bazaj ideoj de Jung super la anima kaj la animus, nome la rolon de arketipoj kaj de la kolektiva nekonscio rekte influis filmojn kiel (1963), Julieto de la Spiritoj (1965), Satirikono (1969), Kasanova (1976), kaj La urbo de la virinoj (1980).[45] Aliaj ŝlosilaj influoj super lia verkaro estis Luis Buñuel,[46] Charlie Chaplin,[47] Sergei Eisenstein,[48] Buster Keaton,[49] Laurel kaj Hardy,[49] la Marksaj Fratoj,[49] kaj Roberto Rossellini.[50]

Ekspluatante la sukceson de La Dolce Vita, financisto Angelo Rizzoli fondis Federiz en 1960, nome sendependa kinkompanio, por ke Fellini kaj la produktora administristo Clemente Fracassi malkovru kaj produktu novajn talentojn. Spite la plej bonajn intencojn, iliaj prudentegaj publikigaj kaj negocaj kapabloj devigis la kompanion fermi tuj post la nuligo de la projekto de Pasolini por Accattone (1961).[51]

Kondamnita kiel "publika pekinto"[52] pro La Dolce Vita, Fellini respondis per La tentoj de Doktoro Antonio, nome segmento en la kolektiva filmo Boccaccio '70. Lia dua tutkolora filmo, estis lia nura projekto aprobita en Federiz. Trempita el la superrealisma satiremo kiu karakteris la verkaron de la juna Fellini en Marc’Aurelio, la filmo ridindigis krucmilitiston kontraŭ malvirto, ludita de Peppino De Filippo, kiu freneziĝas klopodante cenzuri afiŝon de Anita Ekberg montranta la virtojn de lakto.

Per letero de oktobro 1960 al sia kolego Brunello Rondi, Fellini por unua fojo skizis siajn kinideojn pri homo kiu suferas kreivan blokadon: "Tiam - ulo (ĉu verkisto? ajna tipo de profesiuno? teatra produktoro?) devis interrompi la kutiman ritmon de sia vivo por du semajnoj pro ne tro grava malsano. Temis pri averta sonorilo: io estas blokate lian sistemon."[53] Neklare pri la scenaro, ties titolo, kaj la profesio de sia protagonisto, li esploris lokigojn tra tuta Italio “serĉe por la filmo”[54] en la espero solvi sian konfuzon. Flaiano sugestis La bella confusione (tio estas La bela konfuzo) kiel la filma titolo. Sub premo fare de siaj produktoroj, Fellini finfine elektis , kiel sinaluda titolo referenca ĉefe al (sed ne nur)[55] la nombro de filmoj kiujn li estis reĝisorinta ĝis tiam.

Markinte la ekproduktadon printempe 1962, Fellini subskribis kontraktojn kun sia produktoro Rizzoli, fiksis datojn, konstruis studiajn scenejojn, dungis Mastroianni, Anouk Aimée, kaj Sandra Milo por la ĉefaj roloj, kaj faris ekranajn pruvojn en la Scalera Studio en Romo. Li dungis direktoron de fotografio Gianni Di Venanzo, inter alia ŝlosila personaro. Sed krom nomi sian heroon Guido Anselmi, li ankoraŭ ne povis decidi tion kion lia rolulo faru en sia vivo.[56] La krizo eksplodis en aprilo kiam, side en sia studio de Cinecittà, li ekskribis leteron al Rizzoli konfesante ke li estis "perdinta sian filmon" kaj devis abandoni la projekton. Interrompita de makinistestro kiu postulis celebri la lanĉon de , Fellini lasis la leteron kaj iris al la filmejo. Proponante toston al la stabanaro, li "sentis sin troŝarĝita pro honto… Mi estis en senelireja situacio. Mi estis reĝisoro kiu volis fari filmon kiun li jam ne plu memoras. Kaj jen, ĉio nun forfalis. Mi irus al la koro de la filmo. Mi rakontos ĉion kio estis okazinta al mi. Mi farus filmon rakontanta la historion de reĝisoro kiu ne plu scias kian filmon li volis fari".[57] La mem-spegula strukturo faras ke la tuta filmo estas neseparebla el sia respegula konstruado.

