Felicie Hüni-Mihacsek

Felicie Hüni-Mihacsek [mihaĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hüni-Mihacsek Felicie estis hungara-germana operkantisto, (soprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mihacsek Felícia, post la edziniĝo ŝi prenis familian nomon de la edzo kiel Hüni-Mihacsek.

Felicie Hüni-Mihacsek
Persona informo
Naskonomo Mihacsek Felícia
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1891(nun 1891-04-03)
en Hungario Pécs (Hungario)
Morto la 26-an de marto 1976
en Germanio Munkeno (Okcidenta Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Felicia Mihacsek [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1891 en Pécs, ŝi mortis la 26-an de marto 1976 en Munkeno (Bavario, Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Felicie Hüni-Mihacsek studis kantadon ĉe la Viena Muzikakademio. Ŝia plej grava instruisto estis Rosa Papier. Ŝi debutis en Hamburgo en 1916, en Viena Ŝtata Operejo en 1919. Ŝi kantadis en Vieno ĝis 1925. Inter 1926 kaj 1945 ŝi apartenis al Operejo de Munkeno, sed ŝi kantadis ankaŭ en Festivalo de Salcburgo, Frankfurto ĉe Majno, Dresdeno, Zuriko, Royal Opera House, Prago, Reĝa Operejo de Budapeŝto. Mihacsek partoprenis en pluraj mondaj premieroj. Depost la 2-a mondmilito ŝi plej ofte instruis, ŝia plej konata lerninto estis Christa Ludwig. Ŝi adiaŭis de la scenejo en 1953.

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti