Fehmarn estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordo de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Orienta Holstinio de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 13 247 loĝantojn.

Fehmarn
Blazono
Fehmarn (Germanio)
Fehmarn (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Orienta Holstinio
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04371 kaj 04372
Poŝtkodo 23769
Aŭtomobila kodo OH
Oficiala Municipokodo 01055046
Politiko
Komunumestro Otto-Uwe Schmiedt
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Am Markt 1
Demografio
Loĝantaro 13247 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 27′ N, 11° 10′ O (mapo)54.445411.1702Koordinatoj: 54° 27′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 10 m
Areo 185,45 km²
Oficiala retejo http://www.stadtfehmarn.de
vdr

La 1-an de januaro 2003 la antaŭe sendependa urbo Burg auf Fehmarn (platgermane Borg up Fehmarn) kaj la pliaj neurbaj komunumo de la insulo administre unuiĝis al unusola urba komunumo, tiel ke de tiam la tuta insula teritorio administre estas unu urbo. Parto de la urba teritorio estas ekzemple en la insula nordo la loĝloko kaj pramŝipa haveno Puttgarden borde de la Fehmarn-Markolo, de kie ŝipoj vojas al havenoj en pluraj landoj de la Balta Maro kaj kiu aldone per ponto super la markolo - finkonstruota en 2018 - estos ligata al Danio, kaj en la insula sudo la loko Avendorf, kiu per jam ekzistanta ponto super la sundo sude de la insulo estas ligata al la kontinenta parto de Germanio. Ambaŭ pontojn uzas respektive uzos la germana aŭtovojo A1.

Eksteraj ligiloj redakti