Filmado ekis la 9an de majo 1962. Perpleksa pro la ŝajne ĥaosa, senĉesa improvizado en la filmejo, Deena Boyer, direktoro de usona gazetoficejo tiama, petis racion. Fellini diris al ŝi ke li esperas kunigi la tri nivelojn "sur kiuj niaj mensoj vivas: pasinteco, estanteco kaj kondicionalo - nome la regno de fantazio".[58] Post filmoĉeso en la 14a de oktobro, Nino Rota komponis kelkajn cirkajn marŝojn kaj fanfarojn kiuj estos poste subskribajn melodiojn de la kinarto de la "maestro".[59] Nomumita por kvar Oskar-premioj, ricevis tiujn por la Plej Bonkvalita Filmo de Fremda Lingvo kaj por la Plej Bonkvalita Vestodesegnado en blankanigra filmo. Estante en Kalifornio por la ceremonio, Fellini vizitis Disneyland kun Walt Disney la postan tagon.

Pli kaj pli allogita de parapsikologio, Fellini renkontiĝis kun la torina magiisto Gustavo Rol en 1963. Rol, iama bankisto, enkondukis lin al la mondo de Spiritismo kaj spiritaj komunikokunsidoj. En 1964, Fellini provis LSD[60] sub la superrigardo de Emilio Servadio, sia psikoanalizisto dum la produktorado en 1954 de La Strada.[61] Dum jaroj li sekretis tion kio fakte okazis tiun dimanĉon posttagmeze, sed li akceptis en 1992 ke

objektoj kaj ties funkcioj ne plu havis ajnan signifon. Ĉio kion mi perceptis estis percepto mem, inferaj formoj kaj figuroj mankantaj je homa emocio kaj apartaj el la realo de mia nereala medio. Mi estis ilo de virtuala mondo kiu konstante renovigis sian propran sensencan bildon en vivanta mondo kiu estas mem perceptita eksternature. Kaj ĉar la apero de aferoj ne estis plu definitiva sed senlima, tiu paradizeca konscio liberigis min el la realo ekstera al mi mem. La fajro kaj la rozo, kiel tio, iĝis unu.[62]

La halucinaj rigardoj de Fellini floreksplodis en sia unua tutkolora filmo Julieto de la Spiritoj (1965), kiu prezentas Giulietta Masina kiel Julieto, nome hejmmastrino kiu iel suspektas la senfidelon de sia edzo kaj falegas sub la voĉoj de spiritoj kiuj estis alvokitaj dum komunika kunsido en sia hejmo. Ŝia seksarda najbarino Suzy (Sandra Milo) enkondukas Julieton al mondo de senhonta seksemo sed Julieto estas kaptita de infanaĝaj memoroj de katolikeca kulposento kaj de adoleska amiko kiu sinmortigis. Kompleksa kaj plena de psikologia simbolismo, la filmo estis ŝirmita per ĝojiga muziko de Nino Rota.

La maturiĝo: Nostalgio, sekso kaj politiko (1970–1980) redakti

Lia maturiĝo estas markita de distanciĝo el la kritikaro kaj de perdo de amasa enspezado ĉe la merkato koincide kun du ŝlosilaj aferoj: nome la fino de la hegemonio de la grandaj usonaj kaj eŭropaj studioj, kaj la generacia rompo tiom radikala kiu okazis en la komenco de la 1970-aj jaroj, kun la hegemonio de la televido kiel distra motoro ĉiutaga de la granda majoritato de la publiko, akompane de la fabrikado de nova invento kiu ŝanĝis la koncepton de la kinindustrio: nome la hejma video.

La superado de la kino de klasika strukturo malbonigis la karieron de la kinisto ĉar, paradokse, estas tiam kiam la itala reĝisoro iĝis —almenaŭ ŝajne— pli konvencia en siaj proponoj kaj lia kino "ekmodiĝis" antaŭ la novaj tendencoj de la eŭropa kino (la filozofia klasikismo de François Truffaut, la politika engaĝiĝo de Pier Paolo Pasolini, la stetikaj kaj formalaj plinovigoj de Bernardo Bertolucci, la poezio kaj metafiziko de Andrej Tarkovskij, la hegemonio de la novaj kaj junaj kreantoj (Rainer Werner Fassbinder, Wim Wenders, Carlos Saura, Ken Russell, Vilgot Sjöman, Hristo Popov). Tamen tiam Fellini penas kaj faras pli malgrandajn kaj personajn verkojn, per malplia buĝeto sed pli arte, ekzemple por: I clowns (La klaŭnoj, 1970); Roma, (1972); Prova d'orchestra (orkestrotrejnado, 1979) aŭ E la nave va (Kaj la ŝipo iras, 1983).

 
Fellini & Bruno Zanin on the set of Amarcord in 1973

Por helpi la promocion de Satirikono en Usonon, Fellini flugis al Los-Anĝeleso en januaro 1970 por intervjuoj kun Dick Cavett kaj David Frost. Li renkontiĝis ankaŭ kun kinreĝisoro Paul Mazursky kiu volis, ke Fellini aktoru kun Donald Sutherland en sia nova filmo, Alex in Wonderland.[63] En februaro, Fellini esploris lokojn en Parizo for I clowns, nome fikcia dokumenta filmo kaj por kino kaj por televido, bazita sur siaj infanaĝaj memoroj de cirko kaj "kohera teorio klaŭni."[64] En lia opinio, la klaŭno "estis ĉiam la karikaturo de bone establita, ordigita, pacema socio. Sed nuntempe ĉio estas portempa, malorda, groteska. Kiu povas ankoraŭ ridi je klaŭnoj?... La tuta mondo ludas klaŭnon nune."[65]

En marto 1971, Fellini ekproduktoris Roma, iom hazarda kolekto de epizodoj trempitaj de la memoroj kaj impreoj pri Romo de la reĝisoro. La "diversaj sekvencoj," skribis la pri-Fellini fakulo Peter Bondanella, "tenas sin kune nur pro la fakto ke finfinfe ĉiuj el ili originiĝis el la fekunda imagopovo de la reĝisoro."[66] La malferma sceno de la filmo antaŭas Amarcord ĉar ties plej superrealima sceno montras eklezian spektaklon en kiu monaĥinoj kaj pastroj sketas ĉe ŝipvrakoj de araneretplenaj ruinaj skeletoj.

Dum periodo de ses monatoj inter januaro kaj junio 1973, Fellini filmis la Oskar-premiitan Amarcord. Iom bazita sur la membiografia eseo de la reĝisoro de 1968 nome Mia Rimini,[67] la filmo prezentas la junan Titta kaj liaj amikoj kiuj pritraktas siajn seksajn frustraciojn kontraŭ la religia kaj faŝisma fono de provinca urbo en Italio dum la 1930-aj jaroj. Produktorita de Franco Cristaldi, la komedidramo iĝis la dua plej granda komerca sukceso de Fellini post La Dolce Vita.[68] Cirkla en sia formo, Amarcord evitas kongruan intrigon kaj linian rakontan strukturon en maniero simila al I clowns kaj Roma.[69] La klopodo de la reĝisoro por disvolvigi poezian formon de kinarto estis skizita en intervjuo de 1965 kiun li faris por la ĵurnalistino de The New Yorker nome Lillian Ross: "Mi klopodas liberigi mian verkaron el kelkaj limigoj – historio kun komenco, disvolvigo kaj fino. Ĝi estus pli kiel poemo kun metriko kaj kadenco."[70]

Lastaj filmoj kaj projektoj (1981–1990) redakti

 
Italia Prezidento Sandro Pertini ricevante la premion David di Donatello el Fellini en 1985.

Organizite de lia publikiga eldonejo Diogenes en 1982, la unua grava ekspozicio de 63 desegnoj de Fellini okazis en Parizo, Bruselo kaj en la Galerio Pierre Matisse en Novjorko.[71] Estante talenta karikaturisto, multo el la inspiro por liaj skizoj estis derivitaj el siaj propraj sonĝoj ĉar la farataj filmoj kaj originiĝis el kaj stimulis desegnojn por roluloj, dekoracioj, vestoj kaj scenejaj desegnoj. Sub la titolo, I disegni di Fellini (La desegnoj de Fellini), li publikigis 350 desegnoj faritaj per krajono, akvarelo kaj felt-skribiloj.[72]

La 6an de septembro 1985 Fellini ricevis la Oran Leonon por la vivodaŭra atingo en la 42a Venecia Kinfestivalo. Tiun saman jaron, li iĝis la unua ne-usonano kiu ricevis la ĉiujaran premion de la Linkolna Kinsocieto por la kinarta atingado.

 
Fellini premias al Marcello Mastroianni per la Honora Ora Leono en la 47a okazo de la Venecia Kinfestivalo.

Delonge fascinita de la verko de Carlos Castañeda nome The Teachings of Don Juan: A Yaqui Way of Knowledge, Fellini akompanis la peruan verkiston al veturo tra Jukatano por studi la eblojn por filmo. Post renkotiĝi por la unua fojo kun Castañeda en Romo en oktobro 1984, Fellini skizis malneton kun Pinelli titolitan Viaggio a Tulun. Produktoro Alberto Grimaldi, prepariĝis por aĉeti la filmajn rajtojn po la tuta verkaro de Castañeda, poste pagis por antaŭ-produktora esplorado kio portis Fellini kaj liajn kunulojn el Romo al Los Angeles kaj al la ĝangaloj de Meksiko en oktobro 1985.[73] Kiam Castañeda neklarigeble malaperis kaj la projekto forfalis, la mistik-ŝamanaj aventuroj de Fellini estis verkitaj kun Pinelli kaj seriigitaj en Corriere della Sera en majo 1986. Iom kaŝvualita satira interpretado de la verkaro de Castañeda,[74] Viaggio a Tulun estis publikigita en 1989 kiel grafika novelo kun desegnoj de Milo Manara kaj kiel Trip to Tulum en Usono en 1990.

Por la filmo Intervista, produktorita de Ibrahim Moussa kaj de RAI Television, Fellini intermetis memorojn de la unua fojo en kiu li vizitis Cinecittà en 1939 kun aktuala fotaro de li mem labore por ekrana adaptado de la verko de Franz Kafka nome Der Verschollene. Meditado pri la naturo de la memoro kaj de kinproduktorado, ĝi ricevis la specialan premion de la 40a Jarigo en Cannes kaj la Oran Premion en la 15a Moskva Internacia Kinofestivalo. En Bruselo poste tiun jaron, aro da tridek profesiuloj el dekok eŭropaj landoj nomis Fellini la plej bonkvalita reĝisoro kaj la plej bonkvalita eŭropa filmo el ĉiu tempo.[75]

Komence de 1989 Fellini ekproduktoris La voĉo de la luno, bazita sur la romano de Ermanno Cavazzoni, nome Il poema dei lunatici (La poemo de la lunatikoj). Malgranda urbo estis konstruita en la Empire Studioj en la via Pontina ekster Romo. Stelulita de Roberto Benigni kiel Ivo Salvini, frenezeca poezia figuro ĵus liberigita el mensa institucio, la rolulo estas kombino de la Gelsomina de La Strada, Pinocchio kaj la itala poeto Giacomo Leopardi.[76] Fellini improvizis dum li filmis, uzante kiel gvidilo la skizan malneton verkita kun Pinelli.[77] Spite sian nur mezbonan kritikan kaj komercan sukceson en Italio, kaj sian varman akcepton fare de francaj kritikistoj, ĝi malsukcesis interesigi nordamerikajn distribuistojn.

Fellini ricevis la Praemium Imperiale, nome ekvivalento de la Nobel-premio en vidaj artoj, atribuita de la Japana Arta Asocio en 1990.[78]

Finaj jaroj (1991–1993) redakti

En julio 1991 kaj aprilo 1992, Fellini laboris en proksima kunlaborado kun la kanada filmisto Damian Pettigrew por establi "la plej longajn kaj plej detalhavajn konversaciojn iam registritajn pri kino".[79] Priskribita kiel la "spirita testamento de la maestro” fare de lia biografiisto Tullio Kezich,[80] resumoj elprenitaj el la konversacioj poste servis kiel bazo de dokumenta filmo, nome Fellini, je suis un grand menteur (2002) kaj la libro, I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. Trovante pli kaj pli malfacile sekurigi financadon por filmoj, Fellini disvolvigis serion de televidaj projektoj kies titoloj aludas al iliaj temoj: Attore, Napoli, L’Inferno, L'opera lirica, kaj L’America.

En aprilo 1993 Fellini ricevis sian kvinan Oskar-premion, pro vivodaŭra atingaro, "kiel agnosko de sia kinartaj plenumoj kiuj emociigis kaj distris la publikon tutmonde".

Filmaro redakti

Estas tri momentoj en la filmaro de tiu reĝisoro: komenco ĉe la tendenco novrealista hegemonia en la itala kino de la 40-aj kaj 50-aj jaroj, ĝis I vitelloni, 1953; la internacia famo kaj ekonomia sukceso, Oskar-premioj ktp. (La strada, La noktoj de Kabirio, La dolce vita, Julieto de la spiritoj, La Satirikono, Casanova kaj Amarcord); kaj la maturiĝo, markata de distancigo disde la krítikaro kaj de la perdo de ekonomia enspezo ĉe la merkato.

 
Foto de Anthony Quinn kiel Zampano en La Strada, 1956

Kiel scenaristo kaj reĝisoro redakti

Kiel scenaristo kontribua redakti

 
Federico Fellini kunlaboris kun Alberto Lattuada
  • L'ultima carrozzella (1943) (reĝ. Mario Mattoli) Kunscenaristo
  • Roma, città aperta (1945) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Paisà (1946) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Black Eagle (1946) (reĝ. Riccardo Freda) Kunscenaristo
  • Il delitto di Giovanni Episcopo (1947) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Senza pietà (1948) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Il miracolo (1948) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il mulino del Po (1949) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Francesco, giullare di Dio (1950) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il Cammino della speranza (1950) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • La città si difende (1951) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Persiane chiuse (1951) (reĝ. Luigi Comencini) Kunscenaristo
  • Il brigante di Tacca del Lupo (1952) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Fortunella (1979) (reĝ. Eduardo De Filippo) Kunscenaristo
  • Lovers and Liars (1979) (reĝ. Mario Monicelli) Fellini ne aperas en la personaro

Referencoj redakti

  1. The 25 Most Influential Directors of All Time. MovieMaker Magazine.
  2. 10 Most Influential Directors Of All Time. WhatCulture.com.
  3. Burke kaj Waller, 12
  4. Federico Fellini.
  5. Roger Ebert, Chicago Sun-Times, La Strada http://www.rogerebert.com/reviews/la-strada-1994%7Cpublisher=Ebert[rompita ligilo] Digital Alirita la 6an de oktobro 2013
  6. Alpert, 16
  7. Historia, Liceo Classico Giulio Cesare[rompita ligilo]
  8. Bondanella, The Films of Federico Fellini, 7
  9. Burke kaj Waller, 5–13
  10. 10,0 10,1 Deklararo de Federico Fellini en 1966, kolektitaj de Claudio Bertieri en Los comics humorísticos "a la italiana" por la "Historia de los Comics", volumeno II, kajero 14, Toutain, Barcelono, 1982, pp. 365 al 372.
  11. Intervjuo de Fellini en Panorama 18 (14a de januaro 1980). Scenaristoj Tullio Pinelli kaj Bernardino Zapponi, kinisto Giuseppe Rotunno kaj scendesegnisto Dante Ferretti informis, ke Fellini imagis multajn el siaj “memoroj”. Cf. Memuaro de Bernardino Zapponi, Il mio Fellini kaj la propra insisto de Fellini pri sia kreo de sia kina membiografio en I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon, 32
  12. Kezich, 17
  13. Kezich, 14
  14. Alpert, 33
  15. Kezich, 31
  16. Bondanella, The Films of Federico Fellini, 8
  17. Kezich, 55
  18. Alpert, 42
  19. Kezich, 35
  20. "Giulietta is practical, and likes the fact that she earns a handsome fee for her radio work, whereas theater never pays well. And of course the fame counts for something too. Radio is a booming business and comedy reviews have a broad and devoted public." Kezich, 48
  21. Kezich, 70
  22. Kezich, 71
  23. Kezich, 74
  24. Kezich, 157. Cf. filmita intervjuo kun Luigi 'Titta' Benzi en Fellini: I'm a Born Liar (2003).
  25. Kezich, 78
  26. Tullio Kezich, Su la Dolce Vita con Federico Fellini, Venezia, Marsilio, 1996.
  27. Kezich, 404
  28. Kezich, 114
  29. Kezich, 128
  30. Our flexible giant.. Cinecittà Studios. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 20a de septembro 2013.
  31. 31,0 31,1 Kezich, 158
  32. Kezich, p. 167
  33. Kezich, pp. 168-69
  34. Kezich, p. 177
  35. Festivalo de Cannes: Best Actress, Giulietta Masina; OCIC Award - Special Mention, Federico Fellini; 1957. Festival de Cannes: Nights of Cabiria. festival-cannes.com. Alirita 2009-08-02.
  36. Kezich, 189
  37. Alpert, 122
  38. Kezich, 208
  39. Kezich, p. 209
  40. Kezich, p. 210
  41. Alpert, p. 145
  42. FELLINI E L' LSD - sostanze.info.
  43. Kezich, p. 224
  44. Kezich, p. 227
  45. Bondanella, Cinema of Federico Fellini, pp. 151-54
  46. "Buñuel is the auteur I feel closest to in terms of an idea of cinema or the tendency to make particular kinds of films." En Fellini kaj Pettigrew, I’m a Born Liar: A Fellini Lexicon, 87.
  47. “One of Cabiria’s finest moments comes in the movie’s nightclub scene. It begins when the actor’s girlfriend deserts him, and the star picks up Cabiria on the street as a replacement. He whisks her away to the nightclub. Fellini has admitted that this scene owes a debt to Chaplin’s City Lights (1931)." Citita en John C. Stubbs, Federico Fellini as Auteur: Seven Aspects of his Films (Carbondale: Southern Illinois University Press, 2006), pp. 152-53. Peter Bondanella indikas ke la vestaro, ŝminko kaj gestoj de Gelsomina kiel klaŭna figuro havis "klarajn ligojn kun la pasinteco de Fellini kiel bildoliteraturisto imitanto de Happy Hooligan kaj Charlie Chaplin". Citita en Bondanella, The Cinema of Federico Fellini, 104
  48. En sia studo de Fellini Satyricon, la itala romanisto Alberto Moravia observis ke per "the oars of his galleys suspended in the air, Fellini revives for us the lances of the battle in Eisenstein's Aleksandr Nevskij (filmo)." Citita en Bondanella (eld), Federico Fellini: Essays in Criticism, 167
  49. 49,0 49,1 49,2 Bondanella, The Cinema of Federico Fellini, 8
  50. “Roberto Rossellini walked into my life at a moment when I needed to make a choice, when I needed someone to show me the path to follow. He was the stationmaster, the green light of providence... He taught me how to thrive on chaos by ignoring it and focusing on what was essential: constructing your film day by day.” Citita en Federico Fellini kaj Damian Pettigrew, pp. 17-18. En Fellini on Fellini, la reĝisoro klarigas, ke sia "meeting with Rossellini was a determining factor... he taught me to make a film as if I were going for a picnic with friends." En Fellini on Fellini (London: Eyre Methuen, 1976), 99-100
  51. Kezich, pp. 218-219
  52. Kezich, 212
  53. Affron, 227
  54. Alpert, 159
  55. Kezich, p. 234 and Affron, pp. 3-4
  56. Alpert, p. 160
  57. Fellini, Comments on Film, pp. 161-62
  58. Alpert, 170
  59. Kezich, 245
  60. Reale sinteza derivaĵo "fashioned to produce the same effects as the hallucinogenic mushrooms used by Mexican tribes". Kezich, 255
  61. Kezich, 255
  62. Fellini kaj Pettigrew, p. 91
  63. Kezich, 410
  64. Bondanella, The Cinema of Federico Fellini, 192
  65. Alpert, p. 224
  66. Bondanella, The Cinema of Federico Fellini, 193
  67. Alpert, 239
  68. Bondanella, The Cinema of Federico Fellini, p. 265
  69. Alpert, p. 242
  70. Bondanella, Federico Fellini: Essays in Criticism, p. 104
  71. Kezich, 413. Ankaŭ cf. The Warsaw Voice
  72. Fellini, I disegni di Fellini (Roma: Editori Laterza), 1993. La desegnoj estas eldonitaj kaj analizitaj de Pier Marco De Santi. Por kompari la grafikan verkaron de Fellini kun tiu de Sergei Eisenstein, vidu S.M. Eisenstein, Dessins secrets (Paris: Seuil), 1999.
  73. Kezich, 360-61
  74. Kezich, 362
  75. Burke kaj Waller, p. xvi
  76. Bondanella, Cinema of Federico Fellini, p. 330
  77. Kezich, 383
  78. Kezich, p. 387. La premio kovras kvin fakojn: nome pentrarto, skulptarto, arkitekturo, muziko kaj teatro/kino. Aliaj ricevintoj estas Akira Kurosawa, David Hockney, Balthus, Pina Bausch, kaj Maurice Béjart.
  79. Peter Bondanella, Review of Fellini: I'm a Born Liar en Cineaste Magazine (22a de septembro 2003), p. 32
  80. Kezich, "Forward" en I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon, 5. Also cf. Kezich, p. 388

Literaturo redakti

  • Fellini, Federico (1988). Comments on Film. Ed. Giovanni Grazzini. Trans. Joseph Henry. Fresno: The Press of California State University at Fresno.
  • — (1993). I disegni di Fellini. Ed. Pier Marco De Santi. Roma: Editori Laterza.
  • — kaj Damian Pettigrew (2003). I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8478-3135-3
  • — kaj Tullio Pinelli. Trip to Tulum. Trans. Stefano Gaudiano and Elizabeth Bell. New York: Catalan Communications.
  • Alpert, Hollis (1988). Fellini: A Life. New York: Paragon House. ISBN 1-55778-000-5
  • Bondanella, Peter (ed.)(1978). Federico Fellini: Essays in Criticism. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-502274-2
  • — (1992). The Cinema of Federico Fellini. Princeton University Press. ISBN 0-691-00875-2
  • — (2002). The Films of Federico Fellini. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 9780521575737.
  • Burke, Frank, kaj M. R. Waller (2003). Federico Fellini: Contemporary Perspectives. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-7647-5
  • Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-21168-5
  • Miller, D. A. (2008). 8½. Hampshire: Palgrave Macmillan.
  • Marta Sanz, *"Cigüeñas", en kelkaj aŭtoroj, Ellos y ellas. Relaciones de amor, lujuria y odio entre directores y estrellas (kuneldonistoj: Hilario J. Rodríguez kaj Carlos Tejeda). Calamar Ediciones /Festival de Cine de Huesca, 2010.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Federico Fellini en la angla Vikipedio.