Fediverso

reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj

La Fediverso (vortokunfando inter "federacio" kaj "universo") estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj por TTT-eldonado (t.e. sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭ retejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajn komunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon.[1] Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj.[2] En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).

Proponita emblemo de la Fediverso

Historio redakti

En 2008, la interkona retejo identi.ca fondiĝis de Evan Prodromou. Li eldonis la programaron GNU social sub libera permesilo (la GNU-Affera Ĝenerala Publika Permesilo, AGPL). Krom tiu servilo, identi.ca, estis nur malmultaj aliaj okazoj ekzistantaj, funkciigataj de homoj por sia propra uzo. Tio ĉi ŝanĝiĝis en 2011/2012 kiam identi.ca ŝanĝis al alia programaro, nome pump.io. Pluraj novaj nodoj de GNU social estis kreitaj. Samtempe kiel GNU social, aliaj projektoj kiel Friendica, Hubzilla, Mastodon kaj Pleroma integrigis la protokolon OStatus, tiel etendante la fediverson.[3][4]

Dume, aliaj komunikaj protokoloj evoluis, kiuj integriĝis diversmaniere en la platformoj. En januaro 2018, la Konsorcio de TTT prezentis la protokolon ActivityPub, celante plibonigi la kunfunkcieblecon inter la platformoj. En aŭgusto 2018, ĉi tiu protokolo estas subtenata de dek tri platformoj.

Gab redakti

La 4-an de julio 2019, la ekstremdekstra interkona retejo Gab, kiu ligiĝas al diversaj okazoj de blankulsuperisma perforto, aliĝis al la Fediverso, ŝanĝante sian retejon al forko de Mastodon (nome Gab Social). La Mastodon-projekto eldonis komunikaĵon kondamnante Gab kaj la plimulto el nodoj elektis bari Gab-on de federaciiĝo kun ili.[5]

Komunikaj protokoloj uzataj en la Fediverso redakti

 
Kelkaj federaciitaj interkonaj platformoj kaj iliaj manieroj interligiĝi

Ĉi tiuj komunikaj protokoloj, kiuj realigas malfermajn normojn, estas uzataj en la Fediverso:

  • ActivityPub
  • DFRN[6]
  • Diaspora Network
  • OStatus
  • XMPP
  • Zot kaj Zot/6[7][8]

Fediversaj programaraj platformoj redakti

La programaroj, kiuj konsistigas la Fediverson, ĉiuj estas liberaj.[9] Kelkaj el ili stile similas al Twitter (ekzemple, Mastodon, Misskey, GNU social kaj Pleroma, kiuj estas similaj laŭ sia mikrobloga funkcio), dum aliaj inkludas pli da komunikado kaj transakciaj elektoj, kiuj estas anstataŭe kompareblaj al Google+ aŭ Facebook (kiel en la kazoj de Friendica kaj Hubzilla).[4][10]

Programaro de la Fediverso
Programo Tipo ActivityPub Diaspora OStatus Zot/6
Aardwolf-Social[11] Socia retejo Jes Ne Jes Ne
Akkoma[12] Etblogo Jes Ne Ne Ne
Anfora Bildgastigo Progresante[13] Ne Ne Ne
BookWyrm[14] Libra Katalogado Jes Ne Jes Ne
Calckey[15] Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Castopod Podkastoj Jes[16] Ne Ne Ne
Diaspora* (software) Socia retejo, etblogo Ne[17][18] Jes Ne Ne
distbin Pastebin Jes Ne Ne Ne
Drupal Blogo, bilda kaj dosiera gastigo, socia retejo, retpaĝo Jes[19] Jes[20] Progresante[21] Ne
Epicyon Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Friendica
(f. Friendika; orig. Mistpark)
Socia retejo Jes Jes Jes Ne
Funkwhale[22] Aŭdio, muzikgastigo Jes Ne Ne Ne
Gancio Eventa kunigilo Jes Ne Ne Ne
GNU MediaGoblin Dosiera gastigo Proponita[23] Ne Ne Ne
GNU social Socia retejo, Blogo Jes[24] Ne Jes Ne
GoToSocial[25] Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Guppe Grupoj Jes[26] Ne Ne Ne
Honk Socia retejo Jes Ne Ne Ne
Hubzilla CMS, Socia retejo, blogo, vikio, dosiera gastigo Jes Jes Jes[3] Jes
Inventaire Libraj recenzoj Jes[27] Ne Ne Ne
Kibou Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Kbin Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj, etblogo Jes Ne Ne Ne
Lemmy[28] Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj Jes Ne Ne Ne
Libervia Tujmesaĝilo, etblogo, blogo, datena kunhavigo, eventa administrado Jes[29] Ne Ne Ne
Littr.me Ligila kunigilo, socia retejo Progresanta Ne Ne Ne
lotide[30] Ligila kunigilo, socia retejo Jes Ne Ne Ne
takahē[31] Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Mastodon etblogo Jes[32] Ne Forlasita Ne
Micro.blog[33] etblogo blogo, podkastoj Jes[34] Ne Ne Ne
microblog.pub etblogo Jes Ne Ne Ne
Misskey[35] Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Mobilizon Eventa kaj grupa administrado Jes Ne Ne Ne
Nextcloud Social Datena kunhavigo Jes[36] Ne Ne Ne
OStatus[37] Socia retejo, etblogo Jes Ne Jes Ne
OLKi[38] Dosiera gastigo Jes Ne Ne Ne
Owncast[39] Tujelsendoj Jes Ne Ne Ne
PeerPx Bildgastigo Jes Ne Ne Ne
PeerTube Filma Gastigo Jes Ne Ne Ne
Pixelfed[40] Bildgastigo Jes[41] Ne Ne Ne
Pleroma[42] etblogo Jes Ne Forlasita Ne
Plume[43] Blogo Jes Ne Ne Ne
Prismo Ligila kunhavigo Jes Ne Ne Ne
Pubcast Podkastoj Jes Ne Ne Ne
pump.io etblogo Proponita[44] Ne Forlasita[45] Ne
Read.as RSS Jes[46] Ne Ne Ne
Rebased (Soapbox-BE)[47] etblogo Jes Ne Ne Ne
Socialhome Retpaĝo, Socia retejo, etblogo, blogo Jes Jes Ne Proponita[48]
Streams[49] Socia retejo, blogo, vikio Jes Ne Ne Jes
Tumblr Socia retejo, etblogo, blogo Progresante[50] Ne Ne Ne
WordPress Blogo Jes[51] Jes[52] Jes[53] Ne
Write.as / WriteFreely Blogo Jes Ne Ne Ne
Zap Socia retejo, blogo, bilda kaj dosiera gastigo Jes Ne Ne Jes


Referencoj redakti

  1. Mastodon User Guide (angle). Arkivita el la originalo je 2017-04-09.
  2. What on Earth is the fediverse and why does it matter? (angle: "Kio damne estas Fediverso kaj kial ĝi gravas?") (angle).
  3. 3,0 3,1 gnusoc · master · hubzilla / addons (angle).
  4. 4,0 4,1 Pleroma (angle).
  5. Deklaro de Mastodont pri la forko de Gab (angle).
  6. DFRN2 (angle).
  7. Zot/6 (angle). Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2020-01-01.
  8. Zot Protocol (angle). Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2020-01-01.
  9. Monika Ermert: artikolo No-Spy Konferenz: CryptoParties sind out, mehr Fediverse ist in (germane: "sen-spioniga konferenco: kriptado eksmodas, pli da Fediverso ŝatatas") la 18-an de junio 2018 en la retejo heise.de (germane)
  10. Misskey (japane).
  11. Aardwolf-Social. Alirita October 23, 2022.
  12. akkoma.social. Alirita April 7, 2023.
  13. Implement mastodon API endpoints #23. Anfora. Git hub. Alirita December 10, 2018.
  14. bookwyrm Bookwyrm. Alirita May 26, 2021.
  15. Calckey. Alirita November 9, 2022.
  16. Castopod features. Alirita November 7, 2022.
  17. diaspora* Support ActivityPub #7422. Alirita August 18, 2018.
  18. diaspora* (May 13, 2017) Let's talk about ActivityPub. Alirita August 18, 2018.
  19. . ActivityPub (angle) (February 23, 2019). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
  20. . Diaspora Pod (angle) (March 2, 2012). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
  21. . OStatus (angle) (April 19, 2011). Arkivita el la originalo je March 6, 2022. Alirita March 6, 2022.
  22. funkwhale Funkwhale. Alirita May 2, 2019.
  23. GNU MediaGoblin Move federation code to ActivityPub spec #5503. Arkivita el la originalo je April 11, 2017. Alirita August 18, 2018.
  24. GNU social Milestone: ActivityPub - GNU Social v3. Alirita July 18, 2022.
  25. GoToSocial. Alirita December 27, 2022.
  26. immers-space Decentralized social groups for ActivityPub. Alirita November 22, 2022.
  27. Inventaire toot (December 7, 2021). Arkivita el la originalo je August 28, 2022. Alirita October 17, 2022.
  28. join-lemmy.org. Alirita July 12, 2021.
  29. Libervia progress note 2022-W45 (November 2022).
  30. lotide. Alirita October 29, 2020.
  31. takahē. Alirita December 27, 2022.
  32. Mastodon ActivityPub support #1557. Alirita August 18, 2018.
  33. Micro.blog. Alirita December 19, 2022.
  34. micro.blog Mastodon and ActivityPub. Alirita December 19, 2022.
  35. Misskey. Alirita May 2, 2019.
  36. Nextcloud Nextcloud introduces social features, joins the fediverse. Alirita December 10, 2018.
  37. ostatus OStatus. Alirita October 29, 2020. [rompita ligilo]
  38. olki. Alirita October 23, 2020.
  39. Owncast v0.0.11 (March 5, 2022).
  40. Pixelfed Pixelfed. Alirita May 2, 2019.
  41. Pixelfed (December 25, 2018) Pixelfed federates now.. Alirita December 31, 2018.
  42. Pleroma — a lightweight fediverse server. Alirita January 22, 2023.
  43. joinplu.me Plume. Alirita May 2, 2019.
  44. pump.io ActivityPub support #1241. Alirita August 18, 2018.
  45. pump.io OStatus #8. Alirita August 18, 2018.
  46. Read.as Long-form ActivityPub-enabled reader. Alirita August 29, 2018.
  47. rebased repo. Git hub. Alirita April 7, 2023.
  48. . Implementing Zot (May 19, 2018). Arkivita el la originalo je 2019-10-26. Alirita 2023-06-24.
  49. streams. Alirita November 2, 2022.
  50. . Tumblr to add support for ActivityPub, the social protocol powering Mastodon and other apps (en-US) (November 21, 2022). Alirita November 21, 2022.
  51. . ActivityPub – WordPress plugin | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.
  52. . Plugins categorized as diaspora | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.
  53. . OStatus – WordPress plugin | WordPress.org. Alirita November 28, 2022.