Federico García Lorca

Federico GARCÍA LORCA, oficiale Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca [1] [federiko garsia lorka], ofte konata nur per sia dua familinomo Lorca (naskiĝis la 5-an de junio 1898 – mortpafita la 19-an de aŭgusto 1936) estis hispana poeto, dramaturgo kaj teatrodirektoro. García Lorca atingis internacian rekonon kiel embleman membron de la literatura skolo nomata Generacio de 1927. Li estis mortpafita fare de mortoskadroj organizitaj de la ribelintaj trupoj en la komenco de la Hispana Enlanda Milito [2][3][4]. Liaj restaĵoj neniam estis ĝis nun trovitaj [5][6]. Pluraj liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton.

Federico García Lorca
Persona informo
Federico García Lorca
Naskonomo Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca
Naskiĝo 5-an de junio 1898 (1898-06-05)
en Fuente Vaqueros
Morto 19-an de aŭgusto 1936 (1936-08-19) (38-jaraĝa)
en Víznar
Mortis pro eksterjura hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj hispanaslovena vd
Loĝloko GranadoStudenta Rezidejo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras (Universidad de Granada) • Universitato de Granado vd
Subskribo Federico García Lorca
Memorigilo Federico García Lorca
Familio
Patro Federico García Rodríguez vd
Patrino Vicenta Lorca Romero vd
Gefratoj Francisco García Lorca • Isabel García Lorca • Concepción García Lorca vd
Amkunulo Rafael Rodríguez Rapún • Emilio Aladrén vd
Parencoj Laura de los Ríos Giner • Manuel Fernández Montesinos • Isabel García Rodríguez • Laura García Lorca vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoro • kantotekstisto • dramaturgo • poeto vd
Verkado
Verkoj Blood Wedding ❦
Yerma ❦
Libro de poemas ❦
Poet in New York ❦
Poema del cante jondo ❦
When Five Years Pass ❦
The Public ❦
Diván del Tamarit ❦
Doña Rosita the Spinster ❦
The House of Bernarda Alba ❦
Cigana Romancaro ❦
Seis poemas galegos ❦
Noche vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Junaĝo redakti

García Lorca estis naskita en Fuente Vaqueros, urbeto kelkajn kilometrojn okcidente de Granado, suda Hispanujo [7]. Lia patro, Federico García Rodriguez, estis terposedanto kun bieno en la fekunda Vega ĉirkaŭanta Granadon, kaj kun komforta vilao en la centro de la urbeto. Rodriguez vidis siajn riĉaĵojn pliiĝi kun ekprospero en la sukerindustrio. La patrino de García Lorca, Vincenta Lorca Romero, estis instruistino kaj talenta pianistino. En 1909, kiam la knabo estis 11-jara, la familio transloĝiĝis en la centron de Granado. Por la resto de sia vivo, li interesiĝis pri la vivo proksime de la natura mondo, laŭdante sian edukadon en la kamparo [7]. En 1915, post la mezlerneja studado, García Lorca frekventis la Universitaton Sankta Koro. Dum tiu tempo liaj studoj inkludis juron, literaturon kaj komponadon. Ĝenerale en lia adoleskeco li sentis pli profundan afinecon por teatro kaj muziko ol por literaturo, ekzercante sin plene kiel klasikan pianiston. Liaj unuaj artaj inspiroj ekestiĝis el la partituroj de Debussy, Chopin kaj Beethoven.

Lia medio de junaj artistoj kolektiĝis en El Rinconcillo ĉe la kafejo Alameda en Granado. Dum 1916 kaj 1917, García Lorca vojaĝis tra Kastilio kaj Leono, Galegujo, en la norda Hispanujo, kun profesoro de sia universitato, kiu ankaŭ instigis lin por verki sian unuan libron, Impresiones y Paisajes (Impresoj kaj Pejzaĝoj – publikigitan en 1918). Don Fernando de Los Rios ankaŭ konvinkis la gepatrojn de García Lorca enskribi lin en la progresema, Oxbridge-inspirita Residencia de estudiantes (Rezidejo de studantoj) en Madrido en 1919 [7].

 
Naskiĝdomo de Federico García Lorca
 
Subskribo de Federico García Lorca


 
 Mi rigardis al ciaj okuloj

kiam mi estis infano kaj bona
Ciaj manoj min tuŝetis
kaj min ci kisis

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

Kaj malfermiĝis mia koro
kiel floro sub la ĉielo
la petaloj de volupto
kaj la pistiloj de revo

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

En mia ĉambro mi singultis
kiel la princo de l' rakonto
por Steleto de oro
kiu foriris de la turniroj

(La horloĝoj havas la saman kadencon
kaj la noktoj montras la samajn stelojn)

Mi foriĝis de cia flanko
cin amante nekonscie
Mi ne scias kiel estas ciaj okuloj
nek ciaj manoj nek ciaj haroj
Nur por mi restas sur la frunto
la papilio de la kiso

(La horloĝoj havas la saman kadencon

kaj la noktoj montras la samajn stelojn) 



Madrigalo, el Libro de Poemas, 1921

Kiel juna verkisto redakti

Ĉe la Rezidejo de Studentoj en Madrido García Lorca amikiĝis kun Manuel de Falla, Luis Buñuel kaj Salvador Dalí kaj multaj aliaj kreemaj artistoj kiuj estis, aŭ iĝus, influaj en tuta Hispanujo [7]. Li estis okupita sub la flugilo de la poeto Juan Ramon Jimenez, iĝante proksima al dramisto Eduardo Marquina kaj Gregorio Martínez Sierra, la direktoro de la Teatro Eslava de Madrido [7]. En 1919-20, je la invito de Sierra, li skribis kaj enscenigis sian unuan teatraĵon, El maleficio de la mariposa (La malica sorĉado de la papilio). Ĝi estis versoteatraĵo dramigante la maleblan amon inter blato kaj papilio, kun apoga rolantaro de aliaj insektoj; nebontaksanta publiko ridis pri la enscenigo kaj la teatraĵo postvivis nur kvar prezentadojn. Tiu influis la sintenon de García Lorca al la teatro-iranta publiko por la resto de lia kariero. Li poste asertus ke Mariana Pineda, verkita en 1927, estis, fakte, lia unua teatraĵo. Dum la tempo ĉe la Rezidejo de Studantoj li obtenis titolojn pri juro kaj pri filozofio kvankam li havis pli da intereso por skribi ol por studi [7].

La unua libro de poemoj de García Lorca estis publikigita en 1921, kolektante verkon skribita ekde 1918 kaj selektita kun la helpo de lia frato Francisco. Ĝi koncernas la temojn de religiema kredo, izoliteco kaj naturo ke plenigis liajn prozoreflektadojn [8]. Frue en 1922 en Granado García Lorca sin turnis al la komponisto Manuel de Falla por promocii la Concurso de Cante Jondo (Konkurso de Kanto Profundo), festivalo dediĉita al la plifortigo de flamenka prezentado. La jaron antaŭ ol García Lorca estis ekskribanta sian Poema del cante jondo (Poemo de la profunda kantado, ne publikigita ĝis 1931), tiel li kompreneble verkis eseon sur la arto de flamenko [9], kaj ekparolis publike en subteno de la Concurso. Ĉe la muzika festivalo en junio li renkontis la famkonatan Manuel Torre, flamenko-kantiston.

La sekvintan jaron en Granado li ankaŭ kunlaboris kun Falla kaj aliaj rilate la muzika produktado de teatraĵo por infanoj, adaptitaj fare de García Lorca surbaze de andaluza rakonto [10][11]. Inspirite per la sama struktura formo de sekvenco kiel "Profunda kantado", lia kolekto Suites (1923) neniam estis finita kaj ne publikiĝis ĝis 1983 [8].

Dum la venontaj malmultaj jaroj García Lorca iĝis ĉiufoje pli engaĝita en la avangardo de Hispanujo. Li publikigis poeziokolektojn inkluzive de Canciones (Kantoj) kaj Romancero Gitano (Cigana Romancaro, 1928), kiuj iĝis lia plej konata libro de poezio[12]. Ĝi estis tre stiligita imito de la baladoj kaj poemoj kiuj daŭre estis rakontitaj tra la hispana kamparo.

Filologoj kiel ekzemple Ramón Menéndez Pidal laboris kun li por kolekti versiojn de la sudo, multaj ekzistantaj ekde la mezepoko. García Lorca priskribas la laboron kiel "ĉizitan retablon" de Andaluzujo kun "ciganoj, ĉevaloj, arkanĝeloj, planedoj, ĝiaj judaj kaj romiaj brizoj, riveroj, krimoj, la ĉiutaga karaktero de la kontrabandisto kaj la ĉiela aspekto de nudaj infanoj de Kordobo". Libro kiu apenaŭ esprimas la videblan Andaluzujon entute, sed kie la kaŝa Andaluzujo tremas" [12]. En 1928, la libro alportis al li famon en tuta Hispanujo kaj en la hispanlingva mondo, kaj li nur akiris agnoskon kiel dramaturgon multe poste. La resto de sia vivo, la verkisto serĉis la radikojn de la andaluza kulturo, provante trovi ĝian esencon sen uzado de la "pitoreska" aŭ de kliŝeoj de "loka kolorumo" [13]. Lia dua teatraĵo Mariana Pineda, kun enscenigoj de Salvador Dalí, malfermiĝis kun bonega agnosko en Barcelono en 1927 [7] . En 1926, García Lorca skribis la teatraĵon La zapatera prodigiosa (La mirinda ŝuisto-edzino) kiu ne estus montrita ĝis la fruaj 1930-aj jaroj. Ĝi estis farso pri fantazio, surbaze de la rilato inter koketa, iritiĝema edzino kaj subpremita ŝuisto.

 
Busto de Federico García Lorca en Santoña, Kantabrujo
 
 Verda, ĝin mi volas verda.

Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.
Kun la ombro ĉe la zono
kaj arĝento-frida gapo,
verda karno, haroj verdaj,

pensas ŝi en la verando


El Romance Sonámbulo (Somnambula Romanco). Trad. Fernando de Diego.

De 1925 al 1928 li estis pasie implikita kun Dalí [14]. La amikeco kun García Lorca havis fortan elementon de reciproka pasio [15], sed Dalí (jardekojn poste) malaprobis la erotikajn amindumojn de la poeto.[16] Kun la sukceso de "tiu de la Baladoj Ciganaj", venis fremdiĝo de Dalí kaj la kolapso de amafero kun la skulptisto Emilio Soriano Aladrén. Tiu kunportis kreskantan deprimon, situacion pliseverigitan per la angoro pri lia samseksemo. Li sentis ke li estis kaptita inter la rolo de la sukcesa verkisto, kiun li devis publike konservi, kaj la torturita, aŭtenta memo, kiun li povis nur agnoski malpublike. Li ankaŭ havis la senton ke li estis etĉambrigita kiel "ciganopoeto". Li skribis "La ciganoj estas temo. Kaj neniu da pli. Mi ĵus tiel bone povus esti poeto pri pinglojhidraŭlikaj pejzaĝoj. Cetere, tiu

 
Poemo de Federico García Lorca trovebla en Lejdeno

ciganismo donas al mi la aspekton de neklera, senscia kaj primitiva poeto kiu, vi scias tre bone, mi ne estas. Mi ne ĉiam volas esti enroligita" [13]. La kreskiginta fremdiĝo inter García Lorca kaj liaj plej proksimaj amikoj atingis sian kulminon kiam la surealistoj Dalí kaj Luis Buñuel kunlaboris rilate al ilia filmo de 1929 Un chien andalou (Andaluza Hundo). García Lorca interpretis ĝin, eble erare, kiel malbonvola atako kontraŭ li mem [17]. En tiu tempo Dalí ankaŭ renkontis sian estontan edzinon Gala. Konscia pri tiuj problemoj (kvankam eble ne pri iliaj kialoj), la familio de García Lorca aranĝis ke tiu ĉi longdaŭre vizitus Usonon en 1929-30.

En junio 1929, García Lorca vojaĝis al Ameriko kun Ferdinando de Los Rios sur la RMS Olimpic, fratinkursoŝipo de la RMS Titanic. Ili restis plejparte en Novjorko, kie Rios komencis prelegturneon kaj García Lorca studis ĉe Columbia University - School of General Studies (Columbia Universitato - Lernejo de Ĝeneralaj Fakoj), financite fare de liaj gepatroj. Li studis la anglan sed kiel antaŭe, estis pli okupita pri skribado ol studado. Li ankaŭ pasis tempon en Vermonto kaj poste en Havano, Kubo.

Lia poemaro Poeta en Nueva York (Poeto en Novjorko , publikigita postmorte en 1942) esploras la fremdiĝon kaj izolitecon tra kelkaj grafike eksperimentaj poeziaj teknikoj kaj estis influita de la borsa bankroto de 1929 kiun li mem travivis. Tiu kondamno de la urba kapitalisma socio kaj materialisma moderneco estis malmilda foriro de lia pli frua laboro kaj etikedo de folkloristo [18]. Lia teatraĵo de tiu tempo El Público (La publiko) ne estis publikigita ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj kaj neniam estis publikigita en sia tuteco, la manuskripto perdiĝis. Tamen, pluraj da liaj privataj leteroj estas konservitaj ĉe La Hispana Socio de Ameriko en Novjorko.

La Respubliko redakti

La reveno de García Lorca al Hispanujo en 1930 koincidis kun la falo de la diktatoreco de Miguel Primo de Rivera kaj la restarigo de la Dua Hispana Respubliko [18]. En 1931, García Lorca estis nomumita kiel direktoron de universitata studento-teatrosocieto, Teatro Universitario la Barraca (La Barako). Tiu ĉi estis financita de la Edukministerio de la Dua Respubliko, kaj ĝi estis ŝargita de organizi turneoj en la plej malproksimaj kamparaj areoj de Hispanujo por senpage prezenti radikale modernajn interpretojn de la klasika hispana teatro al spektantoj. Kun portebla scenejo kaj malmulte da ekipaĵo oni klopodis alporti teatron al homoj kiuj neniam vidis ajnan. García Lorca estis kaj direktoro kaj aktoro.

Li komentis: "Ekster Madrido la teatro, kio estas en ĝia esenco parto de la vivo de la homoj, estas preskaŭ mortinta, kaj homoj suferas sekve, kiel ili faris se ili perdis siajn du okulojn aŭ orelojn aŭ gustosenson. Ni [La Barako] donos ĝin ree al ili" [18]. Liaj travivaĵoj vojaĝante en la malriĉigita kampara Hispanujo kaj en Novjorko (precipe inter la senrajtigita afrik-usona loĝantaro), radikaligis lin en pasian rekomendanton de socie aganta teatro [18]. Li skribis "La teatro estas lernejo de ploro kaj de rido, libera forumo kie homoj povas pridubi normojn kiuj estas eksmodaj aŭ erarkomprenitaj, kaj klarigi kun vivanta ekzemplo la eternajn normojn de la homa koro" [18].

Dum la turneoj kun La Barraca, García Lorco verkis siajn nun plejbone-sciitajn teatraĵojn, la Kamparan Trilogion de Bodas de Sangre (Sanga Nupto), Yerma kaj La Casa de Bernarda Alba (La Domo de Bernarda Alba), kie ĉio ribelis kontraŭ la normoj de burĝa hispana socio [18]. Li alvokis reeltrovon de la radikoj de eŭropa teatro kaj la pridemandado de komfortaj konvencioj kiel ekzemple la popularaj salonkomedioj de tiu epoko. Lia laboro defiis la tradician rolon de virinoj en socio kaj esploris tabuotemojn de gejerotiko kaj klaso. García Lorca skribis nur malmultan poezion en tiu lasta periodo de sia vivo, deklarante en 1936, "teatro estas poezio kiu leviĝas el la libro kaj iĝas sufiĉe homa por paroli kaj kriegi, plori kaj senkuraĝiĝi" [19].

 
Huerta de San Vincente, somerdomo de la poeto en Granado, nuntempe muzeo

Vojaĝante al Bonaero en 1933 por prelegi kaj por instrukcii la argentinan premieron de Bodas de Sangre, García Lorca parolis pri siaj teorioj de arta kreado kaj realigo en la fama prelego Prezentado kaj Teorio de la Duende. Tiu provis difini modelon de arta inspiro, argumentante ke granda arto dependas de vigla konscio pri la morto, de ligo kun la grundo de la nacio, kaj de agnosko de la limoj de la racio [19] [20].

Samtempe kiel li revenis al la klasikaj radikoj de la teatro, García Lorca ankaŭ turniĝis al tradiciaj formoj en poezio. Lia lasta poezia laboro (Sonetoj al lia malluma amo, 1936) estis inspirita per entuziasmo por Rafael Rodriguez Rapun, sekretario de La Barraca. La amosonetoj estas inspiritaj de la 16-a-jarcenta poeto Johano de la Kruco [21]. La subvencio de La Barraca estis duonigita far la nova registaro en 1934, kaj la lasta teatraĵo okazis en aprilo 1936.

García Lorca konservis Huerta de San Vicente kiel sia somerdomo en Granado de 1926 ĝis 1936. Ĉi tie li verkis, totale aŭ parte, kelkajn el siaj plej gravaj verkoj, inter ili Así que pasen cinco años (Tuj kiam kvin jaraj pasas 1931), Bodas de sangre (1932), Yerma (1934) kaj Diván del Tamarit (1931-1936). La poeto vivis en Huerta de San Vicente en la tagoj ĵus antaŭ sia aresto kaj morto en aŭgusto 1936 [22].

Kvankam la grafika arto de García Lorca ne ofte ricevas atenton li ankaŭ estis fervora artisto [23][24].

Morto redakti

 
La olivujo apud kiu Federico García Lorca estis mortpafita. Foto de 1999. La arbo troviĝas en la vilaĝo de Alfacar

García Lorca forlasis Madridon por viziti sian familion hejme en Granado nur tri tagojn antaŭ ol la Hispana Enlanda Milito ekfuriozis (julio 1936) [21]. La hispana politika kaj socia klimato tre intensiĝis post la murdo de eminenta monarkiisto kaj kontraŭ-Popola Fronto-reprezentanto José Calvo Sotelo de la Guardia de Asalto (Madridaj Respublikaj Ĝendarmoj) [25]. García Lorca sciis ke li estus suspektinda al la leviĝanta dekstra flanko por siaj sinceraj progresemaj opinioj [21]. La 18-an de aŭgusto, lia bofrato, Manuel Fernández-Montesinos, la maldekstrema urbestro de Granado, estis pafita. García Lorca estis arestita tiun saman posttagmezon [26].

Estas opiniite ke García Lorca estis pafita kaj mortigita fare de naciisma milico [27][28] la 19an de aŭgusto 1936. La verkisto Ian Gibson en sia libro The Assassination of García Lorca (La Atenco de García Lorca) asertas ke li estis pafita kun tri aliaj (Joaquin Arcollas Cabezas, Francisco Galadi Mergal kaj Dioscoro Galindo Gonzalez) ĉe loko konata kiel Fuente Grande (La Granda Fonto), kiu troviĝas sur la vojo inter Viznar kaj Alfacar [29].

 
 Tiam mi konsciis ke mi estis murdita.

Ili min serĉis en kafejoj, tombejoj kaj preĝejoj
…sed ili min ne trovis.
Ĉu ili neniam min trovis ?

Ne. Ili neniam trovis min


El "La Fablo kaj Rondo de la Tri Amikoj", Poeto en Novjorko (1939), García Lorca

Motivoj por la atenco redakti

Signifa polemiko restas pri la motivoj kaj detaloj de la murdo de García Lorca. Personaj, nepolitikaj motivoj ankaŭ estis proponitaj. La biografo de García Lorca, Stainton, konstatas ke liaj murdintoj faris rimarkojn pri lia seksa identeco, sugestante ke tiu ĉi estus ludinta rolon en lia morto [30]. Ian Gibson indikas ke la atenco de García Lorca estis parto de kampanjo de amasmortigadoj celintaj eliminadon de subtenantoj de la marksista Popola Fronto [26]. Tamen, Gibson proponas ke rivaleco inter la kontraŭ-komunista CEDA [31] kaj la Hispana Falango estis grava elemento en la morto de García Lorca. Iama parlamenta deputito por la CEDA , Ramon Ruiz Alonso ne nur arestigis García Lorca ĉe la Rosales-familio hejme, sed respondecis ankaŭ por la origina denunco kiu kondukis al la arestordono estante proklamita.

Estis argumentite ke García Lorca estis senpolitika kaj havis multajn amikojn kaj en la respublika kaj en la naciisma partioj. Gibson disputas pri tio en sia libro de 1978 koncerne la morto de la poeto [26]. Li citas, ekzemple, la publikigita manifesto de Mundo Obrero [32] , kiu García Lorca poste subskribis, kaj asertas ke li estis aktiva subtenanto de la Popola Fronto [33]. García Lorca laŭtlegis tiun manifeston dum bankedo en honoro de kamarado-poeto Rafael Alberti la 9-an de februaro 1936.

Multaj kontraŭ-komunistoj estis komprenemaj al García Lorca aŭ helpis lin. En la tagoj antaŭ lia aresto li trovis rifuĝon en la domo de la artisto kaj gvida Falango-membro Luis Ortiz Rosales. Efektive, estas pruvoj ke Rosales estis tre preskaŭ mortpafita ankaŭ, por helpado de García Lorca, far la Civila Guberniestro Valdes. La eŭska komunista poeto Gabriel Celaya skribis en siaj memuaroj ke li foje trovis García Lorca en kompanio de falangisto José Maria Aizpurua. Celaya plue skribis ke García Lorca tagmanĝis ĉiun vendredon kun la fondinta kaj gvidanta falangisto José Antonio Primo de Rivera [34]. La 11-an de marto 1937 artikolo ekaperis en la falangista gazetaro kondamnante la murdon kaj glorante García Lorca; la artikolo malfermiĝis: "la plej bona poeto de imperia Hispanujo estis murdita [35]." Jean-Louis Schonberg ankaŭ prezentis la "samsekseman ĵaluzo-" teorion [36]. La dosiero sur la murdo, kompilita laŭ la peto de Franco kaj menciita de Gibson kaj aliaj, devas ankoraŭ ekaperi.

Elfosado ĉe Alfácar redakti

En malfrua oktobro 2009, teamo de arkeologoj kaj historiistoj de la Universitato de Granado komencis elfosadojn ekster Alfácar [37]. La ejo estis identigita tri jardekoj antaŭe fare de viro kiu asertis esti helpinta por fosi la tombon de García Lorca [5][38]. La poeto supozeble estis entombigita kun almenaŭ tri aliaj viroj apud kurbiĝema montvojo kiu interligas la vilaĝojn de Viznar kaj Alfácar [39].

Ekzistas kreskanta deziro en Hispanujo por repaciĝi kun la enlanda milito, kiu dum jardekoj estis ne malkaŝe diskutita [40]. La juĝisto en la afero, Baltasar Garzón Real, formale petis lokan administracion kaj preĝejojn por malfermi iliajn dosierojn koncerne miloj da homoj kiuj malaperis dum la interna milito kaj sub la diktatoreco de generalo Franco ĝis 1975 [41].

La elfosadoj komenciĝis laŭ la peto de la familio de alia viktimo [42]. Post multjara kontraŭstaro, la familio de García Lorca ankaŭ konsentis [42]. En oktobro 2009 Francisco Espinola, reprezentanto de la justicministerio de la andaluza regiona registaro, diris ke post jaroj da premo la kadavro de García Lorca "estus elfosita en kelkaj semajnoj" [43]. La parencoj de García Lorca, kiuj komence kontestetis la elfosadon, diris ke ili disponigus DNA-provaĵon por identigi liajn restaĵojn [42].

En malfrua novembro 2009, post du semajnoj de elfosado, oni trovis organikan materialon kaj supozis ke temis pri homaj ostoj. La restaĵoj estis alportitaj al la Universitato de Granado por ekzameno [44]. Sed en meza decembro 2009, oni pridubis ĉu la restaĵoj de la poeto estus troveblaj [45]. La elfosado produktis "ne unu oston, eron de vestaĵokartuŝo", diris Begoña Álvarez, justicministro de Andaluzujo. Ŝi aldonis, "la grundo profundas nur 40 cm, igante ĝin tro malprofunda por tombo" [5][46].

Cenzuro redakti

La falangista reĝimo de Francisco Franco starigis ĝeneralan malpermeson de la verkoj de García Lorca, kiu ne estis nuligita ĝis 1953. Tiun jaron, la (cenzuritaj) Obras Completas (Kompletaj verkoj) estis publikigitaj. Sekvante tiun, Bodas de Sangre, Yerma kaj La casa de Bernarda Alba estis sukcese prezentitaj en la ĉefaj hispanaj teatrejoj. Obras Completas ne inkludis la malfruajn multe gejerotikajn Sonetos del amor oscuro (Sonetoj de la amo tenebra) , skribitaj en novembro 1935 kaj disvastigitaj nur ĉe intimaj amikoj.

Ili estis perditaj ĝis 1983/84 kiam ili estis finfine publikigitaj en malneta formo (neniuj finaj manuskriptoj iam estis trovitaj). Estis nur post la morto de Franco ke la vivo kaj morto de García Lorca povis esti malkaŝe diskutataj en Hispanujo. Tio ŝuldiĝis ne nur al la politika cenzuro, sed ankaŭ al la nevolemo de la familio de García Lorca por permesi publikigon de nefinitaj poemoj kaj teatraĵoj antaŭ la publikigo de kritikema eldono de liaj verkoj.

La sud-afrika katolika poeto Roy Campbell, kiu entuziasme apogis la naciistojn kaj dum kaj post la Hispana Interna Milito, poste produktis aklamitajn tradukojn de la verkoj de García Lorca. En sia poemo The Martyrdom of F. García Lorca, Campbell skribis : "Ne nur li perdis sian vivon, De pafoj murdita, …Sed kun martelo kaj tranĉilo…" [47].

Monumentoj kaj Fondumo redakti

 
Statuo de Federico García Lorca sur la Placo Sankta Ana, Madrido

En Granado, lia naskiĝurbo, la Parko Federico García Lorca estas dediĉita al lia memoro kaj inkludas Huerta de San Vicente, la somerdomo de la familio de García Lorca, malfermita por la publiko en 1995 kiel muzeo. La terenoj, inkluzive de preskaŭ du hektaroj da parko, la du najbaraj domoj, artaĵoj kaj la originaj meblaraj aranĝoj estis konservitaj[48]. Estas nova statuo je la Avenida de la Constitución (Avenuo de la konstitucio) en la centro de la urbo, kaj nova kulturcentro portanta lian nomon nuntempe estas konstruanta kaj ludas ĉefan rolon por la konservado kaj la disvastigo de liaj verkoj.

La Parko Federico García Lorca, en Alfácar, situas apud Fuente Grande kaj estis la scenejo de la sensukcesaj elfosadoj de 2009 kiuj ne povis lokalizi la tombon de García Lorca. Proksime de la olivujo indikanta laŭ iuj la ejo de la tombo, troviĝas ŝtona monumento al Federico García Lorca kaj ĉiuj viktimoj de la Hispana Interna Milito, 1936-39. Floroj metiĝas je la monumento ĉiun jaron je la datreveno de lia morto, rememora evento inkludanta muzikaĵojn kaj recitaĵojn de la verkoj de la poeto ĉiun jaron okazas en la parko por marki la datrevenon. Je la 17-a de aŭgusto 2011, por rememori la 75-an datrevenon de la murdo de García Lorca kaj por soleni lian vivon kaj heredaĵon, tiu evento inkludis dancon, kantojn, poezion kaj dramajn recitaĵojn kaj altiris centojn da spektintoj.

Je Barranco de Viznar, inter Viznar and Alfácar, estas memorŝtono portanta la vortojn "Lorca eran todos, 18-8-2002" (Lorca estis ĉiuj). Barranco de Viznar estas ejo de amastomboj kaj estis proponita kiel alian eblan situon de la restaĵoj de la poeto.

García Lorca estas honorita per statuo elstare situanta en la madrida Placo Sankta Ana. La politika filozofo David Crocker skribis ke "la statuo, minimume, estas daŭra simbolo de la pridisputata pasinteco:" ĉiun tagon, iu maldekstrulo metas ruĝan koltukon ĉirkaŭ la kolon de la statuo, kaj iu dekstrulo poste venas por depreni ĝin. " [40].

Fondumo Federico Garcia Lorca redakti

La Fondumo Federico García Lorca, administrita de Laura García Lorca, nevino de la poeto, propagandas kaj disvastigas ties verkojn kaj nuntempe estas konstruanta la Centron Federico García Lorca en Madrido. La familio de García Lorca legacis ĉiujn ties dokumentaron al la fondumo kiu konservis ĝin por ilia konto.

Famaj verkoj redakti

 
Kovilpaĝo de Cigana Romancaro
  • Libro de poemas (1921)
  • Canciones (1927)
  • Mariana Pineda (1928)
  • Romancero gitano (1928)
  • Poema del cante jondo (1931)
  • Bodas de sangre (1933)
  • Yerma (1934)
  • Doña Rosita la soltera (1935)
  • Seis poemas galegos (1935)
  • Poeta en Nueva York (eldonita 1940)
  • La casa de Bernarda Alba (eldonita 1945)

En Esperanto aperis redakti

Libroj pri la aŭtoro redakti

Referencoj redakti

  1. Routledge Modern and Contemporary Dramatists (serio "Modernaj kaj Nuntempaj Dramistoj" de eldonejo Routledge). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2012-01-05.
  2. Ian Gibson, The Assassination of Federico García Lorca, eldonejo Penguin (1983) ISBN 0-14-006473-7; Michael Wood, "The Lorca Murder Case", The New York Review of Books, Vol. 24, No. 19 (24-a de novembro 1977); José Luis Vila-San-Juan, García Lorca, Asesinado: Toda la verdad Barcelona, Editorial Planeta (1975) ISBN 84-320-5610-3
  3. Reuters, Spanish judge opens case into Franco's atrocities ("hispana juĝisto malfermas kazon pri la abomenaĵoj de Franco"), International Herald Tribune (la 16-an de oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 2008-10-19. Alirita 2008-10-19.
  4. Estefania, Rafael. Poet's death still troubles Spain ("La morto de poeto ankoraŭ ĝenas Hispanion "). BBC (2006-08-18). Alirita 2008-10-14.
  5. 5,0 5,1 5,2 angle The Guardian 2009-12-18.
  6. Lorca family to allow exhumation ("familio Lorca permesas elfosadon"). BBC (2008-09-18). Alirita 2009-05-28.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Maurer (2001)
  8. 8,0 8,1 Maurer (2001) pxi
  9. Frederico García Lorca, "El cante jondo (Primitiva kanto andaluzia)" (1922), represite en kolekto de lia eseo titolita Prosa, do prozo (Madrido: Alianza Editorial 1969, 1972) je 7-34.
  10. La teatraĵo estis titolita La niña que riega la albahaca ("La knabino kiu akvumas la bazilion").
  11. José Luis Cano, García Lorca (Barcelona: Salvat Editores 1985) at 54-56 (Concurso), at 56-58 (play), and 174.
  12. 12,0 12,1 Maurer (2001) pxii
  13. 13,0 13,1 Maurer (2001) pxiii
  14. Encyclopædia Britannica: From 1925 to 1928, García Lorca was passionately involved with Salvador Dalí. The intensity of their relationship led García Lorca to acknowledge, if not entirely accept, his own homosexuality ("De 1925 ĝis 1928, García Lorca estis pasie implikita kun Salvador Dalí. La intenseco de ilia rilato igis García Lorca agnoski, se ne tute akceptite, sian propran samseksemon").
  15. Por pli profundaj informoj pri la rilato Lorca-Dalí vidu Lorca-Dalí: el amor que no pudo ser kaj The Shameful Life of Salvador Dalí, ambaŭ fare de Ian Gibson
  16. Bosquet, Alain, Conversations with Dalí, 1969. paĝoj 19–20. (formato PDF) (pri García Lorca) Salvador Dalí: He was homosexual, as everyone knows, and madly in love with me. He tried to screw me twice .... I was extremely annoyed, because I wasn’t homosexual, and I wasn’t interested in giving in. Besides, it hurts. So nothing came of it. But I felt awfully flattered vis-à-vis the prestige ("Li estis samseksema, kiel ĉiuj scias, kaj freneze enamiĝis al mi. Li provis penetri min dufoje .... Mi estis ege ĉagrenita, ĉar mi ne estis samseksema, kaj mi ne interesis cedi. Krome doloras. Do nenio rezultis el ĝi. Sed mi sentis min terure flatita rilate al la prestiĝo").
  17. angle Buñuel, Luis. My Last Sigh. Translated by Abigail Israel. University of Minnesota Press, 2003. ISBN 0-8166-4387-3. Page 66.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 Maurer (2001) pxiv
  19. 19,0 19,1 Maurer (2001) pxv
  20. Arriving Where We Started by Barbara Probst, 1998. She interviewed surviving FUE/Barraca members in Paris.
  21. 21,0 21,1 21,2 Maurer (2001) pxvii
  22. Huerta de San Vicente jen angel kaj hispane
  23. angle Cecilia J. Cavanaugh "Lorca's Drawings And Poems",
  24. Mario Hernandez "Line of Light and Shadow" (trans) 383 drawings
  25. Zhooee,Time Magazine, 20 July 1936
  26. 26,0 26,1 26,2 Gibson, Ian. (1996) El assasinato de García Lorca (hispane). Barcelona: Plaza & Janes, p. 255. ISBN 9788466313148.
  27. Graham, Helen. The Spanish Civil War. A very short introduction. Oxford University. 2006. Press.p.28
  28. Beevor, Antony. The Battle for Spain. The Spanish Civil War 1936-1939. Penguin Books. 2006. London. p.100
  29. Gibson, Ian. The Assassination of Federico García Lorca. Penguin Books. London. 1983. p.164
  30. angle Stainton, Lorca: A Dream of Life.
  31. Confederación Española de Derechas Autónomas, CEDA estis hispana politika partio dum la Dua Hispana Respubliko.
  32. Laborista Mondo, revuo de la Hispana Komunista Partio)
  33. Gibson, Ian. (1996) El assasinato de García Lorca (hispane). Barcelona: Plaza & Janes, p. 52. ISBN 9788466313148.
  34. Arnaud Imatz, "La vraie mort de Garcia Lorca" (france: "La vera morto de Garcia Lorca"), 2009, 40 NRH, 31–34, ĉe p. 31-2, citante el la memuaroj.
  35. Luis Hurtado Alvarez, Unidad (11 March 1937)
  36. "Frederico Garcia Lorca. L'homme – L'oeuvre" 1956 (Paris, Plon).
  37. "Time" artikolo de 2009 Exhuming Lorca's remains and Franco's ghosts ("Elfosante la restaĵojn de Lorca kaj la fantomojn de Franco"). Arkivita el la originalo je 2011-02-13. Alirita 2012-01-11.
  38. Gibson p 467–8
  39. "Lorca's Granada" p.113–123
  40. 40,0 40,1 angle Crocker David : Democratic Development and Reckoning with the Past: The Case of Spain in Comparative Context ("Demokrata Evoluo kaj Rekalkulo kun la Pasinteco: La Kazo de Hispanio en Kompara Kunteksto"), universitato de Marilando
  41. The Independent, la 17-an de oktobro 2008. Arkivita el la originalo je 2009-11-13. Alirita 2012-01-11.
  42. 42,0 42,1 42,2 BBC News article 28 October 2009
  43. artikolo de la gazeto Seattle Times en oktobro 2009
  44. "The Leader" Article "First bones found". Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2012-01-11.
  45. Reuters - Doubts rise over Spanish poet Lorca's remains ("Duboj leviĝas pri la restaĵoj de hispana poeto Lorca"). Arkivita el la originalo je 2016-02-11. Alirita 2012-01-11.
  46. artikolo de BBC Spanish dig fails to find grave of poet Lorca ("La hispana fosado ne trovas tombon de poeto Lorca")
  47. Roy Campbell 1955 : Selected Poems, Henry Regnery Company, paĝo 283. On the Martyrdom of F. Garcia Lorca ("Pri la martireco de F. Garcia Lorca."")
  48. Huertadesanvicente.com
  49. Hispana Esperanto-Federacio organizas omaĝon al Federico García Lorca. Arkivita el la originalo je 2021-10-13. Alirita 2021-10-13.

Eksteraj ligiloj redakti