Felikso de Burgundio

(Alidirektita el Felix (Burgundio))

Felikso de BurgundioFelikso de Dunwich (m. la 8-an de marto 647 aŭ 648) estis sanktulo kiu verŝajne unue misiis en East Anglia, Anglio.

Sankta
Felikso de Burgundio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 549 (0549-11-30)
en Kingdom of Burgundy
Morto 8-an de marto 647 (0647-03-08) (97-jaraĝa)
en Dunwich, Dosiero:Sen valoro Reĝlando Orient-Englujo
Tombo Cambridgeshire vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Reĝlando Burgonjo • Reĝlando Orient-Englujo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Burgundio, kaj alvenis al Babingley, Norfolk ĉ. 615. Li iris al Canterbury, Kent. Tie ĉirkaŭ 630 la ĉefepiskopo Honorio nomumis lin episkopo de East Anglia kaj sendis lin kiel misiisto al tiu regno (eble responde al peto de Sigeberht, la kristana reĝo de East Anglia). Li estigis sian bazon verŝajne ĉe Dunwich, Suffolk. Li ĝuis reputacion de ekleziulo kiu klopodis estigi reciprokan respekton inter la kelta kaj la roma ekleziaj tradicioj.

Li fondis abatejon en Soham, Cambridgeshire, kaj tie li entombiĝis. Lia tombo estis profanata kiam la vikingoj disrabis la abatejon en 869. Dum la regado de Knuto la Granda liaj restaĵoj reentombiĝis en Abatejo Ramsey. Li estas sekvata kiel episkopo de Tomaso, anglosakso de la marĉa regio (Angle, The Fens) de orienta Anglio.