Federico Gobbo

itala interlingvisto, esperantologo, informadikisto, kaj filozofo pri komputado

Federico GOBBO (naskiĝis la 26-an de marto 1974) estas italo kaj loĝas en Amsterdamo. Li estas interlingvisto[1], esperantologo, informadikisto kaj filozofo pri komputado. Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas: lingvopolitiko kaj lingvoplanado, (aparte: interlingvistiko kaj esperantologio, kontestataj lingvoj [2][3], movebleco kaj multlingveco) kaj konstruiva lingvistiko (aparte: adpozicia argumentado, lingvolernado en la Metodo Montessori)[4].

Federico Gobbo
Federico Gobbo prelegas dum la 44a Malferma Tago, en la Centra Oficejo de UEA
Federico Gobbo prelegas dum la 44a Malferma Tago, en la Centra Oficejo de UEA
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1974
en Padovo
Lingvoj italaanglaEsperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoesperantologo • universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

Esperanto-movado redakti

Federico Gobbo esperantistiĝis en 1997 per retkurso de ELNA kaj baldaŭ aktiviĝis en la itala junulara movado, kiam li lanĉis la retejon Esperanto.it kaj la retkurson de Esperanto por itallingvanoj Kirek. En 1998 li magistriĝis en esperantologio ĉe la Universitato de Torino kun profesoro Fabrizio Pennacchietti.

En 2012 li estis vizitanta profesoro partoprenante al la projekto Universitato de Esperanto sur Esperanto-Insulo, Hajnano, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio). Danke al tiu partopreno samjare li iĝis Adjunkta Docento (ADoc) pri Kibernetiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Ekde 2014 li estras la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, Nederlando kie li faris la unuan trilingvan inaŭguron de la akademia jaro 2015[5][6]. Li estas membro de la Akademio de Esperanto[7]. Li ankaŭ estis kontribuinto al la libro Language Policy and Linguistic Justice (Lingvopolitiko kaj lingva justeco).

Lernolibro kaj komikso redakti

Gobbo kreis novspecan internacian lernolibron por uzo en universitatoj.

Gobbo, Federico (2019). Amikaro: Lernolibro de Esperanto. Amsterdam: The American Book Center – AnyBook Press. Dezajno de Valeria Miele. ISBN/EAN: 978-94-92563-58-3. 164 p.[8] Ĝi rakontas la historion de grupo de universitataj studentoj en Amsterdamo, kiuj efektive regas ĉi tiun lingvon kaj vivas kelkajn aventurojn danke al Esperanto.

Li publikigis ankaŭ komikson en Esperanto: Bonvenon! (2018, Mondial, Novjorko, parte aŭdebla ĉi tie) por helpi la lernadon de Esperanto fare de adoleskantoj[9]

Aliaj postenoj redakti

Ekde 2005 li membras en la teamo de la revuo Language Problems and Language Planning.

En 2009 li doktoriĝis en la Departemento de Informadiko kaj Komunikado (DICOM) ĉe la Universitato de Insubria, Italio per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton. En 2009 li iĝis profesoro pri historio de informadiko ĉe la Universitato de Insubria, Italio.

Ekde 2010 li kunfondis la fakrevuon InKoj eldonatan de la Universitato de Milano kune kun profesoroj Paolo Valore kaj Massimo Rizzardini, de kie li foriris en februaro 2011. En 2011 li iĝis laŭkontrakta profesoro pri Lingvoplanado kaj Planlingvoj ĉe la Universitato de Torino, kie li daŭrigis la tradicion de Fabrizio Pennacchietti.

Li kunfondis la esplorgrupon LANCAR (Lingvo kaj Kogneco en Argumentado) kadre de la esplorcentro ACLC (Amsterdama Centro por Lingvo kaj Komunikado).

Publikaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) «Frederico Gobbo, professor by special appointment of Interlinguistics and Esperanto» , la 19-an de decembro 2013. Arkivita de la originalo, la 9-an de marto 2016, alirite la 8-an de marto 2016.
  2. (en) Gobbo, Federico (2021). The language ideology of Esperanto: From the world language problem to balanced multilingualism. In: Contested Languages: The hidden multilingualism of Europe. Edited by Marco Tamburelli and Mauro Tosco. John Benjamins. 237-258 TOC and abstracts
  3. (en) Gobbo, Federico & Linghui (Eva) GAN & Xuan ZHENG (2022). Language Contestedness and identity: CODAs and denaskuloj in comparison. Minority Languages Spoken or Signed and Inclusive Spaces. In C. Moreau et al. (Ed.), Proceedings of the International Conference on “Minority languages spoken or signed and inclusive spaces”, (pp. 44-49). INSHEA Publishing department: Suresnes. DOI: 10.5281/zenodo.5834265
  4. (eo) Biografio, propra retejo
  5. (nl) «Esperanto, wie spreekt dat nog?»(Esperanto, kiu ankoraŭ parolas tion?). Nederlandse Omroep Stichting - NOS, p3, la 10-an de marto 2015, alirite la 8-an de septembro 2017.
  6. (nl) "Eerste oratie in het Esperanto in Nederland - lees hier enkele fragmenten" (Unua inaŭgura prelego en Esperanto en Nederlando). NRC Handelsblad, 13-03-2015. [Konsultita: 8-an de septembro 2017].
  7. (eo) «Akademio de Esperanto. Membraro»
  8. (eo) Lernolibro Amikaro, universitata lernolibro por Esperanto (anglalingva)
  9. (eo) La komikso en la biblioteko de la Universitato de Amsterdamo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • (eo) Vortoj por justa paco en spreaker (en) (la vortoj estas montritaj en Podkasta.net kaj la sondosiero estas elŝutebla). En ĉi tiu podkasto mi intencas donaci momenton por mediti pri vortoj por justa paco, el la klasikaj aŭtoroj de la Esperanta literaturo. En ĉiu epizodo mi laŭtlegos citaĵon kaj donos je la fino la referencon. La ideo estas elsendi ĉiusemajne kelkminutan podkaston por rezervi al ni mem momenton de medito, kun iom da muziko el mia Langodrumo (speco de Handpan, laŭ la vortigo de vikipedio), nova muzikinstrumento. La projekto daŭras unu jaron.