Feliksa Kozłowska

Feliksa Magdalena Maria Franciszka KOZŁOWSKA (naskiĝis la 27-an de majo 1862 en Wieliczna, proksime de Węgrów, mortis la 23-an de aŭgusto 1921 en Płock) estis fondintino kaj spirita zorgantino de mariavitismo, de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata sanktulino.

Feliksa Kozłowska
Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska, fondintino kaj spirita zorgantino de mariavitismo, de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata sanktulino
Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska, fondintino kaj spirita zorgantino de mariavitismo, de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata sanktulino
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1862 (1862-05-27)
en Wieliczna, Masovian Voivodeship
Morto 23-an de aŭgusto 1921 (1921-08-23) (59-jaraĝa)
en Płock
Tombo Temple of Mercy and Charity
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo monaĥino
vdr

Komence ordena fratino de la Romkatolika Eklezio, fondintino de kaŝita Kongregacio de Malriĉaj Fratinoj de Sankta Klaro, kiu poste eknomiĝis Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La 5-an de decembro 1906 estis laŭnome ekskomunikita de la papo Pio la 10-a kiel la unua virino en la historio de kristanismo ene de Romkatolika Eklezio. Fondintino de la Kongregacio de Sacerdotoj Mariavitoj, mistikulino, transdonis al sia eklezio revelacion enestanta en la Verko de la Granda Mizerikordo ne agnoskita de la Latina Eklezio.

Infaneco kaj juneco redakti

Feliksa Magdalena Kozłowska naskiĝis en romkatolika familio. Ŝiaj gepatroj estis Jakub Kozłowski blazono Nałęcz kaj Anna Olszewska, devenanta de malriĉiĝinta pola nobelaro. Jakub Kozłowski estis prokuristo de bienposedantoj en apuda Stoczek kaj samptempe laboris kiel ĉefforstisto en ilia havaĵo de Wieliczna. Post morto de la patro, kiu pereis en la batalo de Węgrów la 3-an de februaro 1863 dum la januara ribelo, etan solfilinon edukiĝis la patrino kaj bogepatroj - Jakubina (primo voto Kozłowska) kaj Seweryn Pułaski. Seweryn estis la dua edzo de Jakubina, devenis de la sama gento kiel generalo Kazimierz Pułaski. Danke al gastemo de parencoj juna vidvino kaj ŝia filino ekloĝas unue ĉe la familio Pułaski en apuda Czerwonka, kaj poste en samapuda Baczki. Periode vivas ankaŭ en Garwolin. Tie, en la 10-a vivojaro Feliksa alpaŝis al la Unua Sankta Komunio. En 1872 ili transiras al pli malproksima familio Piekarski en Varsovio.

Feliksa sufiĉe frue komencis edukadon. De la infanaj jaroj la patrino instruis ŝin skribi kaj legi en la pola lingvo, kaj ankaŭ ekŝati polecon kaj religion. De la translokiĝo al Varsovio lernis en la hejmo de sia instruistino, kaj poste en virina lernejo de grafino Krystyna Skarbek kaj en la 4-a Virina Gimnazio ĉe la str. Miodowa. Finante lernadon ŝi lerte parolis la rusan, anglan kaj francan. Ricevinte kiel virino tiom zorgan edukitecon ŝi eklaboras kiel hejma instruistino ĉe generalo Urlich en Varsovia Citadelo. En 1882 ricevis proponon edziniĝi, sed ĝin forlasis. Laŭ konservitaj informoj oni povas konkludi, ke ŝi estis virino de granda ĉarmo, elokvento kaj pieco. Ne malmultaj viroj provis ŝin nupti, sed aparta spiriteco ne permesis al ŝi realiĝi en geedziĝo.

Ordena vivo redakti

Feliksa jam kiel malgranda knabino montris ekterordinaran piecon. Kiel 19-aĝa klopodis noviciĝi al unu el klostraj ordenoj. Nelonge poste renkontis patron kapucenon Honorat Koźmiński, posta beatigito, kiu tiutempe fondis multe da kaŝitaj ordenaj kongregacioj, t.n. gekaŝitoj. Sekreta karaktero de tiuj grupiĝoj rezultis de limigoj altrudataj de caraj regopovoj al la Romkatolika Eklezio. En 1883 ŝi eniris al unu. La patro Honorat alte taksis en ĝi spiritajn kvalitojn, tial igis ŝin baldaŭ inspektorino de aliaj komunumoj. En 1887 ŝi iris al Płock, kie laŭ rekomendo de la patro Honorat Koźmiński la 8-an de septembro 1887 fondis la Kongregacion de Malriĉaj Fratinoj je la nomo de Sankta Patrino Klaro, kiu poste aliformiĝis al Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La ordenaj fratinoj okupiĝis pri kudrado de liturgiaj vestoj, altaraj surkovraĵoj, poste ankaŭ standardoj, ornatoj aŭ brodado de pentraĵoj. Feliksa Kozłowska ĝuis grandan autoritaton inter la fratinoj kaj ricevis de ili bonvolan titolon Panjo, kiu aliĝis al ŝi kaj estas ofte uzata de mariavitoj.

Esperanto redakti

Kelkaj ŝiajn verkojn tradukis al Esperanto Maria Wawrzyniec Rostworowski (legu en ligilo: http://www.ekumenizm.pl/koscioly/katolickie/zmarl-kaplan-m-warzyniec-rostworowski/).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti