Gasparo Ferdinando Feliĉe Fontana (1730-1805) estis itala fiziologo, kuracisto, toksologo, oftalmologo, naturalisto kaj esploristo pri la homokulo. Mikroskopiisto inter la plej grandaj en la 18-a jarcento li penis elmontri la spasma strukturo de la viva materio kaj li estas konsiderata, dank'al siaj mikroskopaj observoj, la antaŭanton pri la ĉelteorio. Lia scienca aktiveco ampleksis diversajn kampojn, tiaj kiaj la fiziologio, zoologio, parazitologio, fiziko, kemio kaj la natursciencojn. Li estis frato de la itala matematikisto Gregorio Fontana (1735-1803).

Felice Fontana
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1730 (1730-04-15)
en Pomarolo
Morto 19-an de marto 1805 (1805-03-19) (74-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala vd
Familio
Gefratoj Gregorio Fontana vd
Profesio
Okupo entomologo • anatomo • fizikisto • natursciencisto • botanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
"Pri la movoj de la iriso",
verko eldonita en Lucca, 1765

Li devenis de modesta familio kaj estis la tria infano el naŭ gefratoj. Li komencis siajn unuajn studojn ĉe Giovanni Battista Graser (1718-1786) kaj Girolamo Tartarotti (1706-1761) kaj pli malfrue li studis en Verono, Parmo, Bolonjo, Padovo, Romo kaj Florenco. En 1755 li kunlaboris kun Leopoldo Caldani (1725-1813) pri la "iritebleco kaj sentiveco de la nervoj en bestoj".

En 1753, li iĝis membro de la "Accademia degli Roveretana Agiati". En 1766, li estis invitata al la Universitato de Pizo kaj iĝas fizikisto en la kortego de la granda duko Leopoldo la 2-a, al kiu li organizis la Reĝan Muzeon pri Fiziko kaj Naturhistorio, malfermita al la publiko en 1775. Tie li kunigis riĉajn kolektojn da bestoj, plantoj, mineraloj kaj preparis la faman kolekto pri vaksaj anatomiaĵoj.

Krom liaj esploroj pri la muskola iritebleco, li ankaŭ sin dediĉis al la studoj pri la iriza streĉiĝo (el kiu li malkovris la kanalon kiu portas lian nomon) kaj pri la efektoj de la veneno de la viperoj kaj pri aliaj toksaj substancoj. Feliĉe Fontano sukcesis malkovri kaj priskribi la nervajn fibrojn (aŭ "nervajn primitivajn cilindrojn") kaj distingis la aksonon[1], la neŭrilemon[2], kaj la endoneŭra ingo[3] kaj sinsekve elmontris la regeneriĝon de la rompitaj nervoĉeloj. Interalie li priskribis la strukturon de la striohava muskola fibro kaj observis la nukleon de la besto- kaj planto-ĉeloj.

Kune kun Giovanni Francesco Cigna (1734-1790), Saluzzo di Monesiglio (1734-1810), Alessandro Volta (1745-1827), Marsilio Landriani (1751-1815), li estis promocianto de la pneŭma kemio, la studo pri la kemiaj proprecoj de la gasoj. Li elpensis aparaton, konatan kiel eŭdiometro, por analizado de la gasoj. Li eksperimente elmontris la validecon de la "leĝo de Boyle kaj Edmé Mariotte (1620-1684)" al sennombraj gasoj de la aero. Per tre sprita proceduro, li elmontris ke interŝanĝo de varmo ne akompanatas de respektiva variaĵo de korpo-maso

Ilustraĵoj medicinaj redakti

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Evangelista Torricelli (1608-1647)
  • Albrecht von Haller (1708-1777)
  • Leopoldo Caldani (1725-1813)
  • Giovanni Francesco Cigna (1734-1790)
  • Torbern Bergman (1735-1784)
  • Clemente Susini (1754-1814)

Referencoj redakti

  1. La aksono estas parto de la neŭrono respondeca pri la kondukado de la elektraj impulsoj, kiu iras el la ĉelkorpo ĝis alia loko pli malproksima, tia ia ia muskolo aŭ alia neŭrono.
  2. La neŭrolemo aŭ "tego de Schwann" estas la plej ekstera nukleohava citoplasma tavolo el la ĉeloj de Schwann, ankaŭ konata kiel neŭrolemocitoj ĉirkaŭantaj la aksono de la neŭrono. Ĝi formas la plej ekstera tavolo de la nerva fibro en la periferia nerva sistemo.
  3. Dicionário de psicologia (3 volumes capa dura), Eysenck, H. J